La Kaperkapitano/La Flugo de la Falko

La Flugo de la Falko

redakti

Pasis sep jaroj post la jam parolitaj okazintaĵoj. Napoleon dum tiu tempo lasis supreniri sian flagon en Italujo, gajnis venkojn en Egiptujo kaj fariĝis unua konsulo. La malgranda korsikano kune kun Cambacères kaj Lebrun regis la landon, sed efektive li estis la sola reganto de Francujo.

La profetaĵo de Robert Surcouf iĝis realaĵo. La nacio estis disŝirita de internaj bataloj kaj senfortigita de militoj; ĝiaj armeoj restis venkintaj, sed sur la maro ĝi estis malforta. Napoleon estis granda generalo, sed malbona admiralo; mankis menso, kiu kapablus esti Bonaparte sur la maro.

La mararmeo estis la plej malforta flanko de Francujo kaj tial Anglujo estis la plej timiga kontraŭulo. La genia plano de Napoleon ataki Anglujon en Egiptujo kaj Hindujo fiaskis pro la malkapablo de admiralo Brueys, kiu estis venkita de Nelson ĉe Abukir malgraŭ sia supereco. La fiera Anglujo dominis ĉiujn marojn; ĝia monavideco neelteneble premis la maran komercon. Anglujo laŭplaĉe donis kaj ŝanĝis leĝojn kaj strebis al komerca monopolo, al regado super la monda komerca trafiko kaj tiamaniere per premo kaj ĉantaĝo eldevigis grandegajn monsumojn, per kiuj ĝi kapablis aĉeti ministrarojn kaj tiel do dependigi estrarojn.

Anglujo ŝajne estis nevenkebla. Ĝi havis krom Nelson centojn da maristoj, al kiuj Francujo ne povis kontraŭmeti eĉ unu viron; ĝi ridis pri la penadoj de siaj malamikoj; ĝi malskrupule misuzadis la internacian juron kaj ne ricevis punon; ĝi povis respondi la honestajn pacproponojn de la unua konsulo per malestima silentado aŭ per ofendaj frazaĵoj, ĉar la sola franco, kiun ĝi timis, vere timis, vojaĝis en malgranda neimpona ŝipo sur malproksimaj maroj. Li mem kondamnis sin al ekzilo ekster la hejmlando ĉar tiu forpelis lin kaj ĉar li tie, en tiu fremda regiono, trovis homojn, kiuj amis kaj honoris lin, kiuj ne povis vivi sen lia protektado kaj mizere mortus sen lia helpo. Tiu sola viro estis Robert Surcouf, la aŭdaca filo de Bretonujo.

Estis luma somera tago. La suno de Hindujo estis subiranta tiel, ke la ombroj de la mastoj grandege kuŝis sur la ondoj. La tago estis ardante varmega sen iu ajn refreŝiganta venteto, sed nun ekblovis milda venteto, kiu malrapide pli kaj pli fortiĝis kaj jam komencis krispigi la varman akvon en la haveno de Pondichèry.

Pondichèry, origine franca kolonio, estis forprenita de la britoj kaj de ili transdonita al la Nabob de Karnatik. Oni detruis la francajn fuortojn kaj forigis ĉiujn aĵojn, kiuj memorigis pri la francoj. Ĵus en tiu momento estis multaj ŝipoj en la haveno, la sudorienta musono de tiu sezono kondukis ilin ĉi tien kaj ofertis bonan ŝancon daŭrigi la vojon orienten. Estis ŝipoj de ĉiuj nacioj ĉi tie, nur neniu franca, ĉar al francaj ŝipoj oni malfaciligis la enveturon en la havenon kaj estis eĉ neeble por franca militŝipo ankriĝi ĉi tie.

Iom pli malproksime de la bordo ol la aliaj ŝipoj ankris malgranda brigo kun skuna rigilaro. Ĝi estis usona kaj forte altiris la atenton de la ĉeestantaj kapitanoj. La brigo estis konstruita laŭ la nova usona stilo: akra antaŭa parto, mallarĝa brusto kaj nekutime svelta korpo. Ĝi ĉiukaze havis bonan akvolinion kaj estis tre rapida, supozeble dek ses aŭ dek sep marmejlojn hore. Tiu brigo certe estis bonega bordoŝipo, sed necesas kuraĝa kaj spertega maristo por konduki tiun renversiĝeman veturilon trans la granda maro. Kaj tiu maristo ankoraŭ estis tre juna, li apenaŭ aĝis tridek jarojn. Lia kargo estis vino kaj alkoholaĵoj, kiujn li intencis interŝanĝi kontraŭ opio kaj indigo, sed li ĝis nun ankoraŭ ne ofertis sian kargon al iu ajn.

