Konstrui sunfornon
Konstrui sunfornon
redakti
La plejparto de la energio, kiun ni homoj sur la tero konsumas, de komence estas suna energio, kvankam ĝia vojo al la uzantoj estas ofte longa kaj komplika. Por malpliigi la perdojn sur ĝia vojo, ofte alta teknologio necesas. La sunkuirilo estas alispeca. Ĝi estas simpla kaj malmultekosta. Ĝi postulas neniun altan teknologion, ĉar la varmo de la sunradioj senpere hejtas la manĝaĵon.
Necesas nur, ke la suno brilas. Kuiri per suno funkcias precipe bone en varmaj regionoj, kie dezertoj disvastiĝas. Tie ĝi ankaŭ estas plej grave bezonata. Dum jardekoj aŭ jarcentoj senkompata sunbrilo kaj troa forigo de brulaĵo el la arbaroj igis la dezertojn kreski. Restantaj arboj ne plu sufiĉas por homaj bezonoj, kaj aliaj brulaĵoj kostas multe. Kuirado do fariĝis problema.
Konstruo
redaktiĜenerale sunkuirilo estas aparato kiu enfokusigas sunradiojn al la manĝaĵo kaj tiel varmigas ĝin. Ĉi tiu instrulibro temas pri specifa tipo de sunkuirilo – sunkuirilo de kestomodelo, aŭ ‘’’sunforno’’’. Ĝi estas precipe adekvata en la tropikoj, kie la suno staras alte dum granda parto de la tago. Oni povas konstrui ĝin el disponebla materialo per ordinara metia kapablo.
La poto kun la manĝaĵo staras sur nigra-pentrita funda plato ene de kesto aŭ skatolo, kies supro konsistas el vitraĵo kiu ripozas sur la rando de la kesto kun ŝtofa bendo inter ili. La interno de la kesto estas tegita per varmoizola materialo. La poto havas nigran kovrilon aŭ estas kovrita per klara plasto por malhelpi vaporiĝon eliĝi. Kutime, tia forno havas reflektorplaton kovritan per aluminia folio por kapti pli da sunlumo. Ĝi ofte estas dizajnita kiel ĉarnirumita kovrilo sur la ekstera flanko de la vitrofenestro. La kovrilo povas esti ĝustigita laŭ malsamaj anguloj.
Por konstrui sunfornon oni eble devas aĉeti vitron, aluminian foliaĵon, ferladon kaj kelkajn najlojn. Kroman materialon oni verŝajne povas trovi ĉie ajn: Oni bezonas pecojn de iu ligno (aŭ lignosplitaĵa plato, lignofibra plato aŭ alia ligna plato) por krei la keston. Oni ankaŭ bezonas iom da kartono, plasto, ĉifonaĵo, pajlo aŭ papero kiel izolaĵo. La speco de la materialo ne multe gravas, se nur oni povas per ĝi realigi la jenan fizikan principon de tia forno:
Fizika principo
redaktiSunradioj penetrs travideblan vitron kaj atingu nigran ladon sur la fundo de la kesto. La nigraĵo sorbas la lumon kaj fariĝas varmega. La lado facile konduktas la varmon al la kuirpoto, kiu iom post iom varmiĝas, ankaŭ ĝi. La konstruo funkciu kiel kaptilo por la varmo, kiu ne povas facile trapasi la vitron nek la izolitajn parietojn de la kesto. Tio estas laŭ la plantdoma efiko (la forceja efiko) – la radioj facile eniras sed la varmo malfacile eliras. Tial la temperaturo kreskas ĝis la manĝaĵo bolas.
La hejtado fariĝas eĉ pli efika, se la kesto havas sunreflektoron, kiu kolektas tiujn sunradiojn, kiuj aliokaze preterirus ekster la kesto, kaj reflektas ilin enen. Tiel la funda ladplato kaj la poto estas ankoraŭ pli forte lumigitaj.
