Kuirlibro:Pomkuko kun "Streusel"

Ingrediencoj

Pasto

   250 g da faruno
   1 ovo
   125 g da margarino
   65 g da sukero
   iomete da salo
   vanila sukero
   (ĉion knedi kaj meti malvarme)

"Streusel":

   500 g da faruno
   ĉ. 200 g da sukero
   100 g da butero aŭ margarino
   1 ovo (aŭ iom da lakto)
   1 pakaĵeto da vanila sukero

Bakado

Knedu la pastajn ingrediencojn, lasu kuŝi la paston en malvarmeta loko dum almenaŭ 30 minutojn. Faru paston el la "Streusel"-ingrediencoj. Faru subon kaj flankon el la baza pasto, en-/surmetu kuiritajn pomojn (ĉ. 5 - 10 min.; sen la kuirakvo), surmetu la "Streusel"-paston: Metu manplenon en vian manon kaj ronde movu la du manojn kunpremante ilin, por ke sube elfalu buletoj de eble unu ĝis dek milimetroj.

Metu en la fornon dum ĉ. 15 minutoj, ĝis kiam brunetiĝas; meza temperaturo (ĉ. 200°C).

Aspektu proksimume ĉi tiel.