La rusa lingvo en vivo/Infanaj aferoj

La infanoj kaj ĉio rilata al ili postulas specialan atenton, ĉar en la nuntempa mondo la infanoj estas adorataj kaj preskaŭ diigataj[1], do necesas esti tre atenta kaj ĝentila por eviti koncernajn problemojn rilate tiun temon. Krome se vi havas infanon kaj planas viziti Rusion aŭ loĝi tie, vi bezonos rilatajn vortojn kaj esprimojn.

Де́ти у фонта́на [Infanoj ludas ĉe fontano]
Грудно́е кормле́ние [Mamnutrado]
Ребёнок в распашо́нке и подгу́знике [Bebo en beboĉemizo kaj vindo]
Младе́нец в де́тской крова́ти [Bebo en bebolito]
Же́нщина с де́тской коля́ской [Virino kun infanĉareto]
Ребёнок в ва́нне [Bebo en banujo]
Кормле́ние ребёнка [Manĝigo de bebo]
Ребёнок в оде́жде: ма́йка, подгу́зник, носки́ [Bebo en vestoj: subĉemizo, vindo, ŝtrumpetoj]
У́тренник в де́тском саду́ [Prezento en infanvartejo]
Ла́занки [Grimpilo]
Спа́льная ко́мната в де́тском саду́ [Dormejo en infanvartejo]
Ча́стный де́тский сад [Privata infanvartejo]
Прогу́лка в де́тском саду́ [Promenado en infanvartejo]
Де́тский сад [Infanvartejo]
Де́тская шко́ла иску́сств [Porinfana artolernejo]
Лице́й [Liceo aŭ gimnazio]
Де́тская площа́дка [Ludotereno]
Де́тская площа́дка [Ludotereno]
Ла́занки [Grimpaĵoj]
Де́тская площа́дка [Ludotereno]
Го́рка [Deglitejo aŭ tobogano]
Центра́льный Де́тский Магази́н [La centra porinfana vendejo]
Центра́льный Де́тский Магази́н [La centra porinfana vendejo]
Де́ти танцу́ют с анима́тором [Infanoj dancas kun amuzisto]
Магази́н де́тской оде́жды [Vendejo de infanaj vestoj]
Развлека́тельный центр для дете́й в торго́вом це́нтре [Amuzejo por infanoj en aĉetocentro]
Де́тские рису́нки [Infanaj desegnaĵoj]
Шве́дская сте́нка [Spaliero]
Каче́ли [Balancilo]
Сре́дняя общеобразова́тельная шко́ла [Mezlernejo]
Шко́льная доска́ [Liceo aŭ gimnazio]
Выпускно́й ве́чер [Lernofina vespero]
После́дний звоно́к [Lasta sonoro]
После́дний звоно́к [Lasta sonoro]
Победи́тели шко́льной олимпиа́ды [Venkintoj de la lerneja olimpiko]
Пе́рвый звоно́к. Линейка [La unua sonoro. Solena aranĝo.]
День зна́ний [Tago de Scioj]
Шко́льник [Lernejano]
Де́тский пра́здник [Infana festo]
Золота́я меда́ль [Ora medalo]
Золота́я меда́ль [Ora medalo]
Пена́л [Skribilujo]
Тетра́дь в кле́тку [Kvadratita kajero]
Лине́йки [Liniiloj]
Кле́ящий карандаш [Glukrajono]
Стира́тельная рези́нка [Skrapogumo]
Флома́стер [Feltokrajono]
Ма́ркер [Surstrekilo]
Ци́ркуль [Cirkelo]
Цветно́й каранда́ш [Koloraj krajonoj]
Ру́чка [Skribilo]
Кле́йкая ле́нта, скотч [Glubendo]
Сте́плер [Agrafilo aŭ vinktilo]
Антисте́плер [Malvinktilo]
Лист бума́ги [Papera folio]
Цветна́я бума́га [Kolora papero]
Точи́лка [Akrigilo aŭ pintigilo]
Теа́тр ку́кол [Pupteatro]
Матрёшка [Matrjoŝko]
Плю́шевый мишка [Pluŝa urseto]
Неваля́шка [Staremulo]
Погрему́шка [Bruilo, sistro]
Нового́дний у́тренник [Novjara prezento]
Нового́дний у́тренник [Novjara prezento]

Nomoj redakti

Kiel nomi infanon? En la rusa ekzistas pluraj rilataj vortoj. La plej ĝenerala estas ребёнок (infano; plurale ребя́та), kiu aplikeblas al iu ajn ido de новоро́жденный (novnaskito) ĝis подро́сток (adoleskanto). Ĝia plurala formo ребя́та estas iom arkaika rilate la infanojn kaj aplikeblas nuntempe ĉefe al adoleskantoj, inkluzive kiel voknomo. Ekzemple oni povas diri: У меня́ есть ребёнок (Mi havas infanon), sed apenaŭ direblas: Мой ребёнок лю́бит игра́ть с други́ми ребя́тами (Mia infano ŝatas ludi kun aliaj infanoj), en tiu kazo oni preferas la vorton де́ти (infanoj). Do en ĉiutaga vivo oni uzas la vorton де́ти kiel pluralan formon de la vorto ребёнок.

Ekzistas ankaŭ kolektiva formo детвора́ (infanaro). Oni povas diri: Пришло́ ле́то и детвора́ вы́сыпала на у́лицу (Venis somero kaj la infanoj eliris surstraten).

Ekzistas ankaŭ specifa formo детёныш, sed ĝi aplikeblas preskaŭ sole al bestidoj. Do kiam la bestoj en la rusa tradukaĵo de “La libro de ĝangaloj” nomas Moŭgliчелове́ческий детёныш” (homa ido), tio substrekas ke ili konsideras lin simila al siaj propraj idoj, sed konkretigas ke li estas ido de alia speco, do homido. Nomi tiel ies infanon estos konsiderata malĝentilaĵo aŭ eĉ ofendo.

La vorto де́ти havas ankaŭ propran singularan formon дитя́, sed ĝi estas iom arkaika kaj uzeblas ĉefe en la patosa senco. Ekzemple gvidanto de krea teamo povas admoni ĝin: Мы должны́ роди́ть прекра́сное дитя́! (Ni devas naski belegan infanon!) aŭ artisto povas respondi al demando pri sia plej ŝatata verko: Для меня́ ка́ждая карти́накак родно́е дитя́ (Por mi ĉiu pentraĵo estas kvazaŭ propra infano). Alia aplikado de tiu ĉi vorto rilatas al sanserva medio, kie ĝi ofte uzeblas en la nomoj de medicinaj organizaĵoj. Ekzemple reto de la klinikoj por patrinoj kaj infanoj (do ĉio rilata al nasko kaj pediatrio) nomiĝas Мать и дитя́ (Patrino kaj infano).

Ekzistas ankaŭ singulara formo дитё, sed ĝi uzeblas preskaŭ sole sarkasme kaj parencas al eĉ pli moka ди́тятко, kutime uzata por plenkreskuloj kiuj plu kondutas infanece. Do se vi aŭdas iun diri: Моё дитё опя́ть что-то натвори́ло (Mia ido denove faris ion), plej verŝajne temas pri jam sufiĉe aĝa infano (adoleskanto) aŭ eĉ plenkreskulo, denove fuŝinta. Se iu diras: Это великово́зрастное дитя́ ве́чно бу́дет сиде́ть на роди́тельской ше́е (Tiu grandaĝa infano ĉiam sidos sur la gepatra sino), tio estas moka esprimo rilate iun plenkreskulon, kiu plu dependas de siaj gepatroj kaj ne deziras sendependiĝi.

Kompreneble ekzistas pluraj vortoj ebligantaj nuancigi aĝon.

La plej junaj etuloj nomiĝas tiel: новоро́жденный (novnaskito), младе́нец (bebo, lulinfano), кро́шка, кро́ха, малы́ш (etulo, bebo; aplikeblas ankaŭ karese al iu ajn aĝo, ĉefe al inoj). Amuzan bebon oni povas nomi карапу́з aŭ iom moke маля́вка (etuleto). Tiuj ĉi vortoj kutime estas sengenraj, kvankam iuj el ili havas inajn formojn: новоро́жденная (novnaskitino), малы́шка (etulino) kaj кро́шка, кро́ха origine apartenas al la ina genro kaj malofte uzata малышо́к al tiu maskla.

Se oni volas atentigi ke temas pri tre eta infano, kiu ankoraŭ suĉas patrinan lakton, oni nomas lin грудни́к (suĉinfano), pli ofte en minuskla formo грудничо́к. Ankaŭ oni povas nomi tian etulon грудно́й младе́нец (suĉbebo).