La vitraĵo
redaktiLa vitraĵo kutime estas la plej multekosta parto de la konstruo. Oni povas komenci sian laboron per havigi unu fenestran vitraĵon kaj lasi ĝiajn dimensiojn determini tiujn de la kesto. Vitraĵoj tiom malgrandaj kiel 20 x 30 cm povas funkcii, sed la kapablo tiam estas limigita al unu malgranda poto samtempe dum kuirado. Por povi kuiri en du pli grandaj potoj samtempe senprobleme, la kesto ne estu pli malgranda ol 40 cm x 50 cm. Ju pli granda la vitro, des pli bona la hejtado, kaj des pli granda la ŝanco de sukceso eĉ kiam estas nuboj sur la ĉielo. La malavantaĝo de granda suna forno estas ke ĝi estas peza por porti.
Ordinara fenestrovitraĵo kutime aĉeteblas ankaŭ en urbetoj kaj vilaĝoj. Pli dika vitraĵo izolas pli bone kaj ne rompas tiel facile, sed ĝi estas pli multekosta kaj igas la fornon pli peza por porti.
Oni ankaŭ povas konstrui fornon kun duobla vitraĵo kun aerinterspaco. Tia modelo havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Unuflanke, duobla vitraĵo izolas pli bone ol simpla vitraĵo kaj helpas teni la fornon varma, sed aliflanke, la sunradioj devas pasi ne du sed kvar fojojn inter vitro kaj aero, kaj en ĉiu tia optika limo, parto de la suna radiado reflektiĝas for anstataŭ trapenetri malsupren. Estas malfacile juĝi, ĉu la avantaĝoj aŭ malavantaĝoj superas. Ambaŭ specoj de sunaj kuiriloj funkcias bone.
La randoj de la vitrofenestroj oni prefere kovras per glubendo por igi ilin malpli delikataj kaj akraj. Se oni volas fari duoblan vitraĵon, oni povas simple glui striojn de kartono aŭ ligna tabulo al la randoj inter la du vitraĵoj antaŭ ol apliko de la glubenda plifortigo.
La kesto
redaktiLa kesto devas esti tiom profunda, ke la plej granda poto, kiun oni intencas uzi, ne atings la vitraĵon, kiam ĝi staras sur la funda izolajzo, kiu estu ĉirkaŭ kvar centimetrojn dika. Ĉi tio signifas, ke la ekstera alteco estu ĉirkaŭ 20 centimetroj. La larĝo kaj longo de la kesto devas esti la samaj kiel la vitraĵo, kiun oni aĉetis – aŭ kelkajn milimetrojn pli grandaj, kiel diskutite sube en la sekcio pri ŝtopado de fendetoj.
Anstataŭ unue aĉeti la vitraĵon kaj lasi ĝian dimension determini la keston, oni povas fari la malon: Se oni hazarde jam havas taŭgan keston, kiu estas kaj forta, hermetika kaj de la ĝusta grandeco, kaj se oni havas la ŝancon havi la vitraĵon tranĉita laŭplaĉe, tio ŝparas multe da peno. Sed malofte ĉiuj mezuroj tute kongruas kun la deziroj. Forĵetita fridujo estas sufiĉe taŭga, kaj eĉ havas terme izolitajn murojn, sed ĝi ofte estas iom tro profunda. Oni ankaŭ devas singarde prilabori ĝin, ke neniuj ozondetruaj gasoj eliras. Do plej ofte oni devas fari iom da lignaĵista laboro pri la kesto.
Se oni volas sunfornon kiu funkcias en Nordio, Ruslando aŭ la plej norda parto de Ameriko, iom pli da aranĝoj necesas. La vitro devas esti klinita, ĉar ĝi estu direktita al la suno, kiu neniam situas alte kiel en la tropikoj. Tio postulas pli da mezurado kaj elslojdado. Pro tiu kliniĝo la interna spaco havas pli maloportunan geometrion, tiel ke la plej varma aero kolektiĝas supre anstataŭ ĉe la kuirpoto. Krom tio la nordaj someroj ofte estas sufiĉe nuboplenaj. Por kompensi al ĉio tio, taŭgas konstrui duoblajn sunreflektorojn. Ĉiuokaze konstrui sunfornon por nordaj kondiĉoj postulas eksperimenton. Ĉi tiu instruo temas pri kestomodelo por tropikaj kondiĉoj, kio estas pli facila afero.
