Kuirlibro:Ruĝaj Faboj kun Rizo

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Ruĝaj Faboj kun Rizo
Kvanto da porcioj 6 personoj
Facileco facila
Tempo 150-180 minutoj
Materialo poto
Energio


Ruĝaj Faboj kun Rizo estas kreola plado el Luiziano. Estas facila plado kutime kuirata lunde por uzi la reston de la ŝinko el dimanĉa vespermanĝo.

Ingrediencoj redakti

  • 0,45 kilogramoj (aŭ 1 funto) da ruĝaj faboj, restintaj tranokte en du kvartoj da akvo
  • 2 hakitaj ripoj de celerio
  • 1 hakita verda kaj mezampleksa kapsiko
  • 1 hakhakita ajlo-bulbpeco
  • 1 hakita cepego
  • 5 mililitroj (aŭ 1 tekulero) da timiano
  • 5 mililitroj (aŭ 1 tekulero) da nigra pipro
  • 2,5 mililitroj (aŭ 1/2 tekulero) da sekigitaj folioj el oficina salvio
  • kajena pipro, laŭ gusto
  • salo, laŭ gusto
  • 0,45 kilogramoj (aŭ 1 funto) da fumumita kolbaso (nedeviga)
  • peco da ŝinko, aŭ ŝinkosto (nedeviga)
  • kuirita blanka rizo

Kuirado redakti

Duŝetu la fabojn kaj metu ilin en grandan poton kaj aldonu ĉirkaŭ ses tasojn da freŝa akvo. Boligu la fabojn kaj poste kovru la poton, malpliigu la varmecon, kaj boletigu ilin dum unu kaj duona horoj aŭ ĝis la faboj estas molaj. De tempo al tempo kirlu la fabojn. Aldonu la reston de la ingrediencoj. Rekovru la poton. Plu boletigu la miksaĵon dum unu horo, kaj kirlu kiel antaŭe. Samtempe, se vi volas, premu iom da faboj kun kuirkulero por moligi la teksturon. Aldonu akvon se ĝi estas bezonata. Surtabligu la fabojn sur varma rizo

Konsiloj redakti

  • Oni povas uzi aliajn spicojn: multaj aliaj receptoj uzas petroselon, foliojn el nobla laŭro, eĉ la antaŭmiksitajn kreolajn spicojn el la superbazaro.
  • Multo da gusto venas el la ŝinko kaj kolbaso, sed oni povas kuiri la pladon senviandaĵe. Oni povas aldoni legoman buljonon anstataŭ viandaĵo.