Tute proksime al la brigo ankris granda angla trimasta ŝipo. Tiu estis farinta bonajn negocojn kaj intencis levi la ankron morgaŭ; sed hodiaŭ vespere la kapitano faris adiaŭan feston por siaj komercaj amikoj kaj ankaŭ por la kapitanoj de la proksimaj ŝipoj.

Kiam vesperiĝis la kapitano lanĉis kelkajn raketojn, post kio la invititoj venis el siaj ŝipoj al la anglo. Ankaŭ la usonano venis. De la bordo la gastoj kune kun siaj edzinoj kaj infanoj venis per remboatoj. Muzikorkestro jam estis sur la ŝipo kaj post mallonga tempo la gaja muziko de tiu orkestro sonadis super la akvo. La antaŭa ferdeko estis malplenigita por la dancado kaj malantaŭe staris la longa manĝotablo kaj la bufedo por laŭplaĉe refreŝigi la gastojn.

La etoso estis plej vigla dum la manĝado. Tosto sekvis toston kaj la viroj jam estis duonebriaj kaj laŭ marista maniero ili trinkis pli ol la ĉeesto de la virinoj normale permesus. Kompreneble strangaj maristaj rakontoj estis rakontataj; ĉiu jam travivis eksterordinaraĵon kaj kelkaj rakontoj estis tiel nekredeblaj, ke ĉiuj ekridegis. Sed oni rakontis ankaŭ serioze, ekzemple pri famaj kaperŝipoj. Ĉe tiu temo unu el la kapitanoj batis per la pugno sur la tablon kaj diris:

"Ĉesu paroli pri tiuj ŝipoj, ili valoras nenion komparite kun la 'falko de la ekvatoro'. Ĉu iu el vi jam vidis lin?"

Neniu respondis, la parolanto daŭrigis: "Do mi estas la sola, kiu renkontis lin."

"Renkontis? Vere?" estis vokite ĉirkaŭe. "Silentu! Trankviliĝu! Parolu, kapitano! Kiel li aspektis? Kion li faris? Kiun ŝipon li havis?"

"Estis antaŭ du jaroj, malpli ol kvin gradoj de norda latitudo kaj ĉirkaŭ la longitudo de Andamanoj. Ni havis tian ŝtormon, kian mi antaŭe neniam travivis, kvankam mi ja multon spertis. La tago estis same malluma kiel la nokto; la uragano ŝajne venis el ĉiuj direktoj; la ĉielo pendis malsupren ĝis la akvo, kaj la ondegoj leviĝis ĝis la nuboj. Jen subite ni vidis en la lumo de la fulmoj ŝipon, kiu rekte direktiĝis al nia pruo. Ĝiaj veloj brilis kiel la plumaro de cigno, kaj - kredu tion aŭ ne - tiu ulo estis refinta neniun velon; li per ĉiuj veloj iris rekte al ni. Ĝi estis dumasta ŝipo de tiu tipo, kiun oni nomas brigantino. Kompreneble mi timis la kolizion kaj ordonis al la rudristo deflankiĝi je unu streko (marista angulo = 11,25 gradoj). Tiam la fremdulo rapidege preterpasis tiel proksime, ke mi povis tuŝi ĝin. Mi prenis la sontubon kaj vokis al li: "Hoj! Kiu ŝipo?" Mi vidis neniun sur la ferdeko, nur unu sola viro estis en la babordaj vantoj. Tiu ne bezonis tubon, li uzis sian manon kaj vokis kvazaŭ la muĝado de la maro estus nur mallaŭta susurado: "La falko de la ekvatoro, kapitano Surcouf. Donu unu salvon! Pafu!" - Nur tiam mi vidis transe la francan flagon kaj sub tiu la sangoruĝan; ses kanonpordetoj malfermiĝis kaj ni ricevis la kuglojn en la ŝipan korpon, dum la franco malaperis en la mallumon de la ŝtormo. Nu, ni ŝtopis la truojn kaj ne havis gravan damaĝon; sed se tiu ulo eĉ dum tia ŝtormo ne lasas tiajn ŝercojn, kio okazas tiam, kiam li dum trankvila vetero serioze atakas!"

