Kuirlibro:Rapidega tortopasto
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Rapidega tortopasto
| |
---|---|
Kvanto da porcioj | 6-8 personoj |
Facileco | tre facila |
Tempo | 3 minutoj |
Materialo | bovlo kun hermetika kovrilo, tortformujo |
Energio |
Rapidega tortopasto
Ingrediencoj
redakti- 2 glasoj da faruno
- 1 pinĉaĵo da salo
- duonpaketeto da bakpulvoro
- duonglaso da oleo
- duonglaso da varma akvo
Pretigo
redaktiKunmetu ĉion en bovlon kun hermetika kovrilo (ekzemple: malnova ujo de kazeo...), fermu tre bone la kovrilon kaj skuu forte la bovlon de supre suben dum kelkaj sekundoj. En la bovlo estos formita pastbulo, por sterni per fingro sur tortformujo. Poste kovru la tortopaston per iu ajn garnaĵo, kaj baku.
Konsilo
redaktiTiu tortopasto utilas por dolĉa aŭ sala torto, eĉ por likva garnaĵo (kiŝo...), aŭ prunoj, ĉerizoj, tomatoj, ktp. kiuj farus tro da likvaĵon por la aliaj tipoj de tortopastoj.