Kuirlibro:Spagetoj kun gisto kaj pipro

Spagetoj kun gisto kaj pipro

Jen facile kuirebla, malmultekosta kaj tre bongusta vegana nudelaĵo, iom inspirita de la nevegana roma plado cacio e pepe (fromaĝo kaj pipro).

Ingrediencoj redakti

  • 225 g da spagetoj
  • 30 mL da olivoleo
  • 0,9 g da pipro
  • 1,4 g da salo
  • gist-miksaĵo:
    • 10 g da nutra gisto
    • 1,4 g da salo
    • 0,8 g da ajlopulvoro

Instruoj redakti

Bolu la spagetojn en akvo ĝis ili estas manĝeblaj sed ne molaj. Antaŭ ol dreni la akvon, konservu 120 mL por posta uzo.

Drenu la akvon kaj metu la spagetojn en bovlo. Malrapide ŝutu la oleon super la spagetojn. Aldonu la gist-miksaĵon, pipron, kaj salon. Miksu la spagetojn kaj spicojn ĝis la spagetoj estas ebene kovritaj de la spicoj.

Aldonu 30mL da la akvo kaj miksu ĝin kun la spagetoj kaj spicoj. Ripetu per plua 30mL, miksu ĝin, kaj denove ripetu, ĝis la konservita akvo estas finaldonita.

Bonan apetiton!