"Jes," diris unu el la auskultantoj. "li laŭdire estas terura ulo. Admiralo Seymur diris pri li: "Li havas ĉiujaran renton de 365 kaperitaj ŝipoj," kaj tio estas sufiĉe dirita. Li atakas kun sia dumasta ŝipo la plej grandajn ŝipojn kaj laŭdire eĉ ne timas linian batalŝipon."

"Ho!" vokis tiu kapitano, kiu ankaŭ estas la gastiganto. "Li ne provu tion kontraŭ mi; mi fortege rebatus lin, tio estas same certa kiel la fakto, ke mi nomiĝas James Sarald!"

"Ne promesu tro multe, kapitano!" avertis iu. "Ĉu vi scias la atakmanieron de tiu Robert Surcouf?"

"Kiun?"

"Li ne estas pirato; li tute sincere montras al vi sian flagon kaj alproksimiĝas al vi sen fari eĉ unu pafon. Tiam, ŝipo apud ŝipo, li kune kun dudek viroj saltas sur vian ŝipon. Se vi defendas vin, tiam li uzas siajn armilojn, sed se vi kapitulacas, tiam nenio okazos al vi. Li kondukos vian ŝipon al la haveno de la plej proksima franca kolonio kaj transdonas la ŝipon al Francujo. Vi ricevos ateston kaj monon por via vojaĝo hejmen."

"Ĉu ne pli? Ĉu nur dudek viroj? Pa!"

"Pli bone ne ridu, kapitano Sarald!" vokis alia. "Proksime al la promontoro Amber li kune kun dudek viroj sturmis la 'Banannian', kiu estas ŝipo de la orient-hinda kompanio kaj havis 26 kanonojn de la plej granda kalibro kaj ŝipanaron de pli ol 200 viroj, ĉiuj bone armitaj (tiu okazintaĵo estas historie pruvita, kvankam preskaŭ nekredebla). Mi ne volus renkonti lin!"

"Kaj mi ĝuste deziras renkonti lin!" asertis Sarald.

"Ne diru tion, via deziro povus plenumiĝi!" tute serioze diris la usonano, kiu ĝis nun silente aŭskultis. "Laŭdire Surcouf ne permesas ŝercojn."

"Ho, vi devas timi lin, vi kun via nuksoŝelo (malgranda ŝipeto)," respondis Sarald; "sed mi respondus al li per la naŭvosta vipo (marista vipo por punadoj)."

Ridetante la jankio rimarkigis: "Vi facilege povus ricevi respondon, kiu estus eĉ pli malbona ol la vipo. Koncerne mian nuksoŝelon, ĝi eble akiros pli da respekto ol via trimasta ŝipo."

"Oho! Ĉu vi volas ofendi min?"

"Mi estas via gasto kaj mi kutime honoras mian gastiganton, kaj ne ofendas lin. Sed por pruvi, ke mi povas fieri pri mia nuksoŝelo, mi montros al vi manovron, kiun certe neniu povas ripeti."

"Kiun manovron?"

"Atentu!" Li iris al la balustrado, metis la manon al la buŝo kaj vokis leen, kie en distanco de kvincent fadenoj (angla unito: 1 fadeno = 1,8288 metroj) ankras lia brigo: "Hoj, Ervillard!"

"Hoj!" venis la respondo de transe.

"Levu la ankron!"

"Aye, Sir!"

"Je ĉiuj ŝtormoj," diris tiu, kiu antaŭe rakontis pri la renkontiĝo kun la Falko, "kapitano, vi ja efektive havas trombonan voĉon, preskaŭ kiel Surcouf tiutempe, kiam li donis la ses kuglojn al mi!"

La ĉeestantoj nun estis treege scivolaj pri tio, kio nun okazos. Ili ekstaris kaj interpremiĝis al la lea flanko por rigardi la brigon. Oni vidis, ke la ankro leviĝis kaj velo estis hisata; tiam la jankio vokis:

"Mylords kaj Myladies, bonvolu sekvi min al la poba ferdeko. Tie mi povas plej bone klarigi mian manovron."

