Kuirlibro:Salato el grapfruktoj kaj cepoj
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Salato el grapfruktoj kaj cepoj
| |
---|---|
Energio |
Salato el grapfruktoj kaj cepoj
Regiona salato el la urbo Vimaro, kie vivis Goeto.
Ingrediencoj
redakti- 4 grapfruktojn
- 4 grandajn cepojn
- 2 kiel eble plej firmajn kapojn de verda salato
- 1 endivio
- salatsaŭcon
Kuirado
redaktiSenŝeligu 4 grapfruktojn, distranĉu ilin en pecetojn, forigu ĉe tio la interhaŭtojn.
Distranĉu kvar grandajn cepojn en maldikajn diskojn.
Metu ĉion en fridetan lokon.
Intertempe disŝiru 2 kiel eble plej firmajn kapojn de verda salato kaj 1 endivio tiel, ke ili bone manĝeblas, trempu la disŝiritajn pecojn en salatsaŭcon.
Laste – mallonge antaŭ la servado – aldonu la grapfruktajn pecetojn kaj cepodiskojn.
Konsilo
redaktiAtentu: miksu la salaton tiel, ke la cepodiskoj ne tro disfalas!
Bonan apetiton, Donjo!
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Salato el grapfruktoj kaj cepoj
| |
---|---|
Energio |