Enkonduko al Ergativo: redakti

La kurda havas du kazojn, la absolutivo kaj la ergativo. Ĝis nun ni nur pritraktis substantivojn en la absolutiva kazo. Ĉi-ĉapitre oni lernos pri la ergativa kazo. En la prezenca verbotempo, la kazoj similas al la esperanta kaza dueco. La kurda absolutivo similas al la esperanta nominativo kaj la kurda ergativo similas al la esperanta akuzativo.

Ergativaj pronomoj: redakti

Kurda Esperanto
min min, mia
te vin, via
lin, lia, ĝin, ĝia
ŝin, ŝia, ĝin, ĝia
me nin, nia
we vin, viaj
wan ilin, ilia
xwe sin, sia

Pronomoj post prepozicio devas esti absolutivon.(note ke en esperanto, ni anstataŭ uzu la normativan formon)

Ekzemploj:

Kurda Esperanto
li min ĉe mi (ĉe mia hejmo)
rex wê apud ŝi
li gora wan laŭ ili

Genro: redakti

La kurda havas du gramatikajn genrojn, maskuleno kaj femineno. Ne ekzistas facila maniero por antaŭscii la genron de substantivo. Oni bezonas enmemorigi la genron de ĉiu substantivo.

Mê/Femineno: redakti

Feminenaj substantivoj estas markita en la ergativa kazo kun la aldono de -ê finaĵo.

Nêr/Maskuleno: redakti

La ergativa finaĵo de maskulenaj substantivoj estas -î, tamen tiu finaĵo kutime ne aperas en multaj dialektoj. Sen la î ergativa finaĵo ĝi aperas en kelkaj dialektoj, do absolutive kaj ergative ĝi havas la saman formon en tiaj dialektoj. Tamen en la esprimo rex birayekî , la ergativa -î finaĵo aperas. Eble por komencanto estus facile ĉiam uzi la ergativan finaĵon kiam ĝi estas konsila. Eĉ se denaskaj parolantoj de iu dialekto ne faras tion.

En kelkaj dialektoj, la kurdoj enigas la î-finaĵo en la vorton, specife kiam la vorto havas la vokalojn a aŭ e.

Ekzemple:

Esprimo kun Ergativeco Nur la substantivo absolutive Tradukoj/Notoj
ji nên nan de la pano
ji bajêr bajar de la urbo
li dêst dest en la mano

Pluralo redakti

Kaj feminenaj kaj maskulenaj vortoj havas la saman ergativan finaĵon: -an.

Kurda Esperant
Mê/Femineno bi pênûsan per plumoj (skribiloj)
Nêr/Maskuleno li sakoyan en la jakoj

Ekzerco: redakti

Jen vortoj

Mê/Femineno Nêr/Maskuleno
Kurda Esperanto Kurda Esperanto
mal hejmo xanî domo
sêv pomo agir fajro

Traduku kurden

  1. apud ŝi.
  2. en la domo
  3. apud la hejmo
  4. de la pomoj
  5. laŭ li.

Jen Solvo