Kuirlibro:Melongenoj kun fromaĝo en tomatosaŭco

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Melongenoj kun fromaĝo en tomatosaŭco
Energio


Melongenoj kun Fromaĝo en Tomatosaŭco

Ĉefmanĝaĵo por 2 – 3 personoj Krommanĝaĵo por 4 – 5 personoj

Ingrediencoj redakti

  • 2 mezgrandaj melongenoj
  • iom da salo
  • 150 ml da olivoleo
  • 1 granda ethakita cepo
  • 2 elpremitaj ajlobulberoj
  • 400 ml da kribritaj tomatoj
  • 300 ml da ruĝa vino
  • 1 tigo da freŝa timiano
  • 1 tigo da freŝa rosmareno
  • 1 laŭrofolio (dispecigita)
  • 6 tigoj da petroselo (krudtranĉitaj)
  • iom da pipro
  • iom da sukero
  • 3 supkuleroj (21 g) da kribrita tritika faruno
  • 200 g da etraspita parmezano
  • 150 g da mocarelo

Kuirado redakti

  1. Lavu la melongenojn sub malvarma akvo.
  2. Forigu la finaĵojn kaj faru diskajn tranĉaĵojn el ili, proks. 1 cm-on dikajn.
  3. Surŝutu iom da salo je ambaŭ flankoj.
  4. Elgutigu la tranĉaĵojn, unu horon, por forpreni la iom amaran guston.
  5. Intertempe preparu la tomatosaŭcon: Varmigu 2 supkulerojn (30 ml) da olivoleo en kaseroleto.
  6. Aldonu la cepon kaj milde fritu ĝin 3 minutojn.
  7. Aldonu la ajlon kaj post minuto, la kribritajn tomatojn kaj la ruĝan vinon.
  8. Varmigu ĉion ĝis ekbolo kaj aldonu timianon, rosmarenon, laŭrofolion kaj petroselon.
  9. Boletigu la tuton ĝis restas nur duono de la kvanto.
  10. Kribru la nun akiritan saŭcon kaj frotu kiom eble plej multe da ĝi tra la kribrilo.
  11. Spicu laŭ gusto per salo, nigra pipro kaj sukero.
  12. Lavu la melongentranĉaĵojn, sekigu ilin kaj turnrulu ilin en la faruno.
  13. Varmigu la restintan oleon en pato kaj fritu la melongenajn tranĉaĵojn ambaŭflanke ĝis ili estas orobrunaj.
  14. Elgutigu ilin sur kuirejpapero.
  15. Elŝmiru iom da oleo je la internon de fornobovlo.
  16. Metu tavolon da melongentranĉaĵoj sur la fundon, kovru ilin per iom de la saŭco kaj surŝutu parmezanon.
  17. Plenigu tiel la tutan bovlon.
  18. Fine kovru la tuton per la tranĉaĵoj de la mocarelo kaj kovru ĉion per la restinta tomatosaŭco.
  19. Metu la bovlon en antaŭvarmigitan bakfornon je temperaturo de 220 °C (celsiaj gradoj) dum baktempo de 16 – 18 minutoj.

Konsilo redakti

Servu la manĝaĵon en la fornobovlo. Disdonu la manĝaĵon ĉetable laŭ la dezirataj porcioj. Aldonu tranĉaĵojn da itala pantoflopano (Ciabatta).

Bonan apetiton!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Melongenoj kun fromaĝo en tomatosaŭco
Energio