La rusa lingvo en vivo/Aĉetumado: manĝaĵoj

Post sukcese flugi al Rusio, atingi la urbon kaj enhoteliĝi vi jam sufiĉe ripozis kaj venis tempo iom esplori ĉirkaŭaĵojn. Kion fari? Aĉetumu!

Суперма́ркет «Аша́н» [Superbazaro Auchan]
Вре́мя рабо́ты суперма́ркета «Аша́н» [Labortempo de la superbazaro Auchan]
Суперма́ркет «Ле́нта» [Superbazaro Lento]
Суперма́ркет SPAR [Superbazaro SPAR]
Суперма́ркет «Пятёрочка» [Superbazaro Kvinopeto]
Покупа́тельница в суперма́ркете SPAR [Aĉetantino en superbazaro SPAR]
Суперма́ркет «Перекрёсток» [Superbazaro Vojkruciĝo]
Халя́льная колбаса́ в суперма́ркете [Halala kolbaso en superbazaro]
Сок, морс и напи́ток [Suko, morso kaj suktrinkaĵo]
Се́кция фру́кты — о́вощи [Sekcio de fruktoj kaj legomoj]
Се́кция хлебобу́лочных изде́лий [Sekcio de pano kaj bakaĵoj]
Магази́н «Магни́т» [Vendejo Magneto]
Прика́ссовая зо́на [Ĉekasa zono]
Торго́вый зал с указа́телями [Vendohalo kun indikiloj]
Магази́н «Проду́кты» [Vendejo Manĝaĵoj]
Прода́жа че́рез прила́вок [Vendado trans vendotablon]
Пека́рня [Bakejo]

Aĉetumado en Rusio estas afero sufiĉe facila kaj senĝena. En Eŭropo vendejoj plejparte fermiĝas je la 5a aŭ 6a vespere kaj ne funkcias semajnfine, pluraj aĉetcentroj ne viziteblas en ripoztagoj. Tio tute ne eblas en Rusio. Ĉi tie preskaŭ ĉiuj vendejoj funkcias ĝis la 7a aŭ 8a vespere, multaj ĝis la 10a kaj pli, iuj eĉ 24 horojn tage. Neniuj обе́д (tagmanĝoj), пра́здник (ferioj) aŭ выходно́й (ripoztagoj) — vi povas aĉeti ion ajn, ie ajn kaj iam ajn. Ni komencu de la manĝaĵoj. Ek!

Магази́н (Vendejoj) redakti

Lastatempe ĉiam pli popularas aĉetumado en Interreto. La plej simpla vojo estas serĉi varojn en Yandex Market — serĉilo tra retvendejoj. Sed ĉi-foje ni priparolu eksterretan, ĉeestan butikumadon. Oni povas dividi ĝin je kelkaj niveloj.

Магази́н ша́говой досту́пности (Kvartalaj vendejoj) redakti

La unua estas kvartalaj vendejoj, kies celo estas provizi bezonataĵojn al loĝantoj de apudaj domoj. Oni nomas ilin магази́н ша́говой досту́пности (piede atingeblaj vendejoj). Grandparte temas pri vendoretoj, kies ĉeesto jam iĝis simbolo de la vivo kaj civilizo malgraŭ ĉiamaj mokoj kaj kritikoj.

Пятёрочка (Kvinopeto), Моне́тка (Monereto), Магни́т (Magneto), О’ке́й (Bone), А́збука вку́са (Aboco de gusto), Ди́кси (Diksi), Spar estas la plej famaj kvartalaj manĝaĵvendejoj. Ili provizas varojn simplajn, sed sufiĉe kvalitajn. Ilia целева́я гру́ппа (celita grupo) estas ни́жний класс (malsupra klaso) kaj сре́дний класс (meza klaso). Kompreneble vi devas esti atenta kaj zorgeme kontroli ŝlosilajn indicojn de la varoj kiel да́та вы́пуска (dato de produktado), срок го́дности (tempolimo) kaj вне́шний вид (ekstera aspekto). Mi aldonu ke plej ofte mi aŭdis kritikon rilate Моне́точка] kaj laŭdojn pri Магнит, sed eble temas pri hazardaj aŭ personaj preferoj. En grandaj urboj haveblas ankaŭ pli luksaj venejoj, inkluzive de vendoretoj kiel ekzemple Глобус Гурмэ.