Poste venas tempo distingi genrojn, do aperas: ма́льчик (knabo) kaj де́вочка (knabino). Tiajn infanojn oni kutime nomas ребёнок (plurale: де́ти). Ekzistas ankaŭ variaĵoj de tiuj ĉi vortoj: мальчи́шка (ludeme pri knabo), девчо́нка (ludeme pri knabino). Iuj patrinoj plu nomas sesjarulojn малы́ш kaj кро́шка, sed la patroj kaj la socio ĝenerale malŝatas tian konduton, konsiderante tion troa dorlotado kaj nomas tian infantraktadon сюсю́канье (blezado en la senco dorlotado).

Kiam infano aĝas jam 14 jarojn (la aĝolimo estas proksimuma), li iĝas подро́сток (adoleskanto). Tiu vorto ne havas inan formon kaj aplikeblas al ĉiuj infanoj de 14 ĝis 18 jaroj. Knabojn de tiu aĝperiodo oni povas nomi паца́н (bubo), kio estas popoleca formo, uzata en neformala medio kaj aplikebla ankaŭ al pli aĝaj junaj viroj. Ĝia minuskla formo паца́нчик havas jam stratan guston kaj uzeblas ofte de infanoj el malbonfartaj familioj, ofte jam engaĝitaj en kontraŭleĝa agado. Kontraŭe, minuskla formo пацанёнок estas nura minusklaĵo, ne tre ofta, sed aplikebla al iu subtila junuleto.

Malofte, ĉefe en la klasika literaturo aŭ en la Biblio, oni povas renkonti la vorton о́трок (ine: о́троковица) kiun nun anstataŭigis la vorto подро́сток (sen ina formo). Do la titolo de la romano de Leo Tolstoj О́трочество tradukeblas kiel “Adolesko”. Cetere eĉ la rusoj mem plejparte ne komprenos nun tiun ĉi arkaikan vorton.

Iom pli viva estas о́тпрыск (ido), kiu kvankam malofte, sed plu uzeblas ĉefe en ironia senco: Наконе́ц я отпра́вила свои́х о́тпрысков в ле́тний ла́герь (Finfine mi sendis miajn idojn al somera tendaro). Sed nun ĝin anstataŭis la vorto пото́мок, kiu estas neŭtrala kaj uzeblas ankaŭ en la oficialaj dokumentoj (inkluzive testamenton). Cetere en la ĉiutaga parolo oni apenaŭ uzas ankaŭ ĝin, nur se temas pri oficialaj rilatoj aŭ ĝeneralaj, iom patosaj esprimoj. Ekzemple patro povas rakonti al filo, montrante foton de siaj geavoj: Их пото́мки живу́т сего́дня по всему́ све́ту (Iliaj idoj loĝas nuntempe tra la tuta mondo).

Post trapasi seksan maturiĝon la infanoj jam nomiĝas ю́ноша (junulo) kaj де́вушка (junulino). Oni plu povas nomi ilin plurale ребя́та kaj ili mem ofte faras tion. Ekzemple patrino povas diri: Мой сын ушёл с ребя́тами в кино́ (Mia filo foriris kun gejunuloj/geknaboj al kinejo) aŭ junulo mem povas diri: Ребя́та, пошли́ в кино́! (Geknaboj/gejunuloj, ni iru al kinejo!).

Gravedo redakti

Post забеременеть (gravediĝi) la estonta ма́ма (panjo) devas post 12 ĝis 18 semajnoj veni al же́нская консульта́ция (porvirina konsultejo) por registriĝi kiel бере́менная (gravedulino). Tio garantias ne nur medicinan prizorgadon, sed ankaŭ ricevon de родово́й сертифика́т (akuŝa certigilo), kiu konfirmas rajton de la gravedulino ricevi medicinan prizorgadon dum la tuta бере́меность (gravedo), ро́ды (akuŝo; ĉiam plurale!) kaj ioma posta periodo.

Oni donas ĝin komence de декре́тный о́тпуск (forpermeso por la periodo de gravedeco), do je la 28a aŭ 30a semajno. Por ricevi tiun certigilon gravedulino devas viziti la saman (!) kuraciston dum minimume 12 semajnoj. Kaze de neplenumo de tiu kondiĉo, oni povos rifuzi la certigilon, do la akuŝo iĝos pagenda. Tiel la ŝtato stimulas gravedulinojn zorgi pri sia sano. Kompreneble ĉion ĉi vi rajtas fari ankaŭ en ча́стная кли́ника (privata kliniko), elektita laŭ via plaĉo.

Forpermesoj redakti

Iom pri декре́тный о́тпуск, plej ofte nomata mallonge декре́т. Ĝi daŭras 140 tagojn (70 antaŭ ро́ды (akuŝo) kaj 70 poste). Se la akuŝo estis komplika, la periodo povas esti longigita je 16 tagoj. Se temas pri du kaj pli ĝemeloj la forpemeso kreskos ĝis 84 tagoj antaŭ kaj 110 tagoj post la akuŝo.

Se patrino ne deziras tuj post la forpermeso reveni al la laboro, ŝi povos preni alian forpermeson – о́тпуск по ухо́ду за ребёнком (forpermeso por infanprizorgado). Ĝi daŭras ĝis la infano aĝos tri jarojn.

Ĝis li aĝos 1,5 jarojn, la patrino ricevos посо́бие по ухо́ду за ребёнком (subvencion por infanprizorgado) 40% de sia averaĝa salajro dum lastaj du jaroj (minimume 3000 rublojn monate, maksimume 23 mil). Tiun subvencion pagos ŝia работода́тель (dunganto), ne gravas ĉu temas pri госуда́рственный (ŝtata) aŭ ча́стный (privata) организа́ция (organizaĵo) aŭ предприя́тие (entrepreno).

Se la panjo ne laboris antaŭ la akuŝo, nek estis registrita kiel безрабо́тный (senlaborulo), ŝi ricevos cxiumonate fiksitan sumon je 2900 rubloj. Se la patrino ne laboris, sed estis registrita kiel senlaborulo kaj ricevis посо́бие по безрабо́тице (senlaborulan subvencion), ŝi ricevos nur ĝin, ĉar ne eblas ricevi du subvenciojn samtempe.

Ekde 1,5 ĝis 3 jaroj la patrino ne plu ricevos subvencion de sia работода́тель (dunganto), nur tiun de la ŝtato, kiu estas moke mizera (50 rublojn monate). Tamen ŝia рабо́чее ме́сто (laborposteno) plu restos por ŝi, neniu rajtas уво́лить (maldungi) ŝin en iu ajn kazo. Eĉ se iu provizore okupos ĝin, post reveno de la patrino al laboro ŝi rajtos reokupi sian postenon kaj la dunganto devos decidi la sorton de la provizora dungito, kiu okupis ĝin – ĉu lin maldungi aŭ transigi al alia laborposteno.

Ekzamenoj redakti

Por kontroli sanstaton de la gravedulino kaj de la embriono oni plenumos plurajn ана́лиз (laboratoriajn ekzamenojn) kaj обсле́дование (aparatajn ekzamenojn). Menciindas ke la ĉefaj tempounoj, uzataj dum la gravedo estas неде́ля (semajno) kaj триме́стр (trimestro).

Do jen ĉiuj ekzamenoj trapasendaj de la gravedulino en Rusio.

Unua trimestro redakti

Пе́рвый триме́стр (unua trimestro) daŭras de оплодотворе́ние (fekundiĝo) ĝis 14 неделя (semajnoj).

Dua trimestro redakti

Второ́й триме́стр (dua trimestro) daŭras de la 15a ĝis 26a semajnoj.

Tria trimestro redakti

Тре́тий триме́стр (tria trimestro) daŭras de la 27a ĝis la 40a semajnoj.

Krome oni kelkfoje faras ультразвуково́е иссле́дование (ultrasona ekzameno), ofte nomata mallonge УЗИ kaj кардиотокография (kardiotokografion) por ekzameni korbatojn de la feto.

Vizitado redakti

Kutime oni registriĝas nun por viziti ŝtatajn klinikojn per interreto, kie ĉiuj klinikoj havas retejojn kun registro-eblecoj. Krome vi povos registriĝi per telefono. Voku регистрату́ра (registrejon) aŭ администра́тор (administranton) kaj diru:

Здра́вствуйте! (Saluton!). Я хочу́ записа́ться на приём к Ивано́вой (Mi volas registriĝi por vizito al Ivanova).

Есть приём на де́сять-три́дцать и на полови́ну второ́го (Haveblas tempo je la deka kaj duono kaj je tridek antaŭ la dua posttagmeze).

На полвторо́го (Je la unua kaj duono).

