Kuirlibro:Terpoma salato je majonezo

Ingrediencoj


  • 2 kg da terpomoj
  • 2 grandaj cepoj
  • 1 aŭ 2 ovoj
  • 1 kulereto da mustardo
  • salo, pipro
  • blanka vina vinagro
  • oleo (sen tro da propra gusto, evitu olivoleon)
  • buljono (aŭ varma akvo)

Kuirado


Kuiru la terpomojn kun ŝelo 20 ĝis 25 minutojn. Senŝeligu ilin ankoraŭ varmaj kaj tranĉu ilin en maldikajn tranĉojn.

Senŝeligu la cepojn kaj distranĉi ilin en etajn pecetojn.

Metu la cepojn kun la terpomoj, salu kaj pipru, misku ĉion.

Miksu ovojn, mustardon kaj 2 kulerojn da vinagro. Aldonu oleon iom post iom dum la miksado. Necesas ĉirkaŭ 250 au 300 mililitroj da oleo por obteni malfirman majonezon.

Verŝu sur la terpomojn la majonezon, aldonu vinagron kaj buljonon (ĉirkaŭ 50 ml). Miksu ĉion kaj gustumu. Laŭplaĉe aldonu salon, vinagron aŭ buljonon.

Metu la salaton en fridujon kaj gustumu denove antaŭ servo.

Konsilo


Preparu tiun salaton la antaŭan tagon.