Tiuj vendejoj estas aranĝitaj same kiel ie ajn en la mondo. Ĉe вход (enirejo) vi povas lasi aĵojn en ка́мера хране́ния (deponejo), preni корзи́на для поку́пок (aĉetkorbo, kutime simple корзи́на) aŭ теле́жка для поку́пок (aĉetĉareto, kutime simple теле́жка) kaj eniri торго́вый зал (vendohalo). Varoj staras sur стелла́ж (bretaroj), kiuj konsistas el по́лка (bretoj). Iuj varoj troviĝas en я́щик (kesto), холоди́льник (fridujo) aŭ витри́на (montrokesto).

Ĉiu varo havas priskribon en la rusa kun indiko да́та произво́дства (dato de produktado), срок го́дностисрок хране́ния (ambaŭfoje temas pri tempolimo de uzebleco), соста́в (enhavo), энергети́ческая це́нность (energia valoro), kiu indikas kiom da углево́д (karbonhidratoj), бело́к/протеи́н (proteino) kaj жир (graso) enhavas сто гра́ммов (cent gramoj) de produkto.

О́вощ (legomoj) kaj фрукт (fruktoj) povas esti jam в упако́вке (en pakaĵoj), do упако́ванный (pakitaj) aŭ libere elekteblaj. En lasta kazo vi devos взве́сить (pesi) ilin sur весы́ (pesilo). Kutime temas pri электро́нные весы́ (elektronika pesilo), kiu staras en respektiva sekcio kaj havas накле́йка (gluaĵojn), kies bildoj kaj nomoj indikas al respektiva varo. Do vi povas simple meti кулёк (celofanan pakaĵon) kun viaj aĉetaĵoj sur pesilon, klaki respektivan gluaĵon kaj el при́нтер (printilo) eliros papereto kun informoj pri prezo, kosto kaj peso kiun vi algluu al la pakaĵo. Foje apude staras продавщи́ца (vendistino), kiu helpos al vi.

Kolbasoj, viando, fromaĝo kaj similaj varoj estas vendataj trans прила́вок (vendotablo), do vi povos elekti ilin en витри́на (montrofenestro) kaj peti vendistinon: Бу́дьте добры́, две́сти грамм голла́ндского сы́ра (Bonvolu, ducent gramojn da holanda fromaĝo) aŭ Полкило́ говя́дины (Duonkilogramon da bovaĵo) aŭ Па́лку колбасы́ (Bastonon da kolbaso).

Kaze de duboj vi povas demandi: Колбаса́ све́жая? (Ĉu kolbaso estas freŝa?) kaj ŝi respondos: Да, у́тром привезли́ (Jes, oni alportis ĝin matene) aŭ agnoskos: Не о́чень, возьми́те лу́чше э́ту (Ne tre, prefere prenu tiun ĉi).

Алкого́льный напи́ток (alkoĥolaĵoj, kutime simple алкого́ль) staras sur aparta bretaro. Minimuma sortimento inkluzivas во́дка (vodkon), вино́ (vinon) kaj пи́во (biero). Memoru, ke ilia vendado estas limigata! En pluraj loĝlokoj oni ne vendas alkoĥolaĵojn post la 9a aŭ 10a vespere, kaj en grandaj festoj tutan tagon (Venkotago, la 1a de Majo, urbofesto ktp). Do planu viajn aĉetojn anticipe.

