Kuirlibro:Majonezo
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Majonezo
| |
---|---|
Energio |
Majonezo
Ingrediencoj
redakti- 1 ovoflavo (je ĉambrotemperaturo)
- iom da blanka freŝmuelita pipro
- iom da salo
- ½ tekulereto da orflava mustardo (ekz. Diĵona)
- 2 – 3 supkuleroj da bonodora senkolora vinagro
- 1 ½ decilitro da (oliv)oleo
- iom da citonsuko
Preparado
redakti- Prenu bovlon kiu estas je ĉambrotemperaturo (tralavitan per varma akvo kaj sekigitan)
- Batmiksu en la bovlo la ovoflavon kun iom da pipro kaj salo, mustardo kaj vinagro.
- Pogute batmiksu la oleon tra la ovomiksaĵo. Iom post iom pliigu la kvanton da oleo ĝis eta fluo.
- Batu ĝis la oleo elĉerpiĝas kaj la majonezo iomete solidiĝas.
- Tramiksu la restaĵon de la vinagro.
- Aldonu laŭ gusto pipron, salon kaj citronsukon kaj - se necesas - diluu la majonezon per iom da tepida akvo.
Konsilo
redaktiKrudaj ovoj povas esti danĝeraj por la sano pro la risko de bakterioj kaj virusoj (salmonelo kaj birdogripo).