Eble vi trovos, ke lerni la klingonan malfacilas, pro la fremda naturo de la lingvo. Kiam Okrand evoluigis tlhIngan Hol, li specife desegnis ĝin por malobservi tipajn regulojn de homa lingvo; la klingona uzas vort-ordon malofte trovatan inter homaj lingvoj, kaj kombinas sonojn laŭ manieroj malkutimaj. Komencantoj eble havas pli bonan sorton, konatiĝante kun bazaj vortoj kaj esprimoj por akiri la fonetikan elparolon, ol klopodante enmemorigi la prononcajn regulojn.

La klingona sakro situas inter la plej malfacilaj lingvaj agoj; la plej ofendaj vortoj kaj frazoj en tlhIngan Hol uzas malfacile elparoleblajn sonojn kiel tlhQ, kaj ankaŭ malfacilajn sinsekvojn de fonemoj kiel toDSaH. Mastrante la klingonan sakron, oni akiras praktikan sperton pri elparolado kaj sonformado.

Qapla' redakti

La klingona vorto por 'sukceso'. Ĉe multaj ŝatantoj de Star Trek, tiu estas la sola vorto, kiun ili konas. Espereble vi povos konstrui tutajn frazojn je la fino de ĉe tiu kurso!

petaQ redakti

La vorto petaQ bone funkcias kiel enkonduka klingona vorto; ĝi estas insulto, simila al 'aĉulo' aŭ 'kaculo'. Tiu vorto sendube riĉigos vian klingonan vortprovizon.

HIja' aŭ HISlaH redakti

HIja'HISlaH ambaŭ signifas "jes," responde al jes/ne-a demando.

ghobe' redakti

ghobe' signifas "ne," responde al jes/ne-a demando.

jIyajbe' redakti

Kaj finfine, jen tuta frazo.

Ĉu? vi demandas. Kiel tuta frazo povas esti en unu vorto?

Sekvalecione, ni eniros la ekscitan mondon de klingona gramatiko kaj analizos ĉi tiun frazon. Sed nun vi nur devas scii, ke jIyajbe' 'signifas, "Mi ne komprenas." Espereble, vi neniam devos uzi ĉi tiun frazon!