Kuirlibro:Sabiĥo
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Ingrediencoj
redakti- 5 pitapanoj
- 2 melongenoj
- 3 durboligitaj ovoj
- 1 flava papriko (tranĉita en kubetoj)
- 1 kulero da zaataro (spicmiksaĵo el oregano, sesamo kaj sumako (rhus coriaria))
- 1 kulero da olivoleo
- 1/2 kukumo
- 3 tigetoj da plata petroselo
- 1 kulero da tahino
- humuso laŭ gusto
Preparado
redakti- Antaŭvarmigu la fornon je 220° Celsiaj.
- Tranĉu la melongenojn en tranĉaĵoj kaj surŝutu salon. Metu la melongentranĉaĵojn sur kuirejpapero kaj intertempe pretbaku la pitapanojn.
- Tranĉu la paprikon kaj kukumon en kubetoj kaj metu tion flanken.
- Sekdabu la melongentranĉaĵojn kaj metu ilin sur la bakplato. Aspergu per olivoleo kaj surŝutu per zaataro la melongenojn.
- Rostu la melongentranĉaĵojn dum ĉ. 10 minutoj.
- Intertempe fajne tranĉu la pertroselon.
- Boligu eventuale la ovojn, se vi tion ne jam faris kaj preparu la humuson (aŭ uzu pretan humuson)
- Fortranĉu 1/3 de la pitapanoj kaj pleŝtopu ilin per melongeno, kukumo kaj papriko, humuso, kvarona ovo, tahino kaj petroselo.
Rimarko
redaktiVi bezonas fornon, bakplaton kaj bakpaperon