Kuirlibro:Ajlosupo
(Alidirektita el Kuirlibro: Ajlosupo)
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Ajlosupo
Ingrediencoj
redakti- 250 g da malfreŝa blanka pano
- 6 supkuleroj da olivoleo
- 6 – 8 ajlobulberoj (ethakitaj)
- 1 tekulero da dolĉa paprikopolvoro
- 1 tekulero da akra paprikopulvoro
- iom da salo
- 1 litro da vegetaĵa buljono
- 4 ovoj
(tekulero = 3 ml supkulero= 15 ml)
Kuirado
redakti- Tranĉu la panon en kubetoj kaj fritu ilin en la olivoleo ĝis orbruniĝo.
- Aldonu la ajlon kaj fritu ĝin ĝis orflaviĝo.
- Laŭguste aldonu paprikopulvoron kaj salon.
- Verŝu la buljonon sur la miksaĵon kaj boletigu la tuton dum 15 minutoj (kun kovrilo).
- Dividu la supon en kvar fornotaŭgaj argilaj supbovloj.
- Aldonu en ĉiu bovlo krudan ovon (sen ŝelo).
- Metu la bovlojn proks. 10 minutojn en antaŭvarmigita forno je 200 gradoj (Celsiaj) ĝis la ovoj ekfirmiĝas.
Konsilo
redaktiLa supo devas esti varmega dum la servado. Bonan apetiton!