Kuirlibro:Oranĝoŝaŭmaĵo glacia

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Oranĝoŝaŭmaĵo glacia
Facileco facila
Tempo 20 minutoj + 1 tago en frostujo
Materialo frostujo
Energio


Oranĝoŝaŭmaĵo glacia estas francdevena recepto de deserto frandinda sub varma vetero. Proponas Ĵ. Vaŝe.

Ingrediencoj redakti

  • 5 ovoj
  • 200 g da pulvora sukero
  • 1 oranĝo
  • 20 cl da laktokremo
  • 2 tekuleroj da parfumo alkohola (konjako, rumo...) aŭ ne (oranĝoflorakvo...)

Kuirado redakti

  • Elskrapu pecetojn de la oranĝoŝelo per senŝeligilo. Metu ilin en bovlegon. Malfermu la ovojn, enverŝu la flavan parton, kaj metu la blankan parton en alian bovlon. Enŝutu la sukeron iom post iom, bone kirlante la tuton, ĝis ioma blankeco.
  • Boligu 2 cm da akvo en kaserolo. La kaserolo estu malpli larĝa ol la bovlego. Surmetu la bovlegon, por ke la vaporo el la kaserolo varmigu ĝin, kaj kirlu plu super la vaporo dum 10 minutoj. Elprenu la bovlegon kaj plu miksu ĝis malvarmeco.
  • Elpremu la sukon de la oranĝo. En kaserolo modere varmigu ĝin kun la parfuma likvaĵo, por ke ĝi densiĝu. Lasu la sukon malvarmiĝi, kaj enverŝu ĝin en la bovlegon, konstante miksante.
  • En la alia bovlo kirlu la ovoblankaĵojn ĝis stato de ŝaŭmaĵo. Sammaniere kirlu aparte la laktokremon al ŝaŭmaĵo. Kunmiksu ilin delikate. Popece envolvu la miksaĵon en la ovaĵon, milde ĉirkaŭturnante.
  • Konservu en la frostujo dum proksimume unu tagonokto por glaciigi.

Konsiloj redakti

  • La preparo de la laktokremo estas iom malfacila. Laktokremo similas jogurton, sed pli grasas kaj ne acidas. Ĝi ne estas en ĉiuj landoj trovebla. Oni ŝaŭmigas ĝin pli bone per elektra kirlilo en iom alta kaj mallarĝa ujo, tenante ĝin malvarma, kun pinĉaĵo da salo. Sed bovlo kaj kirlilo aŭ forketo povas sufiĉi. Oni haltu antaŭ buteriĝo. Se mankas laktokremo, oni povas uzi iom fluan freŝan fromaĝon, ekzemple kirlitan jogurton -- ĝi nur faros la finan glaciaĵon pli densa.
  • La fina miksado estas envolvado: turnado per plata kulero, volvante la malpli densan miksaĵon en la pli densan, tiel ke ili fandiĝu restante malpezaj. Vidu en la kuirvortaro.
  • Vi povas fortigi kaj variigi la guston per enmeto de suko el plia oranĝo, aŭ de iom da alia fruktosuko.
  • Por prezenti la pladon, vi povas ankoraŭ surŝuti ĝin per kakao aŭ meringorompaĵoj.