Kuirlibro:Trutoj laŭ muelistino

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Trutoj laŭ muelistino
Energio


Trutoj laŭ muelistino
(por kvar personoj)

iu fiŝrecepto estas en Germanio tre ŝatata. Se ni migras, ni serĉas gastejon, kie ili havas tiun recepton. Se la vojo kondukas preter rivereton kun trutoj apud muelilo, oni bonŝancas. En la valo de mueliloj ĉe Eisenberg estas ankoraŭ ok mueliloj, unu apud la alia.

http://pferdeseminare.de/kultur_htm/fahr06.htm 

La plej bela muelilo estas la arbarhotelo Pfarr-muelilo (Pfarrmühle):

http://www.zugast.de/pfarrmuehle/    

Ingrediencoj redakti

  • 4 purigitaj trutoj
  • 750g da malgrandaj terpomoj
  • 100g da butero
  • salo* nigra pipro
  • 2 supkuleroj da hakita petroselo
  • 1-2 citronoj
  • iom da tritika faruno*

Kuirado redakti

Kuiru la terpomojn kun ŝelo en akvo dum 20 minutoj, senŝeligu la terpomojn kaj tenu ilin varmaj.

Spicu la trutojn interne kaj ekstere per salo kaj pipro kaj turnrulu la fiŝojn en la faruno.

Antaŭhejtu la bakfornon ĉe 100 C°.

Varmigu po 1 ĝis 2 supkuleroj da butero en du patoj.

Fritu la trutojn en la du patoj ambaŭflanke ĉe meza varmego dum 10 minutoj.

Elprenu la fiŝojn, prigutigu ilin per la fritita butero kaj metu ilin en bakfornon, tenu la fiŝojn varmaj.

Donu la restintan buteron en unu el la patoj, aldonu la terpomojn kaj la petroselon kaj fritu ĉion mallonge.

Metu la fiŝojn sur la telerojn kaj garnu ilin per citrondiskoj, fine aldonu laterpomojn.

Konsilo redakti

Al tio gustas blanka vino, ne tro seka, sed acideta.

Bonan apetiton deziras Donjo!     

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Trutoj laŭ muelistino
Energio