Суперма́ркет (Supermerkato) redakti

Grandaj суперма́ркет (superbazaroj) ankaŭ abundas en Rusio. La plej konataj estas la franca Аша́н (Auchan), la germana METRO Cash & Carry, la rusiaj Ле́нта (Bendo), Перекрёсток (Vojkruciĝo), Карусе́ль (Karuselo), Магни́т (Magneto). Ili funkcias de matene ĝis vespere, sen tagmanĝoj kaj ripoztagoj. Ili troveblas en ĉiu торго́вый центр (aĉetcentro), sed foje okupas apartajn konstruaĵojn. La plej grandaj superbazaroj troviĝas rande aŭ eĉ ekster urboj.

Ĉio funkcias same kiel en kvartalaj vendejoj, nur ioma diferenco haveblas. Mankas deponejoj, do vi povas preni viajn aĵojn kun vi en aĉethalo. Ĉiam haveblas aĉetĉaretoj kaj aĉetkorboj. Foje necesas memstare упакова́ть (paki) viajn aĵojn en hermetikan celofanan pakaĵon per fanda aparato, kiu staras ĉe la enirejo. Metu vian sakon en celofanan pakaĵon tiel ke ĝi tute kovru ĝin, kuŝigu malferman finaĵon sur fandan platon kaj premu ĝin per supra parto. La celofana finaĵo fandiĝos kaj fermos la pakaĵon.

En superbazaroj ofte okazas а́кция (akcioj), dum kiuj oni proponas ски́дка (rabatojn) por certaj varoj. Pri tio kutime informas specialaj ŝildoj aŭ forstrekitaj prezoj kun alskribitaj novaj, malpli altaj. En прохо́д (trairejoj) ofte staras промо́утер (promociistoj), kiuj informas pri novaj varoj, proponas ion попро́бовать (gustumi), disdonas образе́ц (specimenojn), enmanigas приз (premiojn) ktp.

Metu ĉion en aĉetĉareton kaj iru al ка́сса (kaso). Plej verŝajne tie formiĝis о́чередь (atendovico). Kiam vi proksimiĝos al ле́нта (bendo), metu sur ĝin viajn varojn. Por ne konfuzi ilin kun la aĉetaĵoj de antaŭa viculo metu inter ili lignan bastoneton, kiu kuŝas apude.

Касси́р (kasisto) skanos штрих-код (streko-kodojn) de viaj varoj kaj nomos pagotan sumon, kiu videblos ankaŭ sur экра́н (ekrano) de ка́ссовый аппара́т (kasilo). Plej verŝajne ŝi rutine demandos: Диско́нтная ка́рта есть? (Ĉu vi havas rabatkarton?) Se vi neos ŝi aŭtomate daŭrigos: Приобрести́ не жела́ете? (Ĉu vi deziras aĉeti?). Tio povas esti bona ideo, se vi aĉetadas multe kaj regule en tiu ĉi reto. Fine ŝi adiaŭos vin per ĉiamaj vortoj: Спаси́бо за поку́пку. Приходи́те к нам ещё (Dankon pro la aĉeto. Venu al ni denove).

Vi povas pagi per ба́нковская ка́рта (bankokarto, kutime simple ка́рта), ofte ankaŭ per телефо́н (telefono). Visa, MasterCard, UnionPay ktp — ĉiuj ĉefaj pagsistemoj funkcias. Laŭplaĉe vi povas uzi tradiciajn нали́чные (kontantan monon). Donu monon al kasistino kaj ŝi redonos al vi сда́ча (redonmonon). Eble ŝi ne havos striktan sumon, do proponos iun kombinacion: У вас есть пятьдеся́т рубле́й? Я сдам сто (Ĉu vi havas kvindek rublojn? Mi donos cent). Se temas pri moneroj ŝi povos demandi: У вас есть ме́лочь? (Ĉu vi havas monerojn?). Tiukaze mi simple elpoŝigas ĉiujn monerojn kaj etendigas la manon kun ili por ke kasistino mem prenu necesan sumon.

Post tio restas nur упакова́ть (paki) ĉion en kuŝantaj apude sakoj kaj iri for. Etaj паке́т (pakaĵoj) kutime estas senpagaj, pli grandaj kaj fortaj су́мка (sako) pagendas. Kompreneble vi povas veni kun via propra sako.