Maldika dura lignofibra plato estas tre taŭga materialo, kiu donas sufiĉan stabilecon al la kesto sen fari ĝin tro peza – kaj ankaŭ ne tiom malpeza ke ĝi falus pro ventpuŝo, kiam la reflektoro estas malfaldita. Kvin pecojn – ĉu lignajn tabulojn aŭ aliajn platojn – oni fasonas per sego, ke ili taŭgas kiel kvar flankoj kaj la fundo. Oni najlas la kvin pecojn kunen per laŭrandaj latoj.
Ofte dura lignofibra plato estas multekosta aŭ malfacile trovebla, dum oni povas trovi aliajn lignopecojn aŭ lignerajn tabulojn, kiuj povas esti uzataj. Estas facile adapti la konstruon al tio, kio estas disponebla. Oni povas eviti multe da lignaĵlaboro kun latoj en la anguloj, se oni faras aŭ du flankojn aŭ la fundon el tabuloj aŭ dika lignera plato, sufiĉe dikaj, ke oni povas rekte alnajli la aliajn flankojn, faritaj el pli maldika materialo. Kesto farita tute el ligno tendencas esti tro peza, sed tio estas ĝia sola malavantaĝo.
Kartono estas materialo, kiu kutime haveblas en grandaj kvantoj. Tamen, nur uzi kartonan skatolon kiel keston ne estas tute facile. Kartona kesto prefere estu konstruita sur ligna kadro tiel stabila, ke ĝi ĉiam firme fermiĝas kontraŭ la vitro. Eĉ tiam, ekzistas risko, ke ventoblovoj premas kontraŭ la kartonflankoj tiel ke malvarma aero estas "pumpita" en la kuirilon". Estas aliaj malavantaĝoj de kartonaj skatoloj: La konstruaĵoj fariĝas tiel malpezaj ke ili facile renversiĝas kiam ventas, ili ne povas elteni pluvon kaj ili rapide estas formanĝitaj se venas grego da kaproj. Malgraŭ ĉiuj malavantaĝoj novaj ideoj pri kartonaj kestoj estus bonvenaj, ĉar kartono estas abunde havebla preskaŭ ĉie.
Lado estas bona konstrumaterialo, kaj se oni havas la ŝancon tranĉi kaj prilabori ladon, oni povas fari bonajn sunfornojn kun ĉi tiu materialo kiel bazo
Necesas ke la sunkuiriloj estas porteblaj endomen kiam komencas pluvi, eble eĉ por la nokto. Sekve, ili estas kutime provizitaj per teniloj.
La izolado
redaktiIndas kovri la internon de la kesto per ondumita kartono aŭ alia kartono por fari la surfacon forta kaj glata. Temas kaj pri la fundo kaj pri la kvar muroj. Oni ne atendu trovi kartonan skatolon, kiu taŭgus ĝuste por enenmeti, do oni devas faldi, tranĉi kaj eble iomete glui. Inter ĉi tiu interna surfaco de kartono kaj la ekstera muro de la kesto devus esti interspaco de ĉirkaŭ du centimetroj, plenigita per varmizola materialo.
Ne gravas, ĉu la kartonaj flankoj ĝuste kuniĝas en la anguloj sen la plej malgranda breĉo aŭ ne. Estas vere, ke interspacoj ebligas aer-interŝanĝon inter la porpota spaco kaj la izola spaco, kaj tiel malvarmigon, sed praktike tio ne rimarkeble influas la funkcion. Povas ankaŭ esti higiena avantaĝo, ke ajna malseketo, kiu hazarde restas en la izolaĵo, povas eliri post la kuirado.
La materialo, kiu plenigas la spacon inter la interna kaj ekstera muroj, devas enhavi multe da aero sed samtempe malhelpi ĝin moviĝi. Aero estas la plej bona izola materialo, kondiĉe ke ĝi ne sukcesas transporti varmon per sia movado. Preskaŭ io ajn malkompakta materialo utilas: pecoj de plastoŝaŭmaĵo (ekspandigita polistireno), fojno, pajlo, ĵurnala papero, plastaj sakoj aŭ ŝtofo. Ĵurnaloj povas esti malsekigitaj kaj poste sekigitaj tiel ke ili fariĝas ĉifitaj kaj pororiĉaj. Dum oni uzas la kuirilon regule, ne ekzistas risko, ke organismoj ekvivu en ĉi tiuj "ratnestaj materialoj". Kiam la poto ne estas uzata, gravas teni la vitran kovrilon iomete malfermita, por ke ajna vaporo kondensiĝinta en malvarmetaj anguloj de la izolajzo eskapu. Pro la sama kialo, ne estas malavantaĝo, ke la eksteraj muroj ne estas perfekte hermetikaj. Oni ne lasu potojn en la kuirkesto post kuirado.
