Kuirlibro:Fornovarmecoj

Kuirlibro

Varmeco de forno aperas internacie en celsiaj gradoj, usone en farenhejtaj gradoj, en Britio kaj malnovstile en Francio per numeroj. La suba tabelo montras, kiel tiuj skaloj interrespondas. Grasaj ciferoj distingas la kutime akceptatajn valorojn.

tabelo de varmeco por bakfornoj

redakti
celsie farenhejte numere vorte
66° 150° - sekige
70° 158° - sekige
79° 175° - sekige
80° 176° - sekige
90° 194° - sekige
93° 200° 1/4 tre malforte
100° 212° 1/4 tre malforte
107° 225° 1/4 tre malforte
110° 230° 1/4 tre malforte
120° 248° 1/2 tre malforte
121° 250° 1/2 tre malforte
130° 266° 1/2 tre malforte
135° 275° 1 malforte
140° 284° 1 malforte
149° 300° 2 malforte
150° 302° 2 malforte
160° 320° 3 modere / varme
163° 325° 3 modere / varme
170° 338° 3 modere / varme
177° 350° 4 modere / mezforte
180° 356° 4 modere / mezforte
190° 374° 5 modere / modere varmege
191° 375° 5 modere / modere varmege
200° 392° 6 modere varmege
204° 400° 6 modere varmege
218° 425° 7 varmege
220° 428° 7 varmege
230° 446° 8 varmege / tre varmege
232° 450° 8 varmege / tre varmege
240° 464° 9 tre varmege
246° 475° 9 tre varmege
250° 482° 9 tre varmege
260° 500° 10 treege varmege
270° 518° - treege varmege
274° 525° - treege varmege

avertoj

redakti

Ne ĉiuj lingvoj distingas vorte inter varma kaj varmega. Varma estas ekzemple la homa korpo. Sed varmega estas ĉio brula, do ekzemple funkcianta kaserolo aŭ forno. Tial en la supraj esprimoj varma signifas nefortan hejton, apenaŭ kapablan por kuiro. Estas rekomendinde uzi celsiajn gradojn en receptoj.

Diversaj fornospecoj el diversaj markoj ne ĉiam ĝuste indikas la varmecojn. Ili povas funkcii eĉ 14 celsiajn gradojn pli aŭ malpli ol indikite.

eksteraj ligiloj

redakti