Kuirlibro:Nederlandeska kasuleto
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Nederlandeska Kasuleto
(Vegetara ĉefmangaĵo por 2-3 personoj)
- Gouda-fromaĝo estas fromaĝo el la nederlanda urbo Gouda (prononcu Ĥaŭda). Imitaĵo estas akirebla en aliaj landoj kelkfoje sub la nomo Guda- fromaĝo.
Kompreneble la vera Gouda-fromaĝo estas la plej bongusta! Matura fromaĝo maturiĝis 4 monatojn kaj maljuna 10 monatojn.
Ingrediencoj
redakti- 350 g da blankaj kuiritaj fazeolsemoj el ladskatolo aŭ el vitrokonservujo
- 2 supkuleroj da tradicia olivoleo
- 1 granda hakita cepo
- 2 ethakitaj ajlobulberoj
- 1 laŭrofolio
- 1 granda ruĝa papriko
- salo
- pipro
- 2-3 grandaj senŝeligitaj tomatoj
- 200-250 g da matura Gouda* en dikaj fromaĝotranĉaĵoj, etaj kuboj aŭ krude raspita
- 1 tekulereto da ethakita timianfolioj
- 2 supkuleroj da krudhakita petroselo
- 4 supkuleroj da seka blanka vino aŭ legombuljono
- 2 supkuleroj da sekaj paneroj de blanka pano
- 2 supkuleroj da maljuna etraspita Gouda* fromaĝo
- 30 g da butero
Kuirado
redakti- Elgutigu la fazeolsemojn kaj tralavu ilin per malvarma akvo kaj poste denove elgutigu ilin kaj lasu ilin denove sekiĝi.
- Varmigu la oleon en kaserolo aŭ marmito.
- Aldonu la hakitan cepon kaj daŭre kirlante, milde fritu ĝin.
- Duonigu la paprikon kaj forigu la pedunklon kaj la semaĵojn kaj tranĉu ĝin en mallarĝajn striojn.
- Miksu ĉion kun la ajlo kaj la cepo kaj milde fritu 3 minutojn.
- Aldonu la fazeolsemojn kaj daŭre kirlante bone varmigu la miksaĵon.
- Aldonu la laŭrofolion.
- Duonigu la tomatojn kaj forigu la kernojn, la semojn kaj la malsekaĵon kaj tranĉu ilin en mallarĝajn striojn.
- Buterumu fornotaŭgan bovlon.
- Leĝere miksu, en alia bovleto, la panerojn kaj la raspitan fromaĝon.
- Miksu la tomatojn, la fromaĝon kaj la vinon aŭ buljonon per forko kun la fazeolmiksaĵo.
- Spicu per salo, pipro, timiano kaj petroselo.
- Ankoraŭfoje bone miksu la tuton kaj metu ĝin en fornotaŭgan bovlon.
- Glatigu la surfacon kaj kovru ĝin per la panero-fromaĝomiksaĵo.
- Metu diversloke skrapaĵon da butero.
- Metu la bovlon en antaŭe varmigitan fornon ĉe 200 gradoj Celsiaj.
- Baku dum 20 minutoj, ĝis ekestas orbruna krusto sur la manĝaĵo.
Konsilo
redaktiPrezentu la manĝaĵon en la fornobovlo. Aldonu freŝan miksitan verdan salaton aŭ branpanon surŝmiritan per butero.
Bonan apetiton!