Sunaj fornoj kutime havas la internon kovritan per aluminia folio. Por la fundo tio gravas, por eviti perdon de varmo de la varma funda plato ĝis la grundo. Ankaŭ pri la muroj, folio povas helpi reflekti varmon reen al la poto anstataŭ varmigi la muron. Ĝi ankaŭ povas helpi transporti la sunan radiadon al la funda plato, sed ne estas sendube, ke tia estos la kazo. Fornoj sen folio sur la muroj ankaŭ funkcias bone.
Gluon oni povas fari el tritika faruno kaj varma akvo. Estas sufiĉe certe, ke tia gluo ne elsendos malsanigajn substancojn ĉe la alta temperaturo en la forno. Malpli certe estas pri aliaj materialoj – ondumita kartono, plastoŝaŭmaĵo, ŝtofo kaj lignofibra plato. Tamen, ĉi-lastaj tri estas pli periferiaj kaj tial ne fariĝas tiel varmaj. La kartono, aliflanke, certe liberigas kelkajn substancojn dum la forno estas nova. Ke ili enirus la manĝaĵon ŝajnas malprobable, sed por sekureco oni povas fari kiel kutime estas farate, tapeti la internajn murojn per aluminio-folio.
La lado
redaktiLa poto ricevas varmon kaj el la aero ĉirkaŭ ĝi kaj el la ladplato. La lado estas la plej varma substanco, eble 130 gradojn. Gravas, ke la kontakto inter la lado kaj la poto estas bona, por ke la varmo estu facile konduktata. Kaj la lado kaj la fundo de la poto devas esti ebenaj.
Maldika ebena galvanizita ŝtallado (portegmenta lado) estas kutime facile ekhavebla. Ankaŭ plidika aŭ pli maldika lado funkcias bone. Aluminio kondukas varmegon pli bone ol ŝtalo kaj tial funkcii tre bone.
La ladolaboro estas kutime la plej postulema parto de la konstruado de suna forno. La ebeneco de la lado estas grava, kaj estas malfacile tranĉi ladon sen ĉifigi la pecojn, se oni ne havas aliron al ladotondilo. Platigi ĉifitan ladon estas preskaŭ neeble.
La lada plato devas kovri la tutan fundan surfacon por utiligi ĉiom da envenanta radiado. Kutime ĝi havas la formon de malalta trogo, kun ĝiaj kvar randoj falditaj supren kelkajn centimetrojn kaj kunfalditaj tiel ke ĝi estas senfenda en la anguloj. La kialo ĉefe estas por eviti ke akvo iras en la izolajzon se la manĝaĵo superradiĝas — io, kio tamen en la praktiko neniam okazas. La falditaj randoj ankaŭ povas helpi kapti kelkajn periferiajn lumradiojn. Se oni farus la falditajn randojn eĉ pli larĝaj, eble pli da suna radiado estus sorbita, sed samtempe la kreskinta surfaca areo igus pli da varmo de la plato liberigi al la aera spaco, kiu estas malpli efika varmointerŝanĝilo ol la lada plato mem, do la profito de larĝa rando estas dubinda.
Por sorbi la sunradiadon kiu atingas la ladon, ĝi devas havi nigran surfacon. Aliokaze la radioj estas resendataj eksteren. Ebena, maldika kaj daŭra farbotavolo estas necesa
La plej ofta maniero estas pentri per ordinara farbo – per peniko aŭ ŝprucigilo – post purigado de la surfaco per alkoholo. Malavantaĝo estas, ke dum la unuaj kuirdoj, la farbo eligas grasajn substancojn, kiuj fiksiĝas sur la vitro kaj aliaj surfacoj. Kompreneble oni povas forviŝi ilin, kaj lasi funkcii la kuirilo sen manĝaĵo dum kelkaj horoj por elpeli ĉi tiujn nedeziratajn malpuraĵojn, sed post tio la farbotavolo estas sufiĉe delikata.