Как ва́ша фами́лия? (Via familinomo?).

Мари́я Бело́ва (Maria Belova).

Хорошо́, вы запи́саны на трина́дцать-три́дцать к врачу́ Ивано́вой (Bone, vi estas registrita je la dektria kaj tridek al kuracisto Ivanova). Не опа́здывайте! (Ne malfruiĝu!).

Foje vi eble venos sen anticipe registriĝi aŭ registriĝos, tamen post veni vidos о́чередь (atendovicon) во́зле кабине́та (apud ĉambro). Tiukaze plej verŝajne okazos jena dialogo:

Кто после́дний к Ивано́вой? (Kiu estas la lasta al Ivanova?).

Я (Mi).

Хорошо́, я бу́ду за ва́ми (Bone, mi estos post vi).

Povas esti, ke homo antaŭ vi decidis ne plu atendi kaj foriras. Demandu lin:

Вы ухо́дите? (Ĉu vi foriras?) За кем вы бы́ли? (Post kiu vi estis?)

Да, я не бу́ду ждать (Jes, mi ne atendos). Я за де́вушкой в кра́сной блу́зке (Mi estis post la junulino en la ruĝa bluzo).

Хорошо́. Де́вушка, я бу́ду за ва́ми (Bone. Junulino, mi estos post vi).

Foje povas esti ke iu respondis al via demando, sed li estas ne la lasta.

Я после́дний (Mi estas la lasta). Но за мной ещё занима́л мужчи́на (Sed post mi okupis lokon viro). Он отошёл (Li provizore foriris).

Хорошо́. Я бу́ду держа́ться за ва́ми (Bone, mi estas post vi).

Povas esti ke vi atendas kuraciston dum venas iu kaj demandas, kiu estas после́дний (la lasta). Vi respondas ke la lasta estas vi kaj li ĝustigas:

Вы по за́писи? (Ĉu vi registriĝis?)

Да, на трина́дцать-три́дцать (Jes, je la dektria kaj duono) aŭ Нет, здесь жива́я о́чередь (Ne, ĉi tie estas viva atendovico, do sen anticipa registriĝo).

Se vi registriĝis anticipe, vi havas avantaĝon eĉ antaŭ homoj, kiuj venis antaŭ vi, sed ne estas registritaj. Vi iros je sia tempo dum ili atendos ĝis kiam aperos paŭzo inter la registritoj aŭ kiam kuracisto mem vokos ilin.

Akuŝo redakti

Ро́ды (akuŝo; ĉiam plurale!) estas listigita inter urĝaj ekstremaj sanbezonoj, do ŝtataj klinikoj devas nepre kaj senpage doni medicinan helpon al ĉiu ajn. Sed posta prizorgado de la gravedulino kaj bebo la sanservoj jam estos pagendaj, se ili ne havas по́лис медици́нского страхова́ния (polison de medicina asekuro), kiu povas esti обяза́тельный (deviga), do havebla de ĉiu rusia civitano aŭ доброво́льный (propravola), do aĉetebla laŭplaĉe de iu ajn civitano.

Se vi sentas ke jam komenciĝis la finaj схва́тки (kontrakcioj aŭ uterostreĉoj; kutime plurale!) vi povas veturi al роди́льный дом (akuŝejo), kutime mallonge роддо́м memstare aŭ voki ско́рая по́мощь (ambulancon), kiu transportos vin tien. Se la akuŝo estas ordinara kaj senproblema, oni alportos vin al la plej proksima aŭ deĵora en tiu tago akuŝejo. Se dum la antaŭa observado aŭ jam ĉe la akuŝo videblis iuj seriozaj problemoj, oni povos transporti vin al перината́льный центр (perinatala centro), kiu havas pli da eblecoj por trakti tiajn komplikaĵojn.

Tie oni metos vin en пала́та (ĉambro), kie plej verŝajne staros kelkaj ко́йка (lito), sur kiuj troviĝos aliaj роже́ница (naskantinoj). Simplajn manipulojn plenumos медици́нская сестра́ (flegistinl), ofte simple сестра́ (helpoflegistino) aŭ медсестра́ (medicina flegistino), foje (sed ege malofte) tio estas viro, do медбра́т (medicina flegisto).

La plej simplajn taskojn plenumos санита́рка (sanitaristino) aŭ санита́р (sanitaristo). Pli gravajn aferojn faros врач-гинеко́лог (kuracisto-ginekologo; sen ina formo), ankaŭ nomata до́ктор (doktoro) aŭ simple гинеко́лог (ginekologo). Fakulo pri akuŝado nomiĝas акуше́р (akuŝisto) aŭ акуше́рка (akuŝistino). Se necesos operacio, ĝin faros хиру́рг (kirurgo – sen ina formo).

En lito haveblos посте́льные принадле́жности (tolaĵoj; ĉiam plurale): поду́шка (kuseno), на́волочка (kusensako), простыня́ (litotuko), одея́ло (litkovrilo). Vi surmetos komfortajn vestojn kaj ŝuojn, alportitajn el hejmo: хала́т (ĥalato aŭ negliĝo) kaj та́почек (pantofloj). Prenu kun vi ankaŭ гигиени́ческое сре́дство (higienaĵojn aŭ sorbilojn) kiel прокла́дка (ensorbilo) kaj однора́зовые трусы́ (nereuzeblaj kalsonoj; ĉiam plurale!).

Kiam схва́тки (kontrakcioj aŭ uterostreĉoj; kutime plurale!) multiĝos, oni kondukos vin al ро́довая (naskejo) – halo, kie povas samtempe okazi kelkaj akuŝoj. Oni metos vin sur акуше́рская крова́ть (obstetrika lito), kutime nomata simple стол (tablo) kie vi naskos. Kaze de neceso, oni povos proponi су́дно ankaŭ nomata у́тка (urinujo kaj fekujo). Uzado de акуше́рские щипцы́ (obstetrika tenajlo; ĉiam plurale!) nun estas ege malofta pro pluraj flankaj damaĝoj, kaŭzataj de tiu ĉi инструме́нт (instrumento) sed oni nun uzas spatelojn. Kaze de neceso oni povos fari ке́сарево сече́ние (Cezaran sekcon). Foje aplikeblas анестези́я (anestezio) ankaŭ nomata обезбо́ливание (sendolorigo).

La kuracisto povos demandi vin pri via sanstato. Jen tipa dialogo.

Как вы себя́ чу́вствуете? (Kiel vi fartas?)

Тошни́т (Mi naŭzas). Голова́ кру́жится (Mi sentas kapturniĝon).

Бо́ли есть? (Ĉu doloras al vi?).

Да, внизу́ живота́ (Jen, en malsupra parto de la ventro).

Аллерги́я есть? (Ĉu vi havas alergion?)

Да (Jes).

Лека́рства хорошо́ перено́сите? (Ĉu vi bone reagas al kuraciloj?).

У меня́ аллерги́я на лидокаи́н (Mi havas alergion al lidocaino).

Se la bebo naskiĝis tro frue, do estas недоно́шенный (frunaskito), foje necesos meti ĝin en куве́з, кувёз (kovilon), kie ĝi evoluos ĝis akceptebla stato.

Post kelkaj tagoj оте́ц (patro) kaj/aŭ aliaj parencoj kaj geamikoj povos akompani ма́ма с ребёнком (panjon kun bebo) eksteren. Por tio necesas alporti набо́р для вы́писки (sortimenton por forlasi akuŝejon), kiu enhavas vestojn por la bebo, inkluzive конве́рт (koverton) el dika ŝtofo, kio garantios al la novnaskito komfortan veturon hejmen.

Civitaneco redakti

Se la bebo naskiĝis en Rusio kaj almenaŭ unu el liaj роди́тель (gepatroj) estas граждани́н (civitano) de Rusio, li akiras гражда́нство Росси́и (civitanecon de Rusio). Se la bebo naskiĝis ekster Rusio, sed almenaŭ unu el la gepatroj estas civitano de Rusio, li rajtas akiri civitanecon laŭ упрощённый поря́док (simpligita proceduro).

Bebaj aĵoj redakti

Jam antaŭ la naskiĝo de la bebo la gepatroj jam rapidas aĉeti ĉion kaj parencoj inundas ilian loĝejon per donacoj, ne ĉiam raciaj kaj bezonataj. Ni listigu malsupre la aĵojn vere necesajn kaj utilajn por новоро́жденный (novnaskito).

Lastatempe ĉiam pli popularas aĉetumado en Interreto. La plej simpla vojo estas serĉi varojn en Yandex Market — serĉilo tra retvendejoj. Sed ĉi-foje ni parolos pri eksterreta butikumado. La plej simpla maniero trovi butikojn kaj ricevi informojn pri iliaj laborhoroj, situo ktp estas konsulti la aplikaĵon 2GIS.