Ili ĉiuj sekvis lin al la alte konstruita malantaŭa parto de la ŝipo, restis nur la muzikistoj kaj kelkaj matrosoj, kiuj estis servantaj la gastojn; la aliaj ŝipanoj estis en la subaj ĉambroj, kie ili hodiaŭ povis trinki grogon.

"Vidu," diris la jankio, "kiel mia brigo obeas nur unu velon. Ĝi estas nekomparebla ŝipo! Tia ŝipo bonege taŭgus por Surcouf. Cetere, vi ja antaŭe ne kredis, ke li forprenis ŝipon kun ducent viroj kaj dudek ses kanonoj. Kio estus pli malfacila, Mylords, forpreni tian ŝipon aŭ sturmi bone armitan trimastan ŝipon en la mezo de bone vizitata haveno?"

"La lasta estas certe malebla!" respondis maljuna maristo, kiu laŭŝajne jam dum pli ol kvindek jaroj traplugis la maron.

"Ĉu vere, kapitano? Estas homoj, kiuj opinias Surcouf kapabla por fari tion."

"Ĉu nur kune kun dudek viroj?"

"Jes. Ni ja jam aŭdis, ke li laŭkutime nur atakas kune kun dudek viroj. Sed pri tiuj uloj oni diras, ke ili ne timas venigi la avinon de la diablo el la infero. Vidu, jen venas la brigo! Kiel ĝi dancetas, kvazaŭ ĝi volus moki pri la trimasta ŝipo, la malgranda Davido pri la grandega Goliato!"

"Sed kion vi faras?" demandis kapitano Sarald. "Kial la brigo tiel proksimiĝas?"

"Tio estas la manovro, pro kiu mi vin kunvenigas ĉi tie sur la malantaŭa ferdeko. Vidu, nun ĝi estas ĉi tie; la velo estas malhisita kaj nun miaj viroj saltas sur vian ŝipon."

"Sed mi ree demandas, kial tiu manovro? Kion faras viaj viroj sur mia ŝipo?"

"Nombru ilin! Estas ekzakte dudek viroj. Gesinjoroj, mi havas la honoron prezenti min al vi. Mi ne estas usonano, kies kargo estas vino kaj alkoholaĵoj. Mia kargo estas kelkcent hakiloj, multaj centfuntoj da pulvo, tuta arsenalo da bonegaj armiloj kaj dudek kanonoj, ĉe kiuj staras sufiĉa nombro da viroj por pafi tiun trimastan ŝipon al la marfundo. Mia nomo estas Robert Surcouf!"

Estis nepriskribeble, kiun efikon tiuj vortoj havis al la ĉeestantoj. La fortaj sentimaj viroj, kiuj jam sentime alfrontis multajn danĝerojn, mutiĝis pro tiu nomo. Ili restis eĉ senmovaj, kiam kelkaj viroj de Surcouf kiel eble plej rapide okupis la lukojn, por ke la matrosoj de la ŝipo ne povas veni sur la ferdekon. Kapitano Sarald unue venkis sian konfuzon.

"Robert Surcouf?" li demandis. "Ĉu vi vere estas Surcouf?"

"Jes, kaj tiu brigo estas la Falko de la ekvatoro. Rigardu miajn virojn, sinjoroj! Ili restos tiel longe tre ĝentilaj, kiel vi tion meritas; sed se vi rezistas, tiam ili montros al vi la akrecon de siaj armiloj. Pripensu, ke tiuj dudek uloj ne kutimas nombri siajn malamikojn kaj ankaŭ pripensu, ke ĉe tiu flanko de la ŝipo dudek kanonoj atendas mian ordonon por pafi vian ŝipon al la marfundo. Vi aŭdis pri Surcouf, sed vi ankoraŭ ne vidis lin; hodiaŭ vi havas la honoron konatiĝi kun li. Estas virinoj sur la ŝipo kaj Robert Surcouf estas franco. Franco neniam rifuzus doni la necesan respekton kaj omaĝon al la virinoj. Tial mi hodiaŭ ne volas pensi pri tio, ke vi estas malamikoj de mia popolo kaj ke mia ŝipo estas kaperŝipo. Kion mi postulas, tion vi povas facile doni. Mi deziras, ke miaj bravaj viroj povu partopreni en ĉi tiu festo; mi cetere deziras, ke vi permesu al ili dancadon kun la virinoj, kiuj plibeligas la feston. Se vi tion permesas, tiam mi promesas al vi, ke neniu estos atakita, ke ni ne forprenos ion ajn kaj ke nia festo finiĝos same gaja, kiel ĝi komencis. Surcouf havas nur decajn virojn, ĉiu estas kavaliro. Nun vi decidu, sed rapide!"