Kun zorgemo oni povas uzi tian kuirilon dum kelkaj jaroj antaŭ ol radia sorbado malpliiĝas pro eluzita farbotavolo. Tamen, kial uzi malfacile troveblan farbon, destinita por uzo ĉe ĉambra temperaturo, kaj bruligi ĝin al malbona stato? Verŝajne ekzistas iu simpla bona metodo tuj havebla. Eble oni povas nigrigi la ladon en la flamo de fajro sur rezina ligno? Iom da eksperimentado estus necesa por povi preskribi sekuran ripeteblan proceduron. Necesas ke la nigra farbo ne fariĝu malfiksa fulgo sed fortika, egale maldika kaj teganta tavolo.
Lado kaj vitro estas la du kritikaj materialoj, kiujn kutima konstruanto de suna forno devas aĉeti. Dum fenestraj vitraĵoj estas disponeblaj pretaj por aĉeti, mankas norma produkto de lado. La fervendistoj povus progresigi sunfornproduktadon, se ili komencus enmerkatigi taŭgajn konvene larĝajn pecojn de lado.
Plia aranĝo por redukti varmoperdon tra la fundo estas meti etajn lignopecojn sub la lada plato sur la foliokovritan ondpaperon. Tio kreas maldikan aerotavolon inter ili.
Ŝtopaĵo
redaktiLa vitraĵo ne devas esti fiksita al la kesto, sed simple povas kuŝi libere sur ĝia rando. Per tio la konstruo fariĝas pli simpla ol iu kun enkadrigita fenestro kun ĉarniroj, kaj la uzado ankoraŭ estas same oportuna. Oni povas facile konstrui haltilon sur la malantaŭa rando, kiu malhelpas la vitraĵon gliti malsupren kiam oni klinas ĝin. Ekzemple oni faras la duran lignofibran platon de la malantaŭa muro elstari kelkajn centimetrojn super la rando kiu subtenas la vitron.
Por fornmodelo kun oblikva vitraĵo, oni bezonas haltrandon ankaŭ antaŭe, sed tiu devas havi almenaŭ unu niĉo, por ke oni povas atingi la randon de la vitraĵo per la fingroj por levis ĝin. Ne necesas specialaj teniloj en la vitraĵo. La risko esti bruligita de varma vaporo estas nekonsiderinda se oni estas iomete rapida kiam oni malfermas kaj fermas la vitron.
Gravas, ke neniu interspaco inter la vitraĵo kaj la rando de la kesto lasas varman aeron eskapi kaj malvarman aeron eniri. Eblas konstrui la keston tiomege precize kaj stabile, ke neniu speciala ŝtopaĵo necesas krom la kovro per glubendo, kiu ĉirkaŭiras la vitraĵon. Kutime, tamen, estas saĝe fari ŝtopaĵon el iu mola materialo. Ĉi tio validas precipe se la rando estas malebena aŭ la kesto estas tiel cedema ke angulo de ĝi pendas malsupren kiam ĝi situas sur malebena grundo. Kutime oni ne facile trovas ŝtopstriojn por aĉeti, nek necesas. Oni povas fari la stopaĵon el strioj de dika aŭ multobla ŝtofo, kiujn oni gluas aŭ nobas al la rando. Se oni havas aliron al aŭtorubo, oni povas uzi kaŭĉukan ŝtopstrion de aŭta fenestro.
Poto kaj kovrilo
redaktiAluminia poto kun ebena fundo bone taŭgas. Ĝi transportas la varmon de la nigra ladplato enen al la manĝaĵo. Kaserolkovrilo necesas; aliokaze vaporo forportas energion de la supraĵo de la manĝaĵo. La supra flanko de la kovrilo prefere estu nigre farbite por ne forreflekti tro da sunlumo.