Ĉefaĵoj redakti

Litaĵoj redakti

Prizorgiloj redakti

Banaĵoj redakti

Vestoj redakti

Manĝiloj redakti

Mi aldonu, ke tradicie ĉiuj nereuzeblaj vindaĵoj en Rusio nomiĝas па́мперс – ĉu temas pri tiuj de la firmao Pampers aŭ ne.

Ludiloj redakti

Tio estas granda temo, ja игру́шка (ludilo) abundas kaj diversas depende de во́зраст (aĝo) de infano. Vi trovos milojn da ili en retaj aŭ ĉeestaj vendejoj kiel До́чки-сыно́чки (laŭvorte: Filinetoj-Filetoj, do Gefiletoj), Де́тский мир (Infana mondo) ktp. Por orientiĝi en tiu abundo ĝenerale sufiĉas ordinara vortprovizo, do ni menciu nur kelkajn speciafaĵojn.

Hejmaj ludiloj redakti

Stratludiloj redakti

Infanoj en Rusio ŝatas ludi surstrate en iu ajn пого́да (vetero) kaj вре́мя го́да (sezono), do estu preta akompani ilin. Plej verŝajne en via korto estas де́тская площа́дка (infana tereno) – loko destinita sole por la infanoj kaj iliaj parencoj.

Kutime ĝi konsistas el jenaj elementoj:

En ĝi infanoj povas muldi figurojn per фо́рмочка (sablomuldileto), konstrui kastelojn per сово́к (ŝovelilo), лопа́тка (fosileto) kaj ведёрко (siteleto) aŭ simple umi en sablo, ĝoje makulante sin mem kaj siajn vestojn.

Nun danĝerajn metalajn deglitejojn preskaŭ ĉie jam anstataŭis tiuj plastaj, do sola damaĝo povas esti синя́к (bluaĵo) kaze de malsukcesa glito aŭ rompitaj vestoj.

Temas pri diversformaj plastaj konstruaĵoj, adaptitaj al grimpado kaj rampado sur kaj ene de ili fare de infanoj.

Mamnutrado redakti

En Rusio грудно́е вска́рмливание (mamnutrado) estas konsiderata ideala solvo, ĉar ĝi fortigas labsanon de la bebo. Tamen ekzistas diskutoj rilate mamnutradon en publikaj lokoj. Iuj forte kontraŭas, aliaj subtenas. Mi nur rimarkigu, ke mi preskaŭ ne vidis tion en publikaj lokoj krom stacidomoj kaj flughavenoj. Ĝenerale tio estas konsiderata akceptebla se la patrino kovras siajn mamojn per iu tuko kaj/aŭ uzas specialan бюстга́льтер для бере́менных (mamzonon por mamnutrantoj).

Sekureco redakti

Rusion ankoraŭ ne tute kaptis la infanzorga frenezo, infektinta la okcidentajn gepatrojn, do oni povas vidi infanojn ludi surstrate memstare, sen plenkreskula gvatado. Tamen prefere lasu vian infanon ludi sola nur en sia korto kaj kiam li estos jam sufiĉe memstara kaj respondeca. Spurbraceletoj kaj porinfanaj poŝtelefonoj estas bonvenaj.

Fotado de infanoj ne estas malpermesita laŭleĝe se temas pri ĝenerala bildo. Do vi povas foti infanojn ludi surstrate, sed ne provu fari portretajn fotojn sen permeso de iliaj parencoj. Se infanoj konfliktas, vi devas haltigi la konflikton, prefere senperforte, per nuraj vortoj. En neniu kazo vi devas bati alian infanon aŭ skoldi lin. Parolu kun liaj gepatroj, ne kun la infano. Oni povas foje vidi kiel gepatroj (kutime nervozaj patrinoj) kolere krias al siaj infanoj aŭ eĉ batas ilian postaĵon. Tio ne estas konsiderata krima konduto, sed ĝenerale homoj rigardas tion kritike, do prefere solvu konfliktojn pace kaj senperforte.

Instruu viajn infanojn memori siajn adreson, nomon (inkluzive patronomon kaj familinomon) kaj parencojn. Ankaŭ instruu ilin ne paroli kun nekonataj homoj, speciale kun plenkreskuloj. En Rusio ne estas kutime alparoli nekonatajn infanojn se ili ne ĝenas vin aŭ ne estas en danĝero. Iu avino povas alparoli infanon, proponi bombonon, demandi kie li loĝas ktp pro komprenebla scivolemo aŭ tuŝita de la infana ĉarmo. Tamen se plenkreskulo alparolas nekonatan infanon, proponas al li iujn aĵojn, ion promesas aŭ petas akompani lin, tio estas nenormala kaj zorgiga. Instruu infanojn ne reagi al tiaj paroloj kaj tuj voki parencojn aŭ foriri.

Kaze de malapero de infano senprokraste telefonu 911 kaj rakontu ĉion. Polico devas ekserĉi la infanon tuj. Tra la tuta Rusio funkcias ankaŭ volontula reto de infanserĉantoj Liza Alert[2], ofte eĉ pli efika ol la polico.

Kiel en iu ajn lando en Rusio ekzistas хулига́н (huliganoj), ĉefe подро́сток (adoleskantoj) el неблагополу́чная семья́ (malbonfartaj familioj), kiuj ĝenas kaj molestas samaĝulojn, foje priŝtelas aŭ eĉ prirabas ilin. Same kiel ie ajn tiaj aferoj estas denuncendaj al поли́ция (polico). En malbonfartaj urbopartoj kaj eĉ tutaj loĝlokoj foje agadas молодёжная ба́нда, группиро́вка (junularaj bandoj, grupaĉoj), kiuj batalas kontraŭ aliaj bandoj kaj partoprenas kriman agadon. Ilia ĉeesto kaj aktiveco rekte dependas de la socia kaj ekonomia situacio en koncerna loko.

Infanvartejo redakti

Ekde la sovetia epoko en Rusio funkcias reto de la ŝtataj де́тский сад (laŭvorte: infanĝardeno, en realo – infanvartejo). Antaŭe ilin frekventis ĉiuj infanoj kaj ekde tre frua aĝo. Unue oni alportadis bebojn al я́сли (bebovartejo; ĉiam plurale!), kiuj akceptis kelkmonatulojn, poste ili transiris al де́тский сад (infanvartejo).

Nun la situacio ŝanĝiĝis kaj la plejparto de lavpatrinoj preferas varti siajn bebojn memstare dum la tuta forpermeso, do ĝis tri jaroj aŭ ĝis almenaŭ 1,5 jaro kiam la patrino ankoraŭ ricevas sufiĉe grandan parton de sia salajro kaj havas eblecon ne labori. Pro tio я́сли (bebovartejoj) preskaŭ tute malaperis kaj infanoj iras nur al де́тский сад (infanvartejo), kutime ekde la 3a aŭ eĉ 4-jara aĝo kaj restas tie ĝis transiri al шко́ла (lernejo), do ĝis la 6a aŭ 7a vivojaro.

La ŝtataj infanvartejoj laŭleĝe devas akcepti ĉiujn homojn, registritajn en apudaj kvartaloj, sed ili ofte estas superplenaj, do kutime patrinoj registriĝas je respektiva atendovico tuj post la naskiĝo de la bebo kaj ricevas sian lokon post tri jaroj aŭ pli. Ekzistas ankaŭ ча́стный де́тский сад (privataj infanvartejoj), kiuj kutime havas vakajn lokojn, estas pli bone ekipitaj kaj havas pli da personaro por ĉiu infano. Kompreneble ili estas oble pli kostaj (ankaŭ la ŝtataj infanvartejoj estas pagendaj).

Nepraj kondiĉoj de iu ajn infanvartejo estas ke infano devas esti kapabla самостоя́тельно (memstare) одева́ться (vesti sin), есть/ку́шать (sinonimoj por manĝi) kaj ходи́ть на горшо́к (laŭvorte: iri sur pispoton, en realo: uzi pispoton). Kompreneble iel aŭ tiel li ne estos senvesta aŭ malsata, sed vartistinoj kritikos vin kaj ĉiam memorigos pri tiuj mankoj.

En infanvartejoj infanoj ludas, manĝas, dormas, iom lernas kaj promenas en la infanvarteja korto, ekipita same kiel де́тская площа́дка (luda tereno) en via korto. Antaŭ Но́вый год (Nova jaro) kaj iuj aliaj festoj oni aranĝas у́тренник (laŭvorte: matenaĵo; en realo: matena prezento), dum kiu okazas porinfanaj artaj prezentoj kun partopreno de la infanoj mem. La gepatroj estas gastoj kaj spektantoj, ofte ankaŭ kunfinancantoj. Krom la ĉiumonata pago oni ofte pagas aldonajn заня́тие (lecionojn) kaj aranĝojn.

