Kiam ni parolas pri la kvin deklinacioj, temas fakte pri deklinacioj substantivaj. Aliaj deklinacieblaj vortoj, do adjektivoj (inkluzive elverbajn participojn), pronomoj kaj iuj numeraloj, havas siajn proprajn deklinaciajn klasetojn, kiuj estas pli malpli similaj al la unuaj tri substantivaj deklinaciklasoj. Tio estas la kazo ankaŭ kun adjektivoj.

La plej kruda klasado de adjektivoj estas je adjektivoj de la unua kaj dua deklinacioj kaj kontraŭ ili je adjektivoj de la tria deklinacio. La triadeklinaciaj adjektivoj poste dividiĝas je pliaj subklasoj, sed tiujn ni traktos nur pli poste.

Adjektivoj de la unua kaj dua deklinacioj redakti

Kiel aludas la nomo, tiuj ĉi adjektivoj deklinaciiĝas laŭ la unuaj du deklinacioj. Pli ĝuste tio aspektas jene:

  • Se la adjektivo priskribas ingenran vorton, ĝi havas en nominativa singularo la finaĵon -a kaj fleksiĝas laŭ la unua konjugacio.
  • Se la priskribata vorto estas virgenra, la adjektivo havas en nominativo aŭ la finaĵon -us aŭ la finiĝon -er kaj fleksiĝas laŭ la dua deklinacio (unu el la du malneŭtrecaj subklasoj).
  • Fine se la adjektivo priskribas neŭtran vorton, ĝi havas nominative la finaĵon -um kaj deklinaciiĝas duadeklinacie (laŭ la neŭtreca subklaso).

Ke temas pri adjektivo de la unua kaj dua deklinacioj, oni ekscias tiel, ke en la vortaro estas skribitaj tiuj ĉi tri diversaj nominativaj finiĝoj por la tri diversaj genroj. Ekzemple la Esperanta traduko “malbona” tradukiĝas latinen “malus, mala, malum”, kaj tio kutime malplilongiĝas: “malus, -a, -um”.

Atentu denove, ke dum la ingenra kaj neŭtra finaĵoj estas ĉiam -a kaj -um, la virgenra formo povas finiĝi aŭ je -us aŭ je -er, depende de kio skribiĝas en la vortaro kaj sendepende de tio, kian finiĝon havas la priskribata vorto. Do “bona sinjoro” estas ja bonus dominus (aŭ dominus bonus), sed “bela sinjoro” dominus pulcher kaj “bona metiisto” faber bonus.

Povas ankaŭ okazi, ke la priskribata vorto apartenas al alia deklinacia klaso ol ĝiagenra adjektivo. Ankaŭ tiam vi memoru, ke por la formo de adjektivo gravas la genro, ne la deklinacia klaso de la priskribataĵo. Do “malbona pirato” estas pīrāta malus, dum “granda Egiptujo” Aegyptus magna.

En aliaj kazoj kaj nombroj la adjektivoj fleksiĝas ĝuste kiel deklinaciiĝus samdeklinaciaj substantivoj en tiuj kazoj kaj nombroj. La vortaĵo dominus bonus fleksiĝas dominī bonī, dominō bonō, domine bone…; poēta malus iĝas poētae malī, poētae malō, poētam malum, poēta male… ktp.


La formojn de la du subklasoj de adjektivoj de la unua kaj dua deklinacioj (la diferenco inter la du subklasoj estas la virgenraj singularaj nominativo kaj vokativo) resumas la jenaj tabeloj.

Puella pulchra cum catulīs parvīs
1a kaj 2a
deklinacioj
Bonus, -a, -um
Singularo Pluralo
vira ina neŭtra vira ina neŭtra
Nominativo bon-us bon-a bon-um bon-ī bon-ae bon-a
Genitivo bon-ī bon-ae bon-ī bon-ōrum bon-ārum bon-ōrum
Dativo bon-ō bon-ae bon-ō bon-īs
Akuzativo bon-um bon-am bon-um bon-ōs bon-ās bon-a
Vokativo bon-e bon-a bon-um bon-ī bon-ae bon-a
Ablativo bon-ō bon-ā bon-ō bon-īs
1a kaj 2a
deklinacioj
Pulcher, -chra, -chrum
Singularo Pluralo
vira ina neŭtra vira ina neŭtra
Nominativo pulcher pulchr-a pulchr-um pulchr-ī pulchr-ae pulchr-a
Genitivo pulchr-ī pulchr-ae pulchr-ī pulchr-ōrum pulchr-ārum pulchr-ōrum
Dativo pulchr-ō pulchr-ae pulchr-ō pulchr-īs
Akuzativo pulchr-um pulchr-am pulchr-um pulchr-ōs pulchr-ās pulchr-a
Vokativo pulcher pulchr-a pulchr-um pulchr-ī pulchr-ae pulchr-a
Ablativo pulchr-ō pulchr-ā pulchr-ō pulchr-īs

Kiel ĉe substantivoj tamen la e antaŭ r ne ĉiam foriĝas dum fleksiĝado; ekzistas ankaŭ adjektivoj, kie la e restas, ekzemple līber, lībera, līberum “libera”.

Substantivigitaj adjektivoj redakti

Substantivigo de adjektivo signifas uzadon de sola (nenian substantivon priskribanta) adjektivo, kiu uziĝas en la frazo tiel, kvazaŭ ĝi mem estus substantivo.

Tia uzado de adjektivoj eblas ankaŭ en Esperanto, ekzemple en la frazo “Li kuracas malsanajn”. Kiujn malsanajn? Iujn ajn, homojn, ulojn; tion oni nur alpensas, sed ne eldiras. Esperanto tamen ŝatas sufiksojn, kaj oni do pli eble dirus: “Li kuracas malsanulojn.” Kaj ĉe alia frazo substantiviga sufikso estas eĉ necesa: “Li rakontas stultaĵojn.” (Ne “Li rakontas stultajn”; sub tia nuda adjektivo sen ia antaŭa kunteksto oni komprenas en Esperanto nur ulojn, ne aferojn.)

Ambaŭ tiuj frazoj povus tradukiĝi latinen per solaj, sensubstantivaj kaj sensufiksaj adjektivoj: Aegrōs cūrat kaj Stulta narrat. (La vorto stulta estas en neŭtra plurala akuzativo.)

Vortordo de rektaj priskriboj redakti

En Esperanto adjektivo kutime staras tuŝapude al la priskribata vorto (substantivo) – plej ofte antaŭ ĝi, nur iam post ĝi. En latino kontraŭe adjektivo pli ofte sekvas la substantivon ol antaŭas ĝin. Sed entute la du vortoj fakte ne bezonas tuŝapudesti; kiel ĉiu lingvaĵo, precipe en poezio la adjektivo povas tre sovaĝi kaj troviĝi tre malproksime de sia priskribataĵo. Vidu la jenan verson de Vergilio:

Nūdus in ignōtā, Palinūre, iacēbis harēnā.[1]
Palinuro, vi kuŝos nuda en nekonata sablo.
(Nuda en nekonata, Palinuro, vi kuŝos sablo.)

Referencoj redakti

  1. https://la.wikisource.org/wiki/Aeneis/Liber_V