Alia alternativo estas kovri la poton per travidebla plasto (ordinara plasta saketo). Tiam la sunradioj penetras tra la plasto kaj trafas la manĝaĵon senpere. Avantaĝo de tia aranĝo estas, ke oni povas travidi la kovrilon kaj kontroli, ĉu la rizo jam ŝvelis, ĉu la viando ankoraŭ ne ekbolis aŭ ĉu ĝi bolas tro vigle. Oni multe ŝatas tiun eblon povi kontroli la proceson, ĉar la kovrilon oni prefere ne levu tre ofte. Malfermi kaj la vitran kovrilon kaj poste la kaldronkovrilon kiel en normala kuirado malvarmigus la tutan fornon kaj plilongigus la kuirtempon.
Plasto ankaŭ havas propagandan meriton. Oni povas montri al aliaj personoj, kiel vigle bolas la manĝaĵo. Skeptikaj homoj sen sperto pri sunkuirado ofte kredas, ke oni nur varmigas la manĝaĵon sen bolo. Tra la plasto ili povas konstati ke la proceso estas la normala bolado.
Travidebla kovrilo ankaŭ funkcias kiel manĝaĵsekureca garantio. Se oni povas vidi, ke la manĝaĵo vere bolas kun multaj vezikoj, oni scias, ke ĝi estis varmigita ĝis normala kuira temperaturo (100 celsiusgradoj se oni ne estas en tre alta loko). Tiam ne estas pli granda risko ke bakterioj pluvivu ol kun same longedaŭra bolado super fajro. Oni ankaŭ ne devas pensi pli ol kutime pri toksaj substancoj en faboj kaj fungoj, ke ili estas ĝuste detruitaj aŭ forigitaj,
La malavantaĝo de plastaj sakaj kovriloj estas, ke la manĝaĵo malofte estas tiel nigra kiel nigra pentrita kovrilo, tial ne ĉiu suna radiado estas sorbita, sed iuj estas reflektitaj for. Se oni kuiras blankan rizon, ekzemple, tre malmulte da sorbado okazas en la poto kaj oni tute dependas de la radiado, kiu envenas apud la poto sur la fundan ladon kaj varmigas tie. Tamen, kutime funkcias bonege kuiri rizon en poto kovrita per plasta folio, kondiĉe ke la forno ne estas tro malgranda.
Kutime ordinarajn etilajn plastajn sakojn funkcias bone. En multaj landoj tiaj estas libere haveblaj, kiam oni aĉetas panon, ekzemple, kaj tiel abundaĉe okazantaj, ke ili fariĝis media problemo. Estas ege nekutime, ke tia plastika sako kiel kovrilo fandiĝas en suna forno de ordinara konstruo – kondiĉe ke ĝi ne estas en rekta kontakto kun la funda plato. La sola afero estas, ke ĝi povas iomete misformiĝi ĉe siaj randoj.
Oni povas disŝiri la plastan sakon laŭ unu flanko, sterni ĝin super la poto-malfermaĵo kaj enŝovi ĝiajn pintojn en unu el la poto-teniloj. Per tio ĝi estos sufiĉe densa por teni la vaporon interne en a poto, por ke ĝi ne fariĝu kondensajn gutojn sur la interno de la vitro
Se kondensaj gutoj formiĝas sur la vitraĵo, estos iom malfacile teni la temperaturon supre. Por ne havi kondenson, certigu, ke la plasto fermiĝas sufiĉe firme kaj evitu boli tro forte. La kondensadproblemo estas nekutima en kuiriloj, kiuj ne havas perfekte hermetikan internan skatolon, sed havas fendojn en la anguloj, ĉar tiam la humido havas ŝancon malaperi el la interna forno. Tio estas avantaĝo dum kuirado, sed tiuokaze gravas ke la tuta kuirilo estas lasita malfermita dum la nokto por ke ĉiu kondensado en la izolajzo povas eliĝi.