Ĉiu infano en infanvartejo havas sian шка́фчик (ŝranketo), kien li metas siajn vestojn. La personaro konsistas el воспита́тель (edukistinoj) kaj ня́ня (vartistinoj), kutime nomataj minuskle ня́нечка. Krome en la infanvartejo povas esti психо́лог (psikologo), музыка́льный педаго́г (muzika pedagogo) ktp. Infanoj estas grupigataj en гру́ппа (grupo).

Mezlernejo redakti

Lernejoj: gradoj kaj diferencoj redakti

En Rusio funkcias plurŝtupa систе́ма образова́ния (sistemo de edukado). La ŝtato garantias al ĉiuj civitanoj о́бщее образова́ние (ĝeneralan edukadon), kiu estas senpaga kaj konsistas el la sekvaj ŝtupoj:

Infanvartejo estas vizitebla laŭplaĉe, same kiel la 10a kaj 11a lernojaroj en шко́ла (lernejo). Sed нача́льное о́бщее образова́ние (komenca ĝenerala edukado) kaj основно́е о́бщее образова́ние (baza ĝenerala edukado) estas devigaj por ĉiuj. Nur post fini la 9an класс (laŭvorte: klaso; reale: lernojaro) infano kaj liaj gepatroj rajtas decidi, ĉu lerni plu por poste поступи́ть (abiturientiĝi) en вы́сшее уче́бное заведе́ние (altlernejo), kutime sigle вуз, aŭ iri al профессиона́льное учи́лище (faklernejo), те́хникум (teknikumo) aŭ eĉ tute ĉesigi lernadon kaj serĉi iun simplan laboron.

Laŭregule en пе́рвый класс (unua lernoklaso) estas akceptataj infanoj, kiuj la 1an de septembro jam havas 6,5 jarojn. Sed laŭ permeso de учи́тель (instruisto) povas esti akceptitaj ankaŭ pli junaj infanoj. Foje oni venigas infanojn malpli frue, do en realo aĝo de первокла́ссник (unuaklasanoj) varias de 6 ĝis 8 jaroj. Gepatroj de knaboj preferas venigi ilin al lernejo laŭeble pli frue por ke post fini ĝin ili havu pli da tempo por abiturientiĝi en altlernejo kaj tiel prokrastigi призы́в в а́рмию (rekrutigon al armeo), kiu esttas deviga.

Laŭleĝe шко́ла (lernejoj) devas akcepti ĉiujn infanojn de lernoaĝo, eĉ se ili estas enmigrintoj kaj ne havas la rusian civitanecon. En lavrealo ofte la lernejoj penas eviti ion, rifuzante enmigrintajn infanojn pro diversaj pretekstoj. Homrajtdefendaj organizaĵoj helpas kontraŭstari tion, almenaŭ en grandaj urboj kiel Moskvo. Se infano jam estas akceptita, lernejo ne rajtas eksigi lin, eĉ kaze de deliktoj, malbona konduto ktp.

Ĉiuj lernejoj estas jure egalaj kaj funkcias surbaze de la sama, ŝtate aprobita уче́бная програ́мма (lernoprogramo). Ekzistas ankaŭ lernejoj, kiuj nomiĝas ne шко́ла, sed гимна́зия (gimnazio) aŭ лице́й (liceo). Kutime tio signifas ke temas pri lernejoj kun specialaj, pli evoluintaj kaj riĉaj lernoprogramoj, sed foje temas pri nuraj ambicioj de iliaj administrantoj. En Moskvo ekde 2018 laŭ decido de la urba registaro ĉiuj lernejoj nomiĝas simple шко́ла.

Krome funkcias lernejoj с углублённым изуче́нием (kun pli profunda lernado) de iuj fakoj, ekzemple шко́ла с углублённым изуче́нием англи́йского языка́ (lernejo kun pli profunda lernado de la angla lingvo) aŭ шко́ла с углублённым изуче́нием матема́тики (kun pli profunda lernado de matematiko). Ofte oni nomas ilin шко́ла с математи́ческим укло́ном (lernejo kun matematika specialiĝo), шко́ла с филологи́ческим укло́ном (lernejo kun filologia specialiĝo) ktp. Tiaj lernejoj povas akcepti infanojn elekteme, surbaze de siaj specialaj postuloj. Krome ekzistas lernejoj por handikapuloj, adaptitaj por iliaj bezonoj (difektoj de aŭdkapablo, vidkapablo ktp).

Lernado okazas laŭgrade, ĉiu ŝtupo nomiĝas класс (klaso), kio povas esti iom konfuziga, ĉar same nomiĝas grupo de infanoj de la sama ŝtupo kaj ejo, kie okazas lecionoj. Ekzemple, vi povas diri: Мой сын пошёл в пе́рвый класс (Mia filo ekis la unuan lernojaron en lernejo). Sed vi povas diri ankaŭ: Мой сын у́чится в кла́ссе 1А (Mia filo lernas en la klaso 1A), kio signifas ke li apartenas al grupo “A” de la infanoj de la unua lernojaro. Kutime ekzistas pluraj grupoj, en ĉiu po 30 kaj foje eĉ pli da infanoj. Nun oni amase unuigas lernejojn por redukti elspezojn por ilia administrado, do ofte okazas ke en la sama lernejo ekzistas 1А, 1Б, 1В ktp eĉ ĝis 1Я.

Necesaĵoj redakti

Kion aĉeti por шко́льник (lernejano)? La listo longas kaj varias depende de financaj kapabloj de la gepatroj. Do mi listigu nur la nepraĵojn.

Ĝeneralaĵoj redakti

Skribaĵoj redakti

Pentraĵoj kaj artaĵoj redakti

Por lecionoj de изобрази́тельное иску́сство (vidaj artoj), ofte nomata sigle ИЗО́ kaj техноло́гия (teknologio, do arta metiado) krom la menciitaj necesas pliaj aĵoj:

Kajeroj kaj lerniloj redakti

Personaj aĵoj redakti

Lernado redakti

Kio okazos en lernejo? Infanoj iras al siaj класс (ejoj), kie ili sidiĝos ĉe па́рта (lernotabloj) sur стул (seĝoj). Kutime oni sidas duope ĉe unu па́рта (lernotablo). Учи́тель (instruisto) staros ĉe доска́ (tabulo) sur kiu ŝi (kutime tio estas ino) skribos per мел (kreto), ofte nomata minuskle мело́к. Ŝi viŝos la skribaĵojn per тря́пка (ĉifono) aŭ гу́бка (spongo) kiujn malsekigos tiucele дежу́рный по кла́ссу (klasa deĵoranto), ofte nomata simple дежу́рный (deĵoranto).

Fine de ĉiu уро́к (leciono) звени́т (sonas) звоно́к (sonoro), kio signifas ĝian finon kaj komencon de переме́на (paŭzo). Tio tamen ne signifas ke infanoj rajtas tuj eksalti kaj forkuri. Instruistoj ofte ripetas tiukaze la malnovan regulon: Звоно́к для учи́теля! (Sonoro estas por la instruisto!), kio signifas ke nur la instruisto rajtas lasi la lernejanojn foriri.

Уро́к (lecionoj) okazas en ejoj, kiuj ankaŭ nomiĝas класс, do ekzemple учи́тель (instruistino) povas diri: Ребя́та, прозвене́л звоно́к, иди́те в класс! (Geknaboj, sonoris la sonorilo, iru al lernoĉambro!). Lecionoj daŭras po 45 minutojn, post kio sekvas переме́на (laŭvorte: ŝanĝo, en realo: paŭzo), ofte nomata minuskle переме́нка. Krom kutimaj mallongaj ekzistas ankaŭ больша́я переме́на (granda paŭzo).

Normale заня́тия (lernado; ĉi-foje plurale!) komenciĝas je la 8a matene kaj finiĝas tagmeze, tio nomiĝas пе́рвая сме́на (la unua skipo). Sed foje lokoj mankas en lernejo, do infanoj devas lerni в две сме́ны (en du skipoj), kio siginas ke iuj (kutime pli aĝaj) venas tagmeze kaj foriras vespere – tio estas втора́я сме́на (la dua skipo).

