Kuirlibro:Tavolsalato

(Alidirektita el Kuirlibro: Tavolsalato)

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Tavolsalato
Energio


Tavolsalato
(por 10 ĝis 12 personoj)

Ĝi estas delikata salato el la nuna tempo, bone digestebla, freŝa, milda kaj manĝebla en ĉiu jarsezono. En Germanio ĝi estas tre ŝatata ĉe familaj festoj aŭ ĉe kradrosta rondo.

Ingrediencoj redakti

  • 1 glaso da raspita celerisalato
  • 1 skatolo da maizo
  • 2 maldikaj stangoj da poreo (150-200g)
  • 3 pomoj
  • 1 skatoleto da ananaso
  • 5 ovoj
  • 200g da tranĉita fromaĝo
  • 400-500g da striigita kuirita ŝinko aŭ ŝinkokolbaso
  • 1/2 glaso da salatkremo (sen herboj)
  • 0,1 l da kremo aŭ kafkremo

Kuirado redakti

Metu la tavolon da celerio en grandan pelvon kaj sur ĝin, tavolon sur tavolo, la maizon, la maldike tranĉitajn poreajn ringojn, la kubetigitajn pomojn, la ananasajn pecojn, la ovojn, la raspitan aŭ tranĉitan fromaĝon kaj la striigitan ŝinkon aŭ la ŝinkokolbason.

Kirlu la dolĉan kremon kaj la salatkremon kaj verŝu la miksaĵon sur la tavolojn en la pelvo.

Lasu stari la salaton kelkajn horojn aŭ dum nokto.

Konsilo redakti

Ne turnmovu je la fino la tutan salaton, kiel oni farus kun aliaj salatoj, sed elprenu la porciojn per eltranĉo, kvazaŭ kiel tortopecojn. La salato en tiu kazo aspektas sur via manĝotelero pli bela.

Dorothea Kaiser aperis en "Komencanto"

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Tavolsalato
Energio