Revenigu vian теле́жка (aĉetĉareton) por elpreni де́сять рубле…й (dek rublojn), metitajn en ĝia замо́к (seruro) dum ekpreno aŭ simple lasu en oportuna por vi loko, se tiu garantiaĵo ne estis postulita. Vi povas lasi la aĉetĉareton en парко́вка (parkumejo), se vi venis на автомоби́ле (per aŭto, ofte simple на маши́не).

La lasta ĝeno povas esti охра́нник (gardisto), kiu kaze de suspekto povas aliri vin kaj peti montri al li enhavon de viaj pakaĵoj kaj sakoj. Ne timu, nek cedu obeeme. Se lin malkvietigis ekfunkciinta сигнализа́ция (alarmosistemo), simple lasu viajn pakaĵojn kaj iru tra ра́мка (kadro) sen ili kaj poste lasu ilin unu post alia. Kutime tio sufiĉas, ĉar temas pri nura eraro de kasistino, kiu ne malmagnetis streko-kodon de iu поку́пка (aĉetaĵo).

Sed foje gardistoj kondutas aroge kaj sen ajna kialo postulas montri al ili enhavon de via су́мка (sako) aŭ карма́н (poŝoj). Tiukaze estu firma — leĝo protektas vin je tiaj arbitraĵoj. Охра́нник (gardisto) estas nura komerca dungito, li ne estas полице́йский policano, do liaj rajtoj estas ege limigitaj. Li povas peti, sed ne postuli.

Laŭplaĉe vi povas malfermi vian sakon aŭ eligi ĉion el la poŝoj. Sed memoru ke neniu gardisto rajtas propramane esplori viajn sakon aŭ poŝojn! Li rajtas fari осмо́тр (pririgardadon), do rigardi tion, kion vi montros al li. Досмо́тр (permanan esploradon) rajtas fari nur policano kaj nur kaze de serioza suspekto, kun nepra ĉeesto de du понято́й (atestantoj) kaj posta verkado de протоко́л (protokolo). Cetere pri tiaĵoj ni pli detale parolos poste, en speciala temo, dediĉita al krimo kaj sekureco en Rusio. Nun simple memoru, ke havas rajtojn montri kion vi mem deziras kaj foriri laŭplaĉe.

Cetere gardistoj kutime estas viroj el malsupraj sociaj tavoloj, ofte hieraŭaj kamparanoj, malbone edukitaj kaj preskaŭ tute ne trejnitaj. Do estu pardonema al iliaj neeviteblaj fuŝoj.

База́р. Ры́нок (Bazaro. Merkato) redakti

Oni povas aĉeti manĝaĵojn ankaŭ en ры́нок (merkato) aŭ база́р (bazaro) — fakte tio estas du malsamaj vortoj por la sama institucio. Tie mankos aĉetĉaretoj kaj aĉetkorboj, same kiel prezoŝildoj kaj afiŝoj ĝenerale. Do demandu kaj marĉandu.

Memoru, ke granda parto de la vendistoj estas kaŭkazanoj kaj mezazianoj, ofte eksterlandanoj, kiuj malbone regas la rusan. Do ne miru pri ilia fuŝa prononco kaj terura ortografio, simple estu atenta kaj pardonema.

Tipa dialogo:

Э́то говя́дина? (Ĉu tio estas bovaĵo?). Ско́лько сто́ит? (Kiom ĝi kostas?).

За сто отда́м (Mi fordonos kontraŭ cent [rubloj]).

До́рого (Tro kosta). Дава́йте за во́семьдесят (Donu kontraŭ okdek).

Да ты что́? (Ĉu vere?) Это отли́чная говя́дина! (Tio estas bonega bovaĵo!).

Хорошо́, дава́йте за девяно́сто (Bone, donu kontraŭ naŭdek).

Ла́дно, то́лько для вас (Bone, nur por vi).

