Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Karedok
Kvanto da porcioj 4 personoj
Energio
Deveno
Indonezio


Indonezia vegetara manĝaĵo por 4 personoj

Ingrediencoj redakti

Legomoj

  • 100 g kukumo
  • 100 g mungidoj
  • 3 folioj de brasiko
  • 100 g fazeoloj (verdaj kunguŝaj)
  • 25 g folioj de basilio (tajlanda)

Saŭco

  • 2 ruĝaj kapsiketoj
  • 1 ajlero
  • 5 etaj ĉili-kapsikoj
  • 1/2 tekulero da kenĉuro (speco da galango)
  • 200 g da arakidoj (rostitaj)
  • 1 supkulero da tamarinda suko
  • 1 supkulero da palmsukero (aŭ bruna sukero)
  • 1 tekulero da salo
  • 1-2 supkulero(j) da vinagro
  • 150 Kc (=ml) varmega akvo

Garnaĵo

  • fritita empingo

Preparado redakti

  1. Brogu la mungidojn kaj fazeolojn.
  2. Tranĉu la kukumon en madikaj diskoj, tranĉu la fazeolojn en pecoj de 3 cm, kaj haku la brasikfoliojn en pecoj.
  3. Pistu la ĉili-kapsikojn, ajlon, ruĝajn kapsiketojn, kenĉuron, arakidojn, (palm)sukeron, salon kaj vinagron en pistujo.
  4. Aldonu tamarindosukon kaj varmegan akvon kaj ĝisglate miksu.
  5. Miksu ĉiujn legomojn kaj
  6. Surtabligu kun fritita empingo sur la pinto.

Bonan apetiton!