Kuirlibro:Salmofileoj kun legomkrusto

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Salmofileoj kun legomkrusto
Energio


Salmofileoj kun legomkrusto
(por kvar personoj)

Ingrediencoj redakti

  • 500g da salmofileoj
  • 400g da terpomoj
  • 1 itala kukurbo
  • 2 grandaj tomatoj
  • 1/8l da fiŝbuljono aŭ alia buljono
  • 1 supk. da citronsuko
  • 100g da raspita fromaĝo („Gouda“ el Holando)
  • salo
  • blanka pipro el la muelilo
  • fasketo da aneto
  • butero

Kuirado redakti

Kuiru la terpomojn kun ŝelo dum 20 minutoj.

Purigu la italan kukurbon kaj la tomatojn kaj distranĉu ilin en diskojn.

Purigu la fileojn, fordabu la akvon per suĉpapero kaj spicu la fileojn per salo kaj pipro kaj gutigu la citronsukon sur la fileojn.

Senŝeligu la terpomojn kaj distranĉu ilin en diskojn.

Metu la salmfileojn en bakformrezistan ujon ŝmiritan kun butero kaj metu sur ĝin tavolon post tavolo la terpomojn, la italan kukurbon kaj la tomatojn. Verŝu la buljonon sur la tavolojn.

Haku la aneton kaj miksu ĝin kun la fromaĝo, poste metu la miksaĵon sur la lastan tavolon.

Baku ĉion en antaŭhejtita forno je 180 °C (celsiaj gradoj) dum 15 ĝis 20 minutoj.

Konsilo redakti

Bonan apetiton deziras Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Salmofileoj kun legomkrusto
Energio