Kuirlibro:Terpomflanoj
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Terpomflanoj
| |
---|---|
Energio |
Terpomflanoj
(por 2 personoj)
Ingrediencoj
redakti- 750g da grandaj terpomoj
- malgranda cepo
- ovo
- supkulero da faruno
- salo
- butergraso
- sukero
Kuirado
redaktiLavu, senŝeligu kaj poste raspu la terpomojn kaj la cepon. Aldonu la ovon, la farunon kaj iomete da salo kaj miksu ĉion al kaĉo.
Varmegigu la butergrason en pato kaj enmetu dekstre kaj maldekstre po 1 supkulero da kaĉo. Fritu la platajn flanojn ambaŭflanke dum tri minutoj ĝis ekbruniĝo.
Lasu forguti iom la grason sur sorba papero kaj tuj varmege surtabligu la flanojn.
Konsilo
redaktiLaŭ gusto iom sukerumu kaj surŝmiru pomokaĉon, aŭ aldonu mirtelojn aŭ ruĝajn vakciniojn.
Bonan apetiton!
Dorothea Kaiser
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Terpomflanoj
| |
---|---|
Energio |