Kuirlibro:Acida brasikosalato
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Acida brasikosalato
| |
---|---|
Energio |
Acida brasikosalato
(por tri personoj)
Ingrediencoj
redakti- 25O g da nekuirita acida brasiko
- 75 g da karotoj, duono de pomo (75 g)
- 25 g da cepo
- 1/2 kul. da sukero
- 1/2 kul. da salo, nigra pipro el la muelilo
- 1 supkul. da oleo.
Kuirado
redaktiKunpremu iom la acidan brasikon, ke ĝi ne plu gutas kaj mildiĝas. Poste distranĉu iomete la fadenojn. Raspu malfajne la pomduonon kaj la karotojn. Distranĉu cepon en kubetojn. Miksu ĉion. Spicu per sukero, salo, kaj pipro kaj lasu guti la oleon sur la salaton. Miksu ĉion per du forkoj.
Konsilo
redaktiBonan apetiton deziras Donjo!
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Acida brasikosalato
| |
---|---|
Energio |