Oni postulas nun (pro sekurecaj konsideroj), ke etulojn nepre akompanu plenkreskuloj, kiuj devas persone transdoni ilin al reprezentanto de lernejo kaj poste same persone repreni. Tion povas fari ankaŭ rajtigitaj de la gepatroj plenkreskuloj. Oni ne rajtas lasi infanon iri hejmen sola eĉ se iuj lecionoj mankas aŭ finiĝis pli frue. Do estu preta fari tion persone, taskigi iun parencon aŭ dungi iun fidindan ulon (jes, tia servo jam aperis). Certe vi povas ankaŭ subskribi paperon, ke vi permesas al sia infano veni kaj foriri sola sub via persona respondeco.

Krom lecionoj en lernejoj infanoj devas plenumi дома́шнее зада́ние (hejmajn taskojn), ofte abundajn. Kutime la gepatroj helpas ilin, sed ofte oni uzas helpon de profesiuloj – репети́тор (helpantoj). Oficiale estas malpermesite al instruistoj esti helpantoj de siaj lernantoj (ja tiukaze ili mem plenumus siajn hejmajn taskojn), sed en realo tio ofte okazas. Ofte oni dungas helpantojn por подтяну́ть (laŭvorte: ĝistiri; en realo: subteni aŭ trejni) la infanon pri certa fako aŭ trejni lin antaŭ ekzameno. Helpantoj kutime laboras neoficiale kaj ne pagas impostojn. Iuj el ili venas hejmen al instruatoj, aliaj trejnas nur en siaj hejmoj.

Lernojaro redakti

Уче́бный год (lernojaro) komenciĝas la 1an de septembro, kiu en Rusio nomiĝas День зна́ний (Tago de scioj). En tiu tago bele vestitaj infanoj en шко́льная фо́рма (lerneja uniformo) kun same parade vestitaj gepatroj marŝas al lernejoj, en kies kortoj okazas лине́йка (laŭvorte: liniilo; en realo: solena aranĝo). Dum лине́йка infanoj staras viciĝintaj (kvazaŭ laŭ liniilo), grupigitaj laŭ klasoj kaj aŭskultas paroladojn, muzikon ktp. Fine iu knabo el la superaj klasoj prenas anticipe elektitan ĉarman knabineton kun sonorilo enmane kaj marŝas kun ŝi laŭlonge de la infanaj linioj dum ŝi ĝoje sonorigas, anoncante novan la lernojaron. Tio estas ĝoja tago en la tuta Rusio krom Norda Osetio, ĉar nome tiun tagon elektis la ĉeĉenaj teroristoj en 2004 por ataki lernejon en la oseta urbo Beslano, ostaĝiginte 1128 homojn, el kiuj 334 pereis. En tiu ĉi respubliko la feston akompanas memorigado pri tiu terura evento.

Уче́бный год (lernojaro) en la rusia lernejo tradicie konsistas el четверть (kvaronaĵo), do el kvar periodoj po tri monatoj. Sed nun oni ofte aplikas alian sistemon, konsideratan pli moderna kaj la lernojaro konsistas el du семе́стр (semestroj) po ses monatoj. Ambaŭkaze ili foje interrompiĝos per кани́кулы (lerneja ferio; ĉiam plurale!). Ekzaktajn datojn decidas loka департа́мент образова́ния (departemento pri edukado), sed ene de certaj reguloj. Tiel la maksimuma lernoperiodo en ĉiu lernojaro povas daŭri 35 semajnojn. Plej multe lernas geknaboj el ста́рший класс (la superaj klasoj), do el la 9a ĝis la 11a klasoj, ĉar ili devos trapasi экза́мен (ekzamenon). Infanoj el la 2a ĝis la 8a klasoj lernas po 34 semajnojn jare.

Jen tipa ekzemplo de кани́кулы (ferioj) en rusia mezlernejo.

Laŭleĝe la 31an de majo devas finiĝi la instruado en ĉiuj lernejoj. Poste povas okazi nur подгото́вка к экза́мену (la prepariĝo al ekzameno) kaj экза́мен (ekzameno) mem, kiuj finiĝas kutime la 20a de junio.

Зи́мние кани́кулы (La vintraj ferioj) ofte varias, ĉar vintre disvastiĝas infektoj (kutime гриппgripo), foje tiom amase ke oni fermas lernejojn por каранти́н (kvaranteno) por eviti amasan infektiĝon de infanoj. Alia kialo, speciale aktuala por Сиби́рь (Siberio) kaj Да́льний Восто́к (Fora Oriento) estas tro malaltaj temperaturoj, kiam oni anoncas libertagojn por infanoj de respektivaj klasoj (plej ofte por tiuj el komencaj klasoj, ege malofte por la superaj klasoj). Do poste oni povas redukti lavvintrajn feriojn por regajni la perditan tempon.

Lerneja strukturo redakti

Lernofakoj abundas kaj varias, ĝenerala vorto por ili estas предме́т (lernofako), do учи́тель (instruisto) de la koncerna fako estas nomata предме́тник (fakisto). Ĉiu класс (klaso) havas ankaŭ sian кла́ссный руководи́тель (klasan gvidanton), kiu povas esti instruisto de iu предме́т (lernofako) en tiu klaso aŭ eĉ instrui nenion, ĉar lia tasko estas administri la klason. Foje li aranĝas кла́ссное собра́ние (klasa kunveno) por priparoli aferojn de la klaso kun infanoj. Vespere regule okazas роди́тельское собра́ние (gepatra kunveno), kiun gvidas кла́ссный руководи́тель (klasa gvidanto) kaj partoprenas la gepatroj.

En ĉiu klaso funkcias роди́тельский комите́т (gepatra komitato), elektita el la gepatroj. Ĝi respondecas pri la aranĝo de festoj, komunaj ferioj kaj aliaj, ĉefe libertempaj aranĝoj. Ofte ĝia tasko estas kolekti monon por financi tiujn aranĝojn, aĉeti donacojn al instruistoj ktp. Oficiale estas strikte malpermesite donaci al instruistoj ion ajn, eĉ florojn kaj ĉokoladon – tiuj reguloj iĝis pli severaj lastatempe kadre de vaste reklamata борьба́ с корру́пцией (lukto kontraŭ korupto).

En ĉiu lernejo funkcias шко́льная столовая (lerneja kantino), гардеро́б (vestejo), haveblas спорти́вный зал (sporta halo), kutime nomata mallonge спортза́л (sporthalo), медици́нский пункт (laŭvorte: medicina punkto; en realo: medicinejo), kutime nomata mallonge медпу́нкт. Solenaĵoj okazas en а́ктовый зал (laŭvorte: akta halo; en realo: solenejo). En шко́льный двор (lerneja korto) haveblas спортивная площа́дка (sporta tereno), kutime nomata mallonge спортплоща́дка. Enirejon gardas охра́нник (gardisto).

Estraro de la lernejo konsistas ĉefe el дире́ктор (direktoro) kaj заве́дующий по уче́бной рабо́те (estro pri lernolaboro), kutime mallonge завуч. Tiuj du homoj decidas pri ĉio.

La lernado laŭ lavbaza programo estas senpaga, sed la aldonaj fakoj estas pagendaj. Ekzemple vi povas pagi por ke via infano lernu historion de arto aŭ ion alian. Krome funkcias спорти́вная се́кция (sportaj sekcioj) kaj кружо́к (rondetoj), ankaŭ pagendaj. Ekzemple nun popularas rondetoj pri робототе́хника (robototekniko).

Fine de la 4a, 9a kaj 11a lernojaroj okazas выпускно́й ве́чер (lernofina vespero), ofte nomata mallonge выпускно́й. Temas pri solenaĵo kun manĝaĵoj, trinkaĵoj (drinkado ĝis 18 jaroj estas malpermesita), dancado ktp. Kutime tio elsuĉas konsiderindan sumon el la gepatraj poŝoj.

En la 11a klaso okazas еди́ный госуда́рственный экза́мен (la unueca ŝtata ekzameno), ofte nomata sigle ЕГЭ forme de testo. Ĝiaj rezultoj kalkuliĝas en балл (notoj) kaj estas uzataj por abiturientiĝi en altlernejoj. Unuvorte tio difinas estontecon de la infano, ĉar li ne plu bezonos trapasi ekzamenon en ĉiu altlernejo, sed povos simple prezenti siajn rezultojn kaj surbaze de ilia kalkulado vidi, ĉu li havas ŝancon abiturientiĝi en la respektiva altlernejo aŭ ne. Tiu sistemo estis kreita laŭ la okcidentaj ŝablonoj por eviti korupton en вступи́тельный экза́мен (abiturientaj ekzamenoj) kaj egaligi la ŝancojn de ĉiuj infanoj sendepende de ilia loĝloko. Tamen oni multe kritikas ĝin pro manko de persona aliro, skemeco ktp.