Li riverencis kaj iris kelkaj paŝojn malantaŭen por ludi kun la du pistoloj, kiujn li tiris el la poŝo. La viroj, kiuj ĉiuj ne havis armilojn, perplekse flustris unu kun la alia, sed la virinoj rigardis kun tima scivolemo la kapitanon kaj liajn subulojn, kiuj bonege armite baris la malantaŭan ferdekon de la cetera ŝipo.

La konsultiĝo de la viroj baldaŭ finiĝis kaj la plej maljuna el ili komencis paroli:

"Kapitano Surcouf, ni konfesas, ke vi metis nin en probleman situacion. Estus nia devo batali kontraŭ vi; Haltu!" - li interrompis sin mem, ĉar li vidis, ke Surcouf streĉis la ĉanojn de siaj pistoloj - "Lasu min finparoli! Ni devus batali, sed vi mem diris, ke la ĉeesto de niaj edzinoj kaj filinoj necesigas konsideron. Tial estu batalhalto ĝis tagiĝo inter ni. Sed ni postulas, ke vi tute plenumos vian promeson!"

"Mi plenumos, je mia honoro," respondis Surcouf. "Sed permesu necesan kondiĉon. Dum ni estas ĉi tie, neniu povas veni sur la ŝipon aŭ forlasi la ŝipon sen mia eksplicita permeso kaj neniu faru ion ajn, kio povus endanĝerigi min kaj per tio ankaŭ vin. Mia ŝipo restas ĉe la flanko de via ŝipo por prigardi plenumadon de la kondiĉoj. Kiam la suno aperos ĉe la horizonto, tiam la batalhalto finiĝos. Kaj nun ni, kiel ĝentlemanoj, donu la manon unu al la alia por montri nian interkonsenton!"

Tiuj kondiĉoj estis akceptitaj kaj ĉiu konfirmis tion per manpremo. Nun kapitano Sarald faris signalon kaj la muziko rekomenciĝis. Ĉiu ree devis iri al la antaŭa ferdeko kaj amikoj kaj malamikoj intermiksis sin. La homoj de la Falko montris sin tiel mildaj kaj ĝentilaj al la virinoj, ke la plezuro tute ne estis ĝenata.

Finfine, longe post noktomezo, Surcouf dum paŭzo montris per signalo, ke li volas paroli. La aliaj faris cirklon ĉirkaŭ lin.

"Gesinjoroj," li diris, "mi nun volas diri adiaŭ al vi. Mi dankas vin por la permeso partopreni vian feston; sed ankoraŭ pli mi dankas por tio, ke mi ne devis uzi miajn armilojn. Mi amas la pacon, tamen mi ne timas la batalon. Se vi estus rifuzintaj mian proponon, tiam multaj el vi ne plu vivus kaj tiu ŝipo estus nun mia predo kaj sur la vojo al franca haveno. Bonvolu diskonigi al viaj konatoj mian peton ne rezisti al mi, kiam mi montras mian flagon. Se mi kiel malamiko iras sur ŝipon, tiam mi aŭ forlasas la ŝipon kiel venkinto aŭ la ŝipo eksplodas kune kun mi kaj la ŝipanaro; tio estas la sekreto de mia nevenkebleco. Anglujo kaŭzadas nekompenseblan domaĝon al mia patrujo; do ne koleru kontraŭ mi, se oni uzas reprezaliojn. Anglujo prenis aŭ detruis la plej bonajn ŝipojn de nia mararmeo; do ne ofendiĝu, se mi prenas ĉiun anglan ŝipon, kiun mi renkontas. Ni nun pace disiros; ni pli bone ne deziras renkontiĝon sur la libera maro, ĉar tiam estos mi, kiu invitos al dancado, kaj tiu dancado ne estos paca. Kapitano Sarald tamen sciu, ke lia ŝipo estas la sola angla ŝipo, sur kiun mi iris sen meti trenkablon al ĝi. Li ŝuldas tion al la virinoj. Adiaŭ!"

