Kribriĝo

redakti

poemo de mastro Jano

Ie estas lando, Bio,
kie estas granda ĉio:
grandaj montoj, grandaj valoj,
grandaj lago kaj arbaroj.
Granda lando estas Bio,
regas en ĝi tradicio.
Regas laga loga forto,
in-destin' por vira sorto.
La pluvivo estas grava,
tradicio estas praa.
Proksime al lagobordo,
kolektiĝas viro-hordoj.
Samon volas ĉiu viro, 
granda estas la sopiro;
ĵeti sin en grandan lagon,
naĝ-atingi in-kabanon,
rompi muron plej rapide,
havi inon tre avide.
Streĉo regas, granda volo,
sed ne fajras startpistolo.
Elflarinto disfamigas
-En kabano in’ aspiras!
-Ĉiu vir’ sin tuj preparas,
post minuto starte staras.
Ili staras jam rigide,
-Spertu! - pluraj tro memfide.
Startpistolo fine fajras,
unukorpe viroj rajtas.
Amasego do impetas,
inter ondojn sin mem ĵetas.
Viroj multaj, eĉ tre multaj,
en tumulto senrezultaj,
tiuj, kiuj tro memfidas,
la konkurson jam nun finas,
naĝi scias, nur sen akvo,
do pereas sen kapablo.
La naĝantoj ilin lasas,
ĉar minutoj dume pasas.
Konkursantoj estas brutaj.
Cirkonstancoj estas krudaj,
ĉar kabano sur insulo, 
ne vidiĝas pro nebulo.
La plimulto vivon riskas,
en naĝado ne persistas,
blinde naĝis nur zigzage,
ili devas droni same.
Kelkcentope el la miloj,
estas vere lertaj viroj,
direktiĝi al la celo,
ili preĝis al ĉielo.
Tiuj vidas  jam la celon,
tial faras nun akcelon,
nome, estas leĝ’ de lando,
vivi rajtas nur venkanto.
De naĝantoj la avano
jam alvenas al kabano.
Viroj, kiujn vivo urĝas,
prainstinkto ilin skurĝas,
atingis la kabanmuron,
sed ne trovas aperturon.
Kabanmuro estas ligna,
sed neniu estas pigra,
ili faras fortostreĉon,
al la muro fendas breĉon.
Tiun ago sukcesigas,
kiu penon ne ĉesigas!
La unua, la plej brava
kuniĝas kun ino rava.
    
Kune nova jam strukturo,
ĝin ŝirmanta ankaŭ muro,
multobliĝas ambaŭ same,
espereble vivos sane,
ĉar la hordoj, tiuj viraj,
estis vere primitivaj.
Nombro tiel potenciĝas,
ke insulo pli grandiĝas.
Jen riĉiĝ' de landokarto:
Aŭtonoma landoparto!
-plu kreskigas sian grandon,
multobligas ĝi eĉ landon!