Kompreneble estu preta al ĉiaspecaj friponaĵoj, speciale se temas pri profesiaj vendistoj — ne simplaj avinoj, kiuj vendas legomojn el sia legomejo. Inter la plej popularaj ruzaĵoj estas meti sur pesilon pli ol petis aĉetanto (ofte oble).

Tipa dialogo tiukaze:

Взве́сьте килогра́мм груш (Pesu kilogramon da piroj).

Полтора́ получи́лось. Пойдёт? (Okazis ke unu kaj duono. Ĉu bone?).

Ла́дно, дава́йте полтора́ (Bone, estu unu kaj duono) aŭ Нет, мно́го, выкла́дывайте (Ne, multe, forigu).

Vortoj redakti

 
Вы́веска «Фру́кты. О́вощи. Ку́ра» [Afiŝo «Fruktoj. Legomoj. Kokaĵo» (ку́ра estas peterburga variaĵo de ку́рица)
 
Торго́вля на ры́нке [Vendado en merkato]
 
Грибы́ и я́годы на ры́нке [Fungoj kaj beroj en bazaro]
 
У́личная торго́вля [Surstrata vendado]
 
Копчёная сте́рлядь на база́ре [Fumita sterledo en bazaro]
 
Ры́бный база́р [Fiŝbazaro]
 
Симферо́польский кры́тый ры́нок [Simferopola subtegmenta merkato]
 
Молоко́ сгущённое с са́харом [Densigita lakto kun sukero]
 
Сгущёнка с са́харом [Densigita laktaĵo kun sukero]
 
Варене́ц «Лакт» [Laktaĵo «Lakt»]
 
Ря́женка [Rjaĵenka]


 
Сове́тское шампа́нское [Sovetia ĉampano]
 
Во́дка «Ру́сский станда́рт» [Vodko «Russkij Standart»]
 
Пи́во «Сиби́рская коро́на» [Biero «Siberia krono»]
 
Пи́во «Ба́лтика» [Biero «Baltika»]
 
Квас [Kvaso]



 
Тушёная кони́на [Stufita ĉevalaĵo]
 
Бу́блик, бара́нка, су́шка [Specoj da rusaj bakaĵoj]
 
Халва́ глазиро́ванная [Halvao glazurita]
 
Пря́ники [Prjanik]
 
Кули́ч [Festokuko]
 
Све́жая вы́печка [Freŝaj bakaĵoj]
 
Торт «Пти́чье молоко́» [Torto «Birda lakto»]
 
Ло́го шокола́дной фа́брики «Кра́сный Октя́брь» [Logoo de la ĉokolada fabriko «Ruĝa Oktobro»]


 
Спе́ции [Spicaĵoj]
 
Хрен красносвеко́льный [Kreno ruĝabeta]

Nun vi scias kiel aĉeti manĝaĵojn en Rusio, do restas nur lerni nomojn de la plej necesaj manĝaĵoj, kiujn vi legos sur этике́тка (etidekoj) kaj це́нник (prezoŝildoj).

Mi dividis la manĝaĵojn en kelkaj grupoj. Nomo de ĉiu grupo estas indikita plurale, ĉar plej verŝajne tiun formon vi vidos sur vendejaj afiŝoj kaj montriloj. Nomoj de la manĝaĵoj mem estas en singularo, kiel vi vidos ĝin sur prezoŝildoj.

Моло́чные проду́кты (Laktaĵoj) redakti

Atentu nuancojn! Rusoj ŝatas сгущённое молоко́ (densigita lakto) — dolĉan laktaĵon en ladskatoloj, kiun oni povas aldoni al teo kaj kafo aŭ simple manĝi per kuleroj. Sed tiun gloran nomon laŭleĝe rajtas porti nur produkto, plene kongrua al strikta normo, do farita nur el natura lakto. Se oni aldonas plantajn oleojn kaj aliajn monŝparajn kromaĵojn, tia produkto devas havi alian nomon, plej ofte tio estas сгущёнка. Evitu tiajn fuŝaĵojn!

