Kuirlibro:Kolbasa salato
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Kolbasa salato
| |
---|---|
Energio |
Kolbasa salato
(por tri personoj)
IngrediencojRedakti
- 250-300g da diversaj kolbasaj tranĉaĵoj
- 50g da tranĉita fromaĝo
- 1/2 de cepeto
- 75g da kukumoj
- 1/2 de malgranda pomo
marinaĵo:
- po supk. da salatkremo, keĉupo, kafkremo
- 1/2 kul. da mustardo
- sukero.
KuiradoRedakti
Distranĉu la tranĉaĵojn de kolbasoj kaj fromaĝoj en striojn, distranĉu la cepon, kukumojn kaj pomon en malgrandajn kubutojn. Poste ĉion miksu. Kirlu la marinaĵon kaj donu ĝin al la salato, denove miksu ĉion. Fine prove gustumu la salaton kaj spicu per sukero.
KonsiloRedakti
Bonan apetiton!
Dorothea Kaiser
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Kolbasa salato
| |
---|---|
Energio |