Kvin minutojn poste la Falko flugis per ĉiuj veloj al la libera maro; la kapitanoj reiris al siaj ŝipoj kun la nova sperto, ke Francujo havas mariston, kiu estas naskita por pli altaj taskoj. (Ankaŭ ĉi tiu nokta balo estas historia fakto) Surcouf nun havis pliajn homojn, kiuj fervore disvastigis lian gloron.

Iom pli ol unu semajno poste la novaĵo atingis Pondichèry, ke Surcouf ĉe la latitudo de Kolombo konkeris grandan anglan komercan ŝipon. Poste li renkontis korveton kun dudek kvin kanonoj, kiu volis rekonkeri la anglan ŝipon; li ankaŭ sturmis tiun korveton kaj kondukis ambaŭ ŝipojn al la Isle de France. Tiu tute aŭtentika novaĵo ne helpis malpliigi la timon pro tiu aŭdaca kaperkapitano. La hinda gubernio faris dispozicion post dispozicio; oni sendis militŝipojn por kapti aŭ mortigi lin; oni eĉ anoncis grandan premion por lia kapo, sed la penadoj restis sen sukceso.

La plano de Napoleon, ataki Anglujon en Hindujo, fiaskis pro la nekapableco de sia admiralo. Sed ĉi tie unu sola viro, kiu komandis nur malgrandan ŝipon, teruris ĉiujn hindajn posedaĵojn de la fiera Anglujo, kaj tiu teruro kaŭzis grandan damaĝon al la angla komerco, ĉar oni preskaŭ ne plu kuraĝis sendi valoran frajton en ĉi tiun regionon kaj ĉar la asekuraj bankoj postulis altajn premiojn por frajto, kiu irus tra la ĉasregiono de Surcouf.

Memkompreneble la famo de liaj agoj jam delonge atingis Francujon, precipe per la guberniestro de Maŭricio, al kiu li donis la konkeritajn ŝipojn kaj kiu sendis la monon por tiuj ŝipoj al Parizo. Nun oni atentis Surcouf; la mararmea administracio neoficiale provis intertraktadi kun li; ili nerekte faris ĉiam pli bonajn ofertojn; sed li ŝajnigis ne kompreni aŭ ne kredi tiujn ofertojn.

Tiam subite cirkulis onidiroj, ke venis fama angla kapitano kun kaperlicenco al Hindujo por gajni la premion, kiu estis anoncita por kapti Surcouf. Li nomis sian ŝipon Aglo por montri, kiel ĝi superas la Falkon. Tiu kapitano nomiĝis Schooter. Li ĝis nun havis tre eventoplenan vivon kaj estis aparte malbonfama pro la severeco, per kiu li komandis sian ŝipon.

Baldaŭ montris sin, ke la onidiroj estis veraj. Schooter forkaperis kelkajn malgrandajn francajn komercajn ŝipojn kaj mortigis la ŝipanarojn, kvankam la ŝipoj estis ne armitaj. Tiuj kruelaĵoj estis kontraŭ la internacia juro kaj estigis malaprobon en ĉiun humane pensantan homon. La homoj estis eĉ pli indignaj, kiam oni eksciis, ke li senkompate militis kontraŭ ĉiuj francoj. Li traserĉis la insulojn kaj bordojn de la Hinda Oceano kaj kiam li trovis en setlejo setlanton, kiu estas Franco, tiam tiu kaj lia propraĵo estis perditaj. Li tre aparte persekutis katolikajn misiistojn. Kiam li kaptis tian homon tiam, laŭ onidiroj, li kutime transdonis la kaptiton al la sovaĝaj insulanoj, kie tiu suferis la plej kruelan torturadon antaŭ la morto. Tiamaniere malaperis kelkaj pastroj, kiuj kuraĝis iri en ĉi tiun regionon kaj dum ili tiel terure mortis sur Borneo, Sulaveso aŭ Timoro, iliaj parencoj ankoraŭ kredis, ke ili faras sian kristanan laboron, ĝis post jaroj finfine oni oficiale devis deklari ilin malaperintaj.