Kuirlibro:Makaronioj kun ŝampinjona kremsaŭco
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Makaronioj kun ŝampinjona kremsaŭco
| |
---|---|
Energio |
Makaronioj kun ŝampinjona kremsaŭco
(por du personoj?)
Ingrediencoj
redakti- 200g da ŝampinjonoj
- 300g kuiritaj makaronioj
- 60g da butero
- 2 tomatoj
- 2 kuleretoj da citronsuko
- iom da blanka vino
- 150g da kremo
- salo
- nigra pipro el la muelilo
- 1 kulereto da hakita petroselo
- 30g da raspita fromaĝo
Kuirado
redaktiFandu 20g da butero en pato kaj enmetu la diskigitajn ŝampinjonojn. Surverŝu la citronsukon, iom da blanka vino, salo kaj pipro, tiam stufu kun surmetita kovrilo dum 8 minutoj.
Aldonu dolĉan kremon kaj reboligu la ekestintan saŭcon sur malgranda flamo.
Tranĉu la tomatojn en pecetojn, salu kaj pipru ilin, stufu la tomatojn en alia pato kun 15g da butero dum 5 minutoj. Poste metu ilin en la saŭcon.
Varmigu turnmove la kuiritajn makaroniojn en la cetera butero.
Laste miksu la varmajn makaroniojn kun la saŭco. Garnu per hakita petroselo. Disipu sur ĝin la raspitan fromaĝon.
Konsilo
redaktiAl tio gustas ruĝa seka vino, aŭ ĉeriza suko por infanoj.
Bonan apetiton deziras Donjo!
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Makaronioj kun ŝampinjona kremsaŭco
| |
---|---|
Energio |