La reflektoro
redaktiSunaj fornoj kutime estas ekipitaj per simpla faldebla reflektoro farita el aluminia folio gluita al plato el lignafibraĵo aŭ kartono, samgranda kiel la vitraĵo. Ĝi aspektas kiel la kovrilo de la kesto, alkroĉita al ĝi per iaj "ĉarniroj", kaj kun alĝustigebla subteno unuflanke. La ĉarniroj oni povas fari el flekseblaj strioj el lado aŭ plasto. Kiel subteno, oni povas uzi rigidan ŝtalan draton (2 mm), fiksita al la kovrilo per buklo kaj ĉe la alia fino per sia angula fino enigita en iu ajn el kelkaj alternativaj du-milimetraj truoj en la rando de la kesto. Ĉiu truo donas sian apartan reflektan angulon, kaj oni elektas tiun, kiu konvenas al la aktuala suna alteco.
Kvankam sunfornoj ofte havas reflektoron, tio nur estas por helpi iom. Oni klare distingu inter sunfornojn kaj parabolaj suntrogoj. Tiuj lastaj funkcias laŭ alia principo, tute baziĝinta sur reflektado, sen vitraĵo kaj varmoentenantaj strukturoj. Ili produktas pli altajn temperaturojn. Normala, kestoforma kaj vitrokovrita, kuirilo aliflanke ne havas volbitajn reflektorojn, nur ebenan aluminifoliokovritan klapon. Tial apudstarantaj personoj ne riskas havi brulvundojn aŭ difektitajn okulojn pro troa lumo kaj varmo. Kesta kuirilo estas nur milda, nedanĝera forno.
Alĝustigi la sunfornon laŭ la suna pozicio
redaktiPor kuirado, oni unue direktas la kuirilkeston tiel, ke ĝi frontu al la suno. Se ĝi estas ĝuste direktita oni trovas ombron sur la dorsa flanko sed ne sur la mallongaj gablaj flankoj. Se la suno estas malalta, vi eble apogu la kuirilon per ŝtono, por ke ĝi stariĝu iom deklina. La suno tiam povos pli bone briliri en la keston. Poste vi larĝe malfermas la reflektoran kovrilon kaj turnas ĝin malrapide, zorge observante la sunreflekton, kiun ĝi ĵetas sur la teron. Vi daŭre turnas la kovrilon ĝis vi trovas la angulon, kiu igas la reflekson tute eniri en la keston kaj lumigi la poton kaj la nigran fundan platon. La piedo de la apogilo estas enmetita en la truon, kiu donas la plej bonan eblan angulon, kaj la kuirado komenciĝas.
Se on havas la ŝancon, oni povas akceli la kuiradon per ofte turni la tutan kuirilon kaj serĉi novan truon por la subtena bastono, por ke la reflektoro sekvu la sunon, sed ofte tio ne estas necesa. Kiam la suno estas preterpasanta la zeniton, estas plej bone havi la reflektoron larĝe malfermita por eviti ke ĝi kaŝu la sunon post la trairo. Ĉiukaze, la reflektoro malmulte utilas ĝuste kiam la suno estas ĉe la zenito, ĉar por kapti radiojn ĝi devas esti klinita supren, kaj tiam la efika radiokapta areo estas malgranda.
Kuiri per suna forno
redaktiOni bezonas pli longe por kuiri en suna forno ol super fajro aŭ sur elektra fornel. En la suna forno – kaj en iu ajn forno – nur malrapide oni atingas la kuiran temperaturon, sed post kiam la manĝaĵo ekkuiris, ĝi estas rapide preta.
Kun perplaste kovrita poto, la kuira tempo dependas de kiom malhela la manĝaĵo estas sur la surfaco. Se la radiado, kiu penetris la plaston, trafas helan manĝsurfacon, ekz. rizon, ĝi estas plejparte reflektita reen en spacon. Plej ofte tio ne tiom gravas ĉar la parto de la radiado, kiu atingas la fundan platon, estas multe pli granda.
Se, aliflanke, la potoj estas multaj kaj larĝaj kaj kovras grandan parton de la funda plato, la sorba areo povas esti tro malgranda por provizi la fornon per sufiĉe da energio por kuiri. La manĝaĵo povas kvankam tio iĝi mola, se ĝi ricevas iom da tempo, kaj eĉ povas esti pli bongusta ol normale kuirita manĝaĵo. Tamen oni devas esti iom singarda, se la kuira temperaturo estas multe pli malalta ol kutime, kaj pripensi ĉu en ĝi povas troviĝi bakterioj, kiuj eble travivis la kuiradon kaj povas kaŭzi sanproblemojn – ĉu tuj aŭ post kiam ili havis tempon por kreski. Plej bone estas havi sunan fornon sufiĉe grandan por daŭre kuiri ĝuste eĉ se la potoj estas multaj.
