Kuirlibro:Karpo blua

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Karpo blua
Energio


Karpo blua
por du personoj

Ingrediencoj redakti

  • Karpo sen internaĵoj (ĉirkaŭ 1kg ĝis 1,5kg)
  • multe da salo
  • 1/8l da bolanta vinagro
  • 1 cepo
  • pecetoj de radiklegomo el celerio, karotoj, brasika rapo, poreo, petroselo
  • 1/4l da dolĉa kremo
  • 2 supkul. da kreno
  • 1 kulereto da citronsuko
  • 1 kulereto da sukero
  • 1 laŭrofolio
  • 4 pimentgrajnoj
  • 1 kulereto da sinapaj semetoj

Kuirado redakti

Purigu la karpon, sed ne senskvamigu ĝin! Enfrotu ĝin interne per salo.

Metu la karpon en platan ujon, verŝu sur la kuŝantan karpon bolantan vinagron.

Lasu tie kuŝi la karpon dek minutojn. Li tiam bluiĝas.

Plenigu en grandan paton tiom da akvo, por ke la enmetota karpo povos kovriĝi per ĝi. Aldonu la pecetojn da radiklegomo, tutan cepon kaj multe da salo ( tiom da, ke vi devas elsputi ĝin post gustumprovo). Ĉion tion kuiru dekkvin minutojn.

Nun enmetu la bluiĝintan karpon kaj kuiretu ĝin sur flameto, ĉirkaŭ 45 minutojn.

Elprenu la fiŝon memgarde, por ke ĝi ne disfalu kaj metu ĝin sur pladon.

Por fajnigo de la karpogusto miksu la dolĉan kremon kaj la krenon en pelvo, spicu per iom da citronsuko kaj sukero. (Sufiĉus ankaŭ simpla varmega butersauco.)

Preparu kiel aldonaĵo la terpomojn kaj ruĝan brasikon laŭ via plaĉo.

Konsilo redakti

Ĉar fiŝo devas naĝi, ne forgesu la blankan vinon!

Dorothea Kaiser, Altenburg, Germanio publikigita en "Komencanto"

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Karpo blua
Energio