Kuirlibro:Ĉokoladkuko
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Ĉokoladkuko
| |
---|---|
Kvanto da porcioj | 6 personoj |
Facileco | tre facila |
Tempo | 35 |
Energio |
Ĉokoladkuko
Ingrediencoj
redakti- 4 ovoj
- 200 g da faruno (tritiko)
- 200 g da butero
- 200 g da sukero
- 200 g da ĉokolado
Kuirado
redakti- Fandu buteron kaj ĉokoladon.
- Miksu ĉiujn ingrediencojn.
- Metu la paston en grasumitan bakujon (~ 24 cm diametre).
- Baku la kukon en antaŭhejtita bakforno dum 20 minutoj je 200°.
Konsiloj
redakti- La kuko estas pli bona, se meze ĝi estas ankoraŭ fandiĝanta.
- Servu la ĉokoladkukon kun hejmfarita fruktoglaciaĵo!
- Por pli granda bakujo uzu 5 ovojn kaj 250 g da ĉiuj ingrediencoj.