Kuirlibro:Bovida bolaĵo kun blanka saŭco

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Bovida bolaĵo kun blanka saŭco
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco facila
Tempo 1,5 horoj
Materialo fornelo kaj kaldronoj aŭ kaseroloj
Energio
Deveno
Francio


Bovida bolaĵo kun blanka saŭco (laŭ piv blanketo) estas ĉefplado el la franca familia kuirado ofte proponata ankaŭ en popolaj restoracietoj.

Ingrediencoj redakti

Por la ĉefparto:

  • 800 g ĝis 1 kg da bovida viando el brusto, ventro aŭ flanko, eventuale el ŝultro
  • 1/2 citrono
  • 1 karoto
  • 1 cepo
  • 1 kariofilo
  • spicherba fasko aŭ muslina saketo: petroselo, timiano, laŭro
  • salo, pipro

Por la saŭco:

  • 30 g da butero
  • 30 g (iom superplena supkulero) da tritiko-faruno

Eventuale por la saŭco ankaŭ:

  • citronsuko
  • laktokremo
  • 1 ovoflavaĵo
  • kokossuko

Kuirado redakti

Kubetigu la viandon. Frotu la kubetojn per la citrono. Enkaldronigu kaj kovru per akvo. Almetu la karoton, la cepon enpikitan per la kariofilo, la herbofaskon, salon, pipron. Hejtu ĝis bolado, surmetu kovrilon kaj boletigu dum unu horo, de temp' al tempo senŝaŭmigante.

Horduonon antaŭ la fino, milde hejtu kaldroneton. Enŝutu la farunon kaj buteron kaj miksu per kirlilo aŭ lignokulero. Laŭbezone ĉerpu elbolaĵon el la alia vazo, kaj enverŝu, tiel ke estiĝu iom densa blanka saŭco. Kirlu ĝis bolado kaj lasu boleti dum dek minutoj.

Elakvigu la viandon, surverŝu per la saŭco, eventuale trasemu per haketita petroselo.

Konsiloj redakti

  • ofte oni prezentas tiun viandaĵon kun rizo, sed ankaŭ fungoj, nudeloj aŭ aliaj bone taŭgos.
  • por la saŭco mi rekomendas citronsukon kaj - se haveblas - laktokremon. ovoflavaĵon aŭ kokossukon mi ne provis.
  • se vi ŝatas vinon, prefere uzu nedolĉan blankan aŭ malpezan ruĝan vinon