Kuirlibro:Kvinoobulo

(Alidirektita el Kuirlibro: Kvinoobulo)

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Kvinoobulo
Kvanto da porcioj 6 personoj
Facileco facila
Tempo 60 min
Energio
Deveno
Chefkoch.de



Kvinoobulo estas terminologie farita laŭ kikerbulo aŭ falafloj; (arabe: فلافل [faLAfel]; hebree: פָלָאפֶל), resüeltove viandobuloj.

La diferenco estas, ke la ĉefa ingredienco estas kvinoo


Ingrediencoj redakti

Por 10 - 15 buloj

  • 200 g da Kvinoo
  • oleo
  • 1 cepo hakita
  • 1 karoto (raspita)
  • 1/2 da poreo en mallarĝaj strioj
  • leguma buljono
  • kurkumo
  • kareo
  • 1 Ovo
  • avenflokoj laŭ bezono

Preparado redakti

  1. lavu la kvinoon en kribrilo per bolanta akvo
  2. fritu la cepojn en oleo kun kareo kaj kurkumo
  3. aldono la kvinoon kaj fritu kelkajn minutojn
  4. aldono la leguman bulojonon (alternative akvo kun la leguma pulvoro)
  5. kuiru kvaronhoron
  6. aldonu al la malvarmigita paston avenflokoj kaj ovon
  7. oni povas formi bulojn kaj friti en pato
  8. alternative oni povas baki platigitajn bulojn en la forno je 200°C

Rimarkoj redakti

La kvantoj estas proksimumaj. Multaj komentoj diras, ke la preparo de buloj en pato ne funkcias, ĉar ili disfalis. Mi sukcesis krei bulojn en la pato. Mi miksis la kvinoopaston kun 1 - 2 kuleroj da terpoma amelo kaj poste aldonis ovon. Post certa paŭzo la pasto estas preta por la pato.