Kuirlibro:Seka pano en omleto

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Seka pano en omleto
Kvanto da porcioj ? personoj
Facileco tre facila
Tempo 20 minutoj
Materialo pato
Energio


Seka pano en omleto aŭ france perdita pano estas tradicia procedo por savi panon, kiu tro sekiĝis kaj ne manĝeblas normale. Proponas Ĵ. Vaŝe.

Ingrediencoj redakti

  • sekiĝinta pano
  • lakto
  • ovoj
  • sukero prefere bruna

eventuale:

  • sekvinberoj aŭ sekvinberoj maceritaj en rumo
  • cinamo
  • ...

La kvantoj dependas de la sekeco de la pano, kaj de la dezirata rezulto: kun pli da pano aŭ pli da omleto.

Kuirado redakti

Tranĉu la sekiĝintan panon al tranĉoj aŭ pecoj. Verŝu lakton en pelvon kaj moligu la panpecojn en ĝi. En alia pelvo enrompu la ovojn, almetu sukeron, kaj kirlu al omleto. se vi deziras, aldonu al la miksaĵo ankaŭ sekvinberojn, cinamon...

Kiam la panpecoj sufiĉe molas (tamen ne disfalas), trempu ilin en la ovokirlaĵon. Varmigu oleon aŭ buteron en pato, kaj enŝutu la panpecojn kun ovaĵo. Kuiru ĝis normala aspekto de omleto.

Konsiloj redakti

  • El tiu malriĉula plado oni povas fari frandaĵon aldonante fruktokaĉon, glaciaĵon...
  • Eblas ŝpajcvvdri la lakton, sed tiam vi devos lasi la panon dum proksimume 20 minutoj en la ovokirlaĵo por ke ĝi moliĝu.