Libertempo redakti

Infanoj en Rusio estas ne nur dorlotataj, sed ankaŭ ege okupitaj. La gepatroj deziras malkovri unikajn talentojn de siaj idoj, do venigas ilin al sennombraj се́кция (sekcio), кружок (rondeto), шко́ла иску́сств (artlernejo), спорти́вная шко́ла (sporta lernejo), ofte mallonge спортшко́ла (sportlernejo), шко́ла та́нцев (danclernejo) ktp.

Do ni devas koni la bazan terminaron tiukampan. Kutime tie okazas jam ne уро́к (leciono), sed заня́тие (la sama signifo) aŭ трениро́вка (trejnado) se temas pri sporto.

Кружо́к (rondeto) kutime signifas ke temas pri relative eta grupo da infanoj, ofte sen propra ejo, kiuj kolektiĝas en lernejo post lecionoj aŭ en iu luita ejo por pentri, deklami, teatrumi, modli ktp. Ekzemple povas esti кружо́к рисова́ния (pentrarta rondeto), театра́льный кружо́к (teatra rondeto) ktp. Се́кция (sekcio) ĉiam rilatas al sporto, ekzemple: футбо́льная се́кция (futbala sekcio), ша́хматная се́кция (ŝaka sekcio) ktp. Se oni parolas pri шко́ла (lernejo), tio signifas ke temas jam pri kelkaj grupoj, dividitaj laŭ fakoj kaj aĝoj, kun propra ejo aŭ eĉ tuta konstruaĵo. Ekzemple шко́ла иску́сств (artlernejo) povas havi отделе́ние (fakon) pri гита́ра (gitaro), пиани́но (piano) ktp. Krome ekzistas diversaj клуб (kluboj), kiuj povas esti туристи́ческий (turisma), ша́хматный (ŝaka), клуб филатели́стов (filatelia klubo), ktp. Preskaŭ ĉiam ili estas pagendaj.

Dum кани́кулы (ferioj; ĉiam plurale!) infanoj foje veturas al iuj interesaj lokoj kiel Moskvo, Sankt-Peterburgo ktp en turismaj vojaĝoj. Kutime ilin gvidas кла́ссный руководи́тель (klasa gvidanto) kaj kelkaj gepatroj. Tio povas esti ĝua vojaĝo kun belaj rememoroj aŭ terura pelmelo kun neantaŭvideblaj sekvoj – ĉio dependas de la organizantoj kaj de la infanoj mem.

Somere multaj infanoj iras al ле́тний ла́герь (somera tendaro), kiuj abundas ĉirkaŭ ĉiuj pli-malpli grandaj urboj. Kutime ili situas en arbaroj aŭ ĉe maroj kaj lagoj. Infanoj loĝas tie en ĉambroj po kelkope, kaj pasigas tempon ludante, sportumante kaj amuziĝante. Ĉiu сме́на (periodo) daŭras tri semajnojn. Laŭplaĉe oni povas aĉeti du сме́на (periodojn), ja ĉio estas pagenda kaj dependas nur de la gepatra monujo.

Iuj adoleskantoj jam sentas sin plenkreskuloj kaj deziras memstare gajni monon. Tio estas laŭdinda deziro, sed la ŝtato metas ĉi tie certajn limigojn. Adoleskanto en Rusio rajtas labori post sia 14-jariĝo, sed трудово́й догово́р (laboran kontrakton) subskribas liaj gepatroj kaj ĝi ne devas malhelpi lian edukadon aŭ damaĝi sanon. Ekde sia 15-jariĝo la adoleskanto mem rajtas subskribi tian kontrakton se li nenie lernas aŭ lernas malĉeeste. Ekde sia 16-jariĝo la adoleskanto mem rajtas subskribi laborkontrakton en iu ajn kazo. Tamen ĝis sia 18-jariĝo li ankoraŭ estas несовершенноле́тний (neplenkreskulo), do работода́тель (dunganto) ne rajtas doni al li laboron, damaĝan al lia sano, sendi al командиро́вка (afervojaĝo), laborigi dum la feriaj tagoj aŭ semajnfino, igi lin labori super la normala labortempo ktp. Malgraŭ pluraj limigoj la laboreblecoj por несовершенноле́тний (neplenkreskuloj) ekzistas kaj deziranto ĉiam povos uzi ilin.

Kion faras infanoj ekster lecionoj kaj trejnado? Ili povas ходи́ть в го́сти (gasti) ĉe geamikoj, принима́ть госте́й (gastigi), гуля́ть (promeni), игра́ть (ludi) ktp. Ne ekzistas striktaj reguloj, kiuj malpermesus al infanoj ludi surstrate sen ĉeesto de plenkreskuloj, do ili povas ĝui relativajn liberecon kaj memstarecon. Bedaŭrinde multaj infanoj nun preferas resti hejme kaj ludi видеоигра́ (videoludojn) kun siaj malĉeestaj geamikoj.

Krome funkcias pluraj distrejoj, destinitaj por infanoj aŭ familioj ĝenerale. Nuntempe popularas квест (eskapejoj) – ejoj, en kiuj oni fermas kelkajn homojn por ke ili per speciale lasitaj sugestoj trovu elirejon en difinita tempo. En multaj aĉetcentroj funkcias де́тская ко́мната (infanejo), kie gepatroj povas lasi infanon kaj li ludos observata de edukistino dum ili butikumas, manĝas, promenas ktp. Kompreneble tio estas pagenda servo.

Lastatempe populariĝis бату́т (trampolino) kaj en pluraj aĉetcentroj aperis trampolinejoj, kie infanoj kaj plenkreskuloj povas salti kaj ĝui tiun kvazaŭflugon. Ĝis antaŭnelonge oni povis viziti ankaŭ конта́ктный зоопа́рк (tuŝzoo), kie infanoj povis tuŝi sendanĝerajn bestojn kiel porkojn, kuniklojn ktp. Sed ekde 2019 rusia leĝo pri bestoprotektado malpermesis tion, do ĉiuj tuŝzooj estas fermotaj.

En mezaj kaj grandaj urboj funkcias де́тское кафе́ (infanaj kafejoj), kie infano povas festeni sian naskiĝtagon aŭ simple ĝui viziton. Tie haveblas speciala де́тское меню́ (infana menuo), laboras анима́тор (amuzistoj), sonas infana muziko ktp.

Al familia libertempopasigado aldonendas ankaŭ vizitoj al музе́й (muzeo), зоопа́рк (zoo), кинотеа́тр (kinejo), конце́рт (koncertoj), ку́кольный теа́тр (pupteatro), теа́тр ю́ного зри́теля (laŭvorte: teatro de juna spektanto, do destinita por infanoj).

Oni povas iri за́ город (ekster urbo), на приро́ду (al naturo) por aranĝi пикни́к (piknikon), ката́ться на лы́жах (skii), отдохну́ть (ripozi) на ба́зе о́тдыха (en ripozejo) ktp. Posedantoj de да́ча (daĉo – feridomo) povas ripozi tie dum iuj preferas viziti parencojn en дере́вня (vilaĝo).

Seksaj rilatoj redakti

En Rusio aĝo de konsento por seksumado varias depende de regiono. Iuj ajn seksaj agoj rilate personon ankoraŭ ne 18-jaraĝan laŭleĝe estas konsiderataj krimo, do punendaj. Ekde 14 jaroj infano mem povas esti kondamnita pro tiaj agoj, sendepende de la aĝo de la viktimo.

Libervolaj seksaj rilatoj inter personoj malpli ol 18-jaraĝaj ne estas punataj, inkluzive de инце́ст (inceston), ĉar ĝi mankas en la leĝaro. Tamen seksaj agoj rilate personon malpli ol 12-jaraĝan en ajna kazo estas konsiderataj perforto kaj punendaj; respondeco pri tio komenciĝas ekde 14-jariĝo. Do se 14-jaraĝa adoleskanto amoris kun 12-jaruĝulo, li estas punenda kiel krimulo.

Resume oni povas diri, ke necesas esti atente rilate gejnulojn, kiuj ofte aspektas pli aĝaj ol ili vere estas. Iu ajn seksumado kun persono malpli ol 18-jaraĝa estas punenda kaj ne esperu, ke poste vi povos pruvi, ke temis pri konsentita amorado. Prefere evitu tiun kaptilon, ofte intencan. Kaj kontrolu ke viaj idoj sciu kaj sekvu la menciitajn aĝolimojn. Iu ajn seksumado kun persono malpli ol 12-jaraĝa estas krimo punenda, eĉ se la dua partoprenanto mem estas adoleskanto almenaŭ 14-jaraĝa.

Seksa klerigado en lernejoj estas ofte bremsata de religiaj bigotoj, do esperu ĉefe pri siaj propraj edukaj fortoj.

