Kuirlibro:Melongenoj de norda Irano

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Melongenoj de norda Irano
Kvanto da porcioj 4 personoj
Tempo 15 minutoj
Energio
Deveno
Irano


Mirza Ghasemi

Tiu frandinda plado devenas de iu regiono de norda Irano ĉe la Kaspia Maro

Ingrediencoj redakti

  • 8 malgrandaj melongenoj
  • 4 bulberoj de ajlo fajne hakitaj
  • 4 ovoj
  • 2 mezgrandaj tomatoj
  • oleo
  • salo
  • pipro

Kuirado redakti

  • Finbaku la melongenojn, t. e. ĝis ili ŝvelos kaj la ŝelo ekkrevos. Lasu ilin malmiĝi iomete. Senŝeligu ilin kaj fortranĉu la malmolaj ekstremaĵojn. distranĉu en malgrandajn pecojn.
  • Boligu akvon en malgranda poto, kaj kuiri ene la tomatojn 2-3 minutojn. Senakvigu, lasu malvarmigi iomete, senŝeligu ilin kaj distranĉu en malgrandajn pecojn.
  • Fritu la ajlon en oleo ĝis ĝi blondiĝos. Aldonu la melongenojn, kaj plu Fritu 3-4 minutojn. Aldonu la tomatojn, salon kaj pipron kaj plu fritu, gis la akvo estos for.
  • Kirligu la ovojn, kaj ilin fritu en aparta pato, ĝis ili estos duone kuiritaj. Tiam ilin aldonu je la miksaĵo, kaj plu fritu 1-2 minutojn.

Surtabligu kun rizo aŭ pano.

Konsiloj redakti

Avertoj redakti