Kuirlibro:Lentoj laŭ bangala maniero
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Lentoj laŭ bangala maniero
| |
---|---|
Energio |
Lentoj kuiritaj laŭ recepto bengala
Lentoj ( bengale দাল , hindie दाल ) estas kerna parto en ĉiu bengala manĝo
Ingrediencoj
redakti- kurkumo – 1/2 kafekulerpleno
- kuminosemoj – 1 kafekulerpleno
- kumino-pulvoro – 1 + ½ kafekulerpleno
- salo - 1 + ½ kafekulerpleno
- sukero - du kafekulerplenoj
- verdaj pimentoj – du aŭ tri
- kokoso – unu
- laŭrofolioj – tri aŭ kvar
- dishakita zingibro – el peco du-tri centimetrojn longa
- anizosemoj - 1/2 kafekulerpleno
- ceposemoj – 1 kafekulerpleno
- sekitaj pimentoj – unu
- kardamomoj – dek semoj pulvoritaj
- cinamo – sep bastonetoj pulvoritaj
Preparado
redakti- Lavu la lentojn (dâl) en granda poto pere de varmega akvo, degutu ĝin, plenigu la poto per malvarma akvo dum kaj lasu la dâl’ trempi du horojn.
- Kuiru la lentojn en bolanta akvo en kaserolo dum tri kvaronoj da horo. Aldonu salon kaj miksu.
- Aldonu la kurkumon kumino-pulvoron kaj sukeron. Fendu du verdajn pimentojn laŭlonge, ilin aldonu al la dâl.
- La kokoson fendu, forigu ties karnon, haku ĝin kube kaj fritu aparte, aldonu ilin kiam ili iĝis brunaj.
- En alia kaserolo pretigu la aliajn spicojn : forte varmigu iom da oleo, tamen ne fumigante ĝin, enmetu la sekitajn pimentojn kaj laŭrofoliojn, post iomete da fritado aldonu la kuminon, anizosemojn, ceposemojn kaj dishakita zingibron.
- Forigu la kaserolon de la fajro kaj tuj enverŝu la lentojn de la unua kaserolo. Atentu la ekplodeman miksaĵon !
- Nun remetu sur la fajron kaj varmigu milde. Nun aldonu la kardamomon kaj cinamon, ankaŭ iom da butero. Plukuiri dek minutojn.
- La dâl pretas, tamen ĝi estos eĉ pi bona se oni ĝin revarmigas la postan tagon.