Kuirlibro:Kirlofritita pekina brasiko kun akaĵuoj
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Kirlofritita pekina brasiko
| |
---|---|
Kvanto da porcioj | 4 personoj |
Facileco | facila |
Tempo | 40 minutoj |
Materialo | Uoko (Volbopato) |
Energio | |
Kalorioj | 175 kcal |
Ĵuloj | 735 kJ |
Deveno | |
Ĉinio |
Kirlofritita pekina brasiko
Krommanĝaĵo por 4 personoj
Ingrediencoj
redakti(tekulero = 3 ml kaj supkulero 15 ml)
- 2 supkuleroj da planta oleo (ekz. sunflora aŭ arakida)
- 3 tomatoj (senŝeligitaj kaj krudhakitaj)
- 1 cepo (senŝeligita kaj krudhakita)
- 1 bulbero da ajlo (senŝeligita kaj ethakita)
- 1 pekina brasiko (tranĉita en strioj)
- 1/2 supkulero da dolĉa sojosaŭco
- 3 supkuleroj da zingibra siropo (aŭ likvo de zingibrobuletoj el konservujo)
- 2 tekuleretoj da ĉilisaŭco
- iom da pipro kaj salo
- 50 g da salitaj akaĵuoj
Preparado
redakti- Varmigu la oleon en uoko kaj kirlofritu la cepon kaj la ajlon ĝis helbruneco.
- Aldonu la brasikon kaj kirlofritu la tutaĵon sur varmega fajro aŭ alia varmfonto.
- Kiam la dikaj pecoj de la brasiko estas mordpretaj (aldentaj) aldonu la tomatojn, la sojosaŭcon, la zingibrosiropon la ĉilisaŭcon kaj pipron kaj salon.
- Bone varmigu ĉion kaj aldonu la akaĵuojn.
Konsilo
redaktiBongusta kun viandbuletoj aŭ vegetaraj buletoj kun rizo aŭ terpomoj.
Bonan apetiton!