Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Poffert
Kvanto da porcioj 10 personoj
Facileco facila
Tempo 120 minutoj
Materialo Speciala ladskatolo kun kovrilo, kuirvazo
Energio


Poffert estas manĝaĵo el la provinco Groningen Nederlando.

Speciala ladskatolo kun kovrilo

(tekulero = 3 ml supkulero= 15 ml)

Ingrediencoj redakti

Por 2 litra ladskatolo (granda modelo)

  • 150 g da Rosinoj
  • 150 g da Korintaj sekvinberoj (malgrandaj nigraj)
  • 400 g da memleviĝanta Bakpulvoro
  • 6 supkuleroj da Panraspaĵo
  • 2 tekuleroj da Salo
  • 2 Ovoj
  • 3 dl da Lakto
  • 4 supkuleroj da Butero
  • 4 supkuleroj da Sukero
  • 3 supkuleroj da Citronraspaĵo

Iom da butero por grasigi la internon de la ladskatolo

Preparado redakti

  1. Lavu la rosinojn kaj sekvinberojn.
  2. Metu la bakpulvoron en bovlon.
  3. Faru kaveton en la mezo kaj tien metu la enhavon de la ovoj.
  4. Aldonu la lakton kaj knedu la miksaĵon.
  5. Aldonu buteron, sekvinberojn, rosinojn, sukeron kaj citronraspaĵo kaj bone miksu la tutaĵon.
  6. Grasigu la internon de la ladskotolo per iom da butero kaj surŝutu la panraspaĵon.
  7. Metu la paston en la ladskatolo kaj fermu ĝin per la kovrilo.
  8. Metu la ladskatolon en granda kuirvazo kun varma akvo. Metu la kuirvazon sur varmigilo kaj ekboligu la akvon (eventuale aldonu akvon) kaj banboligu la poffert-on dum 1½ horo.
  9. Prenu ĝin el la akvo kaj forigu la kovrilon kaj turnu ĝin sur tabulon, por tranĉi ĝin.
  10. Surtabligu kun fandita butero kaj (nekristalizita) bruna sukero.

Dum la kuirado la poffert ne ricevas brunan kruston sed tenas iometan palan koloron

Rimarkoj redakti

  • Foje surtabligu la poffert-on kun siropo.

Bonan apetiton!