Se oni uzas nigran kovrilon sur la poto anstataŭ plaston, oni reduktas ĉi tiun energian perdon per reflektado. Sed tiukaze oni ne povas vidi kio okazas ene de la poto. Fariĝas pli malfacile juĝi kiam la manĝaĵo estas preta. Kun travidebla plasto, tamen, oni povas observi kiam la bolado komenciĝas por ĉiuj manĝaĵoj, krom eble por rizo, kiu normale tiom ŝveliĝis antaŭ ol la akvo atingis la bolpunkton, ke la bolakva surfaco jam estas kaŝita.
Por boli ovojn oni tute ne bezonas poton aŭ akvon. Oni simple metu la ovojn sur la fundan platon. Ne vere gravas ĉu ili kuŝas tie en kontakto kun la varma aero dum eĉ duonhoro aŭ pli – la gusto estas kiel tipaj boligitaj ovoj ĉiukaze. La nura afero estas, ke eble estas malgranda malhela makulo en la ovoblanko ĉe la flanko, kiu estis en kontakto kun la fundplato. Oni povas eviti tion per meti ĉiun ovon sur malgrandan subaĵon.
Kompreneble kuiri en forno daŭras pli longe ol uzi fajron aŭ elektran kuirplaton. Kuiri pecojn de kokido en malgranda poto eble daŭras 50 minutojn en intensa sunbrilo. Rizo en granda poto povas postuli du horojn se la forno ne estas granda. La heleco de blanka rizo estas malrapidiga faktoro – kiun oni tamen povas eviti per kovrado de la surfaco per legomoj. Tio malpliigas la re-reflekton, ĉar legomfolioj estas pli malhelaj ol rizo, do sorbas pli da lumenergio el la radioj pasintaj tra la plasto.
Iuj pensas, ke sunforno estas tro malrapida por modernaj homoj, sed ĝi havas la avantaĝon, ke oni ne devas ĉeesti kaj atenti la kuiradon. En la mateno oni starigas sian kuirilon sur la ombra flanko de la domo. Je la tagmezo la suno estas leviĝinta tiel, ke ĝiaj radioj atingas la fornon. Se oni havas la reflektoron saĝe alĝustigita, oni povas prokrasti la varmigadon kelkan tempon, tiel, ke la manĝaĵo estas ekzakte preta kaj konvene kuirita, kiam oni en la posttagmezo hejmenvenas de la laboro.
Ne gravas, ĉu la potoj restas en la forno post kiam la manĝaĵo estas preta. Nur malofte superrandiĝas iom de la manĝaĵo kaj neniam bruldifektiĝo okazas. Viando fariĝas pli mola kaj ŝanĝas karakteron kiam la graso eliras kaj iĝas saŭco. Kompare kun regula bolado kaj tenado varma dum la sama tempo super flamo, la gusto estas bone konservita. Rizo tenita varma ne ŝanĝas.
Por boli, friti kaj baki panon, oni povas uzi plastan rostsakon anstataŭ poto. Ĝi estas speciala travidebla, varmorezista plasta sako, kiu ofte estas aĉetebla en mezgrandaj urboj. Oni enmetas la manĝaĵon, fermas la sakon kaj metas ĝin rekte sur la funda plato. Oni estu singarda, por ke graso ne elfluu sur la plato ĉar la nigra pentraĵo povas esti difektita kiam oni purigas la platon poste. Precipe singarda oni devas esti pri fiŝoj kun akraj ostoj, kiuj emas trapiki la sakon.
Oni ankaŭ povas pendigi etan sakon en angulo de la forno, tiel ke ĝi tuŝu la fundan platon, kaj kuiri en ĝi fabojn aŭ legomojn, ekzemple, sen okupi multe da spaco. Oni ne povas uzi ordinaran polietilenan plaston en kontakto kun la varmega plato – ĝi tuj moliĝus aŭ fandiĝus – sed nur tiun specialan porfritan sakon.