Same pri сыр (fromaĝo) kaj сы́рный проду́кт (fromaĝa produkto). Nur produkto el natura lankto rajtas nomiĝi сыр. Do se vi vidas surskribon сырный продукт, temas pri surogato kun plantaj alonaĵoj.

Мясны́е проду́кты (viandaĵoj, foje мясопроду́кты) redakti

Vi povas aĉeti колбаса́ (kolbason) laŭ peso aŭ preni ĝin tutan. En la unua kazo petu vendistinon: Бу́дьте добры́, две́сти грамм копчёной колбасы́ (Bonvolu, 200 gramojn da fumita kolbaso). En la dua kazo vi simple diru: Бу́дьте добры́, бато́н копчёной колбасы́ (Bonvolu, bastonon da fumita kolbaso).

Мя́со (Viando) redakti

Ĉefaj korpopartoj

Мя́со пти́цы (Birda viando, ofte simple пти́ца = birdo) redakti

Foje oni povas vidi ĉe ку́рица (kokino) aŭ цыплёнок (kokido) indikon бро́йлер. Tio signifas ke temas pri hibrido, bredata por kreski rapide kaj abunde. Бро́йлер estas birdo granda, karnoriĉa, sed kutime pli malmola, uzata ĉefe por жа́рка (fritado) aŭ preparado de бульо́н (buljono).

Ĉefaj birdaj korpopartoj

Яйцо́ (Ovo) redakti

Oni vendas яйцо́ po dekope, do цена́ (prezo) estas indikata por деся́ток (deko).

Рыба (Fiŝaĵo) redakti

Хлеб (Pano) redakti

Laŭforme peco da pano povas nomiĝi бу́лка (ankaŭ aplikata al dolĉa bakaĵo) aŭ бато́н (batono), se ĝi havas formon longan aŭ ovalan. La franca bastonpano nomiĝas баге́т. Ofte oni nomas бу́лка iun ajn pecon da pano, sendepende de ĝia formo.

Вы́печка (Bakaĵoj) redakti

Сла́дости (Dolĉaĵoj) redakti

Напи́ток (Trinkaĵoj) redakti

Сок (Suko) redakti

Atentu diferencajn nomojn! Subskribo сок (suko) signifas ke la trinkaĵo estas 100% el fruktoj kaj legomoj, некта́р (nektaro) 25% ĝis 50%, напи́ток (trinkaĵo) ĝis 20%.

Aliaj trinkaĵoj redakti

газиро́ванная вода́ (gasigita akvo, ofte simple газиро́вка aŭ mallonge газвода́)

Denove nuancojn, ĉi-foje rilate квас (kvaso). Laŭleĝe nur natura produkto el sekalo rajtas porti tiun nomon. Do se vi vidas sur etikedo surskribon квасно́й напи́ток (kvasa trinkaĵo), temas pri ĉipa fuŝaĵo evitinda.

Алкого́льный напи́ток (Alkoĥolaĵoj) redakti

Крупа́ (Grio) redakti

Foje videblas indiko ke temas pri я́дрица (de ядро́ — kerno), kio signifas ke tiu ĉi grio estas farita el neerigitaj grenoj.

Мука́ (Faruno) redakti

Макаро́нные изде́лия (Makaronaĵoj) redakti

Aliaj manĝaĵoj redakti

Икра́ (Frajaĵo) redakti

овощна́я икра́ (legoma frajaĵo) Tio estas specifa rusa manĝaĵo el erigitaj kaj марино́ванный (peklitaj) legomoj, plej ofte legomkukurboj kaj melongenoj. Dominas кабачко́вая икра́ (legomkukurba frajaĵo) kaj баклажа́нная икра́ (melongena frajaĵo).

Ма́сло (Oleoj) redakti

Фрукт (Fruktoj) redakti

О́вощ (Legomoj) redakti

Гриб (Fungoj) redakti

Я́года (Beroj) redakti

La aĉetĉareto plenas, do mi ne mortos pro malsato. Ek al aliaj vendejoj! Jam tempas aĉeti vestojn kaj ŝuojn!