Kuirlibro:Fruktosalato Ĉaplin
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Fruktosalato Ĉaplin
| |
---|---|
Energio |
Fruktosalato Chaplin
(por du personoj)
Ingrediencoj
redakti- 1 malgranda konservujo kun persikoj
- 1 banano
- 1 oranĝo
- 1 kivio
- 8 vinberoj
- 4 sekigitaj daktiloj
- 1/2 pomo aŭ 1/2 mango aŭ kvar abrikotoj
- unu manpleno da juglandkernoj
Kuirado
redaktiDistranĉu la persikojn, la aliajn fruktojn, kaj ankaŭ la daktilojn, en pecetojn kaj duonigu la vinberojn.
Metu ĉion kune en pelvon kaj verŝu iom de la persika suko sur la fruktajn erojn kaj mikŝu ĉion.
Fine surmetu la hakitajn juglandkernojn.
Se vi ne timas kaloriojn, garnu ĝin per dolĉa kremo.
Konsilo
redaktiBonan apetiton deziras Donjo!
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Fruktosalato Ĉaplin
| |
---|---|
Energio |