Kuirlibro:Cigana salato
(Alidirektita el Kuirlibro: Cigana salato)
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Cigana salato
Ingrediencoj
redakti- 200g da blanka brasiko
- salo
- 75g da ruĝa paprikguŝo
- 50g da karotoj
- 25g da cepoj
- 50g da peklitaj kukumoj
- petroselo
- aneto
- ŝenoprazo
marinaĵo:
- po 1kul. da acida kremo, salata kremo, vinagro, citronsuko, sukero
- 1/2 kul. da salo
- pipro
- 1 supkul. da oleo
Kuirado
redaktiDistranĉu la brasikon en delikatajn maldikajn striojn, aldonu salon, bone knedu per la mano ĝis moliĝo. Distranĉu la paprikguŝon en striojn, la cepon en kubutetojn. Raspu la karotojn. Laŭlonge duonigu la kukumojn kaj poste distranĉu la duonaĵojn en pecetojn. Haku la petroselon, la aneton kaj la ŝenoprazon. Miksu ĉion. Preparu la marinaĵon kaj donu ĝin al la salato.
Donjo deziras bonan apetiton!
aperis en "Kontakto"