Kuirlibro:Konfitaĵo el karotoj

MORABA-YEH-HAVIĜ (Persa konfitaĵo el karotoj ! )

Materialoj:

  • 1kg da malgrandaj karotoj
  • 1kg da sukero
  • ¼ de taspleno da roz-akvo
  • 1/6 de taspleno da citronsuko

Elfarado:

Lavu kaj ilin fajne distranĉu. Plu dispecigu la tranĉaĵoj laŭlonge kaj laŭlarĝe. Ŝutu en alteniĝo-imunan poton. Aldonu la sukeron kaj 4 glasojn da varmega akvo. Boligu sur forta fajro, forigante la ŝaŭmon kiam necese. Kuiru sur forta fajro 30 minutojn gis la miksaĵo estos tre malfluida Aldonu la roz-akvon kaj citronsukon, kaj zorge miksu. Plukuiru 2-3 minutojn.

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Konfitaĵo el karotoj
Energio