Geedziĝo redakti

Laŭ Семе́йный ко́декс (Familia kodo, do leĝaro pri familia vivo) бра́чный во́зраст (geedza aĝo) estas 18 jaroj. Se adoleskantoj jam estas 16-jaraĝaj, ili povas peti pri geedziĝo kaze de уважи́тельная причи́на (estiminda kialo) – kutime temas pri бере́менность (gravedo). Foje oni permesos al ili geedziĝi eĉ antaŭ ilia 16-jariĝo.

Sed en realo la geedziĝo antaŭ la 20-jariĝo estas ekstreme malofta. Rusoj kutime geedziĝas post fini la altlernejon (22 jaroj) aŭ eĉ poste, kio spegulas la ĝeneralan eŭropan tendencon.

Frazaro redakti

Eta frazaro por plej oftaj situacioj, rilataj al la infanoj.

Esperanto Rusa
Konatiĝo Знако́мство
Kiel vi nomiĝas? Как тебя́ зову́т?
Mi nomiĝas Stano Меня́ зову́т Ста́но
Kiom da jaroj vi havas? Ско́лько тебе́ лет?
Mi havas tri jarojn Мне три го́да
Kie vi loĝas? Где ты живёшь?
Mi loĝas en Havano Я живу́ в Гава́не
Mi loĝas en Tjumeno Я живу́ в Тюме́ни
Kiel nomiĝas via paĉjo? Как зову́т твоего́ па́пу?
Mia paĉjo nomiĝas Stano Моего́ па́пу зову́т Ста́но
Kie estas viaj gepatroj? Где твои́ роди́тели?
Ili venos nun Они́ сейча́с приду́т
Jen ili Вот они́
Kiel nomiĝas via panjo? Как зову́т твою́ ма́му?
Kiel nomiĝas via panjo? Как зову́т твою́ ма́му?
Ĉu vi parolas la rusan? Ты говори́шь по-ру́сски?
Ludo Игра́
Ĉu vi promenos? Пойдёшь гуля́ть?
Iru promeni! Иди гуля́ть!
Ni iru promeni! Пойдём гуля́ть!
Eliru promeni! Выходи́ гуля́ть!
Ĉu tio estas via pilko? Это твой мяч?
Ĉu tio estas via ŝovelileto? Это твой сово́чек / лопа́тка?
Ĉu tio estas via aŭteto? Это твоя́ маши́нка?
Ĉu tio estas via pupo? Это твоя́ ку́кла?
Jes, ĝi estas mia Да, это мой
Ĉu mi povus preni? Мо́жно я возьму́?
Jes, bonvolu Да, пожа́луйста
Grandan dankon! Большо́е спаси́бо!
Ni ludu! Дава́й игра́ть!
Kuru! Беги́!
Ni kuru! Побежа́ли!
Postkuru! Догоня́й!
Postkuru min! Догони́ меня́!
Iru sur deglitejon! Иди́ на го́рку!
Glitu! Кати́сь!
Infanoj, ne kverelu! Де́ти, не ссо́рьтесь!
Ordonoj Прика́зы
Haltu! Стой!
Ĉesu! Переста́нь! Прекрати́!
Sufiĉas! Хва́тит!
Iru al mi! Иди́ ко мне!
Iru ĉi tien! Иди́ сюда́!
Iru al paĉjo Иди́ к па́пе
Iru al panjo Иди́ к ма́ме
Iru kun mi Иди́ со мной
Iru kun knabo Иди́ с ма́льчиком
Iru kun knabino Иди́ с де́вочкой
Prenu Возьми́ / бери́
Atenton! Внима́ние!
Singarde! Осторо́жно!
Ne hastu! Не спеши́!
Silenton! Тишина́!
Sidu! Сядь! Сади́сь!
Stariĝu! Встань!
Kuŝiĝu! Ложи́сь!
Ne stariĝu! Не встава́й!
Ne sidiĝu! Не сади́сь!
Atendu! Подожди́!
Ni iru manĝi Пойдём ку́шать / есть
Ne tuŝu! Не тро́гай!
Lasu! Оста́вь!
Kuŝigu! Положи́!
Ĵetu! Брось! Броса́й!
Hejme До́ма
Vekiĝu! Просыпа́йся!
Tempas ellitiĝi! Пора́ встава́ть!
Ĉu vi volas iri al necesejo? Хо́чешь в туале́т?
Iru al necesejo! Иди́ / сходи́ в туале́т!
Ĉu vi pisis? Ты попи́сал?
Ĉu vi fekis? Ты пока́кал?
Ĉu vi lavis la manojn? Ты помы́л ру́ки?
Ĉu ĉio estas en ordo? Всё в поря́дке?
Ĉu vi volas spekti animaciaĵojn? Хоче́шь посмотре́ть мультфи́льмы (му́льтики – mallonga popola formo)?
Ĉu vi volas manĝi? Хо́чешь ку́шать / есть?
Manĝu! Ешь! Ку́шай!
Ĉu vi volas promeni? Хо́чешь гуля́ть?
Ĉu vi volas dormi? Хо́чешь спать?
Ĉu vi volas spekti televidon? Хо́чешь посмотре́ть телеви́зор?
Sufiĉas spekti televidon! Хва́тит смотре́ть телеви́зор!
Jam tempas! Пора́!
Sufiĉas babili! Хва́тит болта́ть!
Sufiĉas diskuti! Хва́тит спо́рить!
Ne diskutu! Не спорь!
Pli rapide! Быстре́е!
Vestu vin! Одева́йся!
Vestu jaketon! Наде́нь ку́рточку!
Vestu ŝuojn! Наде́нь о́бувь!
Vestu ĉapon! Наде́нь ша́пку!
Vestu skarpon! Наде́нь шарф!
Ĉu oni legu al vi libreton? Почита́ть тебе́ кни́жку?
Kiun libreton vi volas? Каку́ю кни́жку ты хоче́шь?
Ĉu vi volas libreton en la rusa aŭ en Esperanto? Ты хо́чешь кни́жку на ру́сском и́ли на эспера́нто?
Legu libreton al mi! Почита́й мне кни́жку!
Iru dormi! Иди́ спать!
Enlitiĝu! Иди́ в посте́ль / крова́ть!
Dormu! Спи!
Kinejo Кинотеа́тр
Ĉu vi volas iri al kinejo? Хо́чешь пойти́ в кино́?
Ĉu filmo aŭ animaciaĵoj? Фильм и́ли му́льтики?
Ĉu vi volas sukon aŭ gasakvon? Хо́чешь сок и́ли газиро́вку?
Ĉu vi volas krevmaizon? Хо́чешь попко́рн?
Ĉu vi volas glaciaĵon? Хо́чешь моро́женое?
Ĉu blankan aŭ ĉokoladan? Бе́лое или шокола́дное?
Cu kun karamelo? С караме́лью?
Tenu bileton Держи́ биле́т
Montru bileton al ulino Покажи́ биле́т тётеньке
Sidiĝu en fotelon Сади́сь в кре́сло
Rigardu! Смотри́!
Ne bruu! Не шуми́!
Zoo Зоопа́рк
Rigardu bestojn! Посмотри́ на живо́тных!
Ne tuŝu ĝin! [beston] Не тро́гай его́ / её
Atenton, ĝi povas mordi! Внима́ние, он / она́ мо́жет укуси́ть!
Donu la manon al ĝi Дай ему́ / ей ру́ку
Festo Пра́здник
Rigardu sur scenejon! Посмотри́ на сце́ну!
Iru ludi kun infanoj! Иди́ поигра́й с детьми́!
Iru danci kun infanoj! Иди́ потанцу́й с детьми́!
Rigardu fajraĵojn! Смотри́, фейерве́рк!
Ĉu vi ŝatas? Нравится?
Ne iru for! Не уходи́ далеко́!
Ĉu vi volas stiri aŭteton? Хо́чешь поката́ться на маши́нке?
Ĉu vi volas skuti? Хо́чешь поката́ться на ску́тере?
Ĉu vi volas bicikli? Хо́чешь поката́ться на велосипе́де?
Kafejo Кафе́
Manĝu akurate! Ешь аккура́тно!
Prenu buŝtukon Возьми́ салфе́тку
Mi volas manĝi Я хочу́ есть
Mi volas trinki Я хочу́ пить
Ĉu vi volas rizon? Хо́чешь рис?
Ĉu vi volas kotleton? Хо́чешь котле́ту?
Ĉu vi volas burgeron? Хо́чешь бу́ргер?

Referencoj redakti

  1. Stanislavo Belov. Kapricaj dioj aŭ Kial ni adoras la infanojn esperante
  2. Liza Alert: oficiala retejo ruse