Kuirlibro:Hispana omleto

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Hispana omleto
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco facila
Energio


La tortilla de patatashispana omleto estas omleto kun frititaj terpomoj, olivoleo, cepoj, ajlo kaj paprikapulvoro. Ĉu oni aldonas cepo varias pro regiono. La omleto estas varme aŭ malvarme manĝata, kiel manĝo aŭ manĝeto.

Ingrediencoj redakti

  • 6 ovoj
  • 450 g da terpomoj
  • olivoleo
  • 1 granda cepo
  • 2 ajleroj
  • 150 g da ĉorizo. aŭ ĉampinjonoj
  • paprika pulvoro, salo kaj pipro

Preparado redakti

  1. Tranĉu la terpomojn en bloketoj kaj leĝere kuiru aŭ fritu ilin.
  2. Miksu tion kun la ovoj kaj aldonu la etigitan kaj frititan cepon kaj ajlon.
  3. Aldonu la pecigitan ĉorizon (ĉampinjonojn), paprikan pulvoro, salon kaj pipron.
  4. Verŝu la miksaĵon en paton kaj kun la terpomoj varmigu ĝin.
  5. Kiam la supraĵo solidiĝis, pli varmigu la varmfonton kaj malhelbrune fritu la suban flankon.
  6. Turnu la omleton kaj malhelbrune fritu la alian flankon.

Variantoj redakti

Ne ekzistas norman manieron por prepari la omleton. Oni povas aldoni ĉampinjonojn kaj ellasi la ĉorizon por vegetananoj.

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo