Kuirlibro:Kokina frikasaĵo kun fungosaŭco

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Kokina frikasaĵo kun fungosaŭco
Energio


Kokina frikasaĵo kun fungosaŭco

Ingrediencoj redakti

por la kokina buljono:

  • 1 juna kokino (aŭ koketo)
  • fasko de radiklegomo (el celerio, florbrasiko, brasikrapo)
  • 3 karotoj
  • 1 cepo
  • 1 poreo
  • 1 laŭrofolio
  • 10 blankaj piprograjnoj
  • 1 branĉeto timiano aŭ 1/2 kul. da sekigita timiano
  • 1 supkul. da salo
  • 1,5 l da akvo

por la frikasaĵa saŭco:

  • 750 g da fungoj (miksfungoj aŭ ĉampinjonoj)
  • 2 askalonoj
  • 1,5 supkul. da butero
  • salo
  • nigra pipro el la muelilo
  • 1/8 l da ruĝa vino
  • kaj 1/8 l da buljono

Kuirado redakti

Purigu la kokinon kaj elprenu la tripojn.

Verŝu la akvon en grandan poton kaj aldonu la purigitajn legomojn, la tripojn kaj la spicojn.

Kuiru la akvon kaj poste aldonu la kokinon.

Nun kuiru ĉion kun surmetita kovrilo sur malgranda flamo dum 35 ĝis 40 minutoj.

Elprenu la kokinon, senhaŭtigu kaj senostigu ĝin.

Metu la viandon en pelvon kaj verŝu sur ĝin iomete da buljono, por ke la viando ne elsekiĝu.

Kuiru la haŭton kaj la ostojn en la restinta buljono. La buljono estos tiel pli intensa.

Nun preparu la frikasaĵan saŭcon. Mi elektis por tio:

Fungosauco kun ruĝa vino: Purigu kaj distranĉu la fungojn en pecetojn.

Varmegigu la buteron en pato kaj stufu la fajne hakitajn askalonojn.

Aldonu la fungojn kaj fritu ilin sur flamego.

Spicu kun salo kaj pipro el la muelilo kaj enverŝu 1/8 l da ruĝa vino kaj 1/8 l da buljono.

Kuiru sen kovrilo dum 30 minutoj.

Nun metu la viandopecetojn en la saŭcon. Se la saŭco ne sufiĉas, postverŝu buljonon aŭ aldonu kremon laŭ via gusto.

Garnu per hakita petroselo. Kompletigu la manĝon per rizo aŭ nudeloj.

Konsilo redakti

La bona kvalito de la juna kokaĵo tre gravas.

Bonan apetiton deziras Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Kokina frikasaĵo kun fungosaŭco
Energio