Dō, dare redakti

En tiu ĉi leciono ni eklernos nian unuan malregulan verbon, t.e. verbon, kiu ne havas ĉiujn siajn formojn tiajn, kiajn oni ekspektus ilin laŭ la tabelo.

La verbo dō, dare signifas “doni” kaj apartenas, kiel montretas la infinitiva finiĝo, al la unua konjugacio. Tamen ĝi malsimilas je la ceteraj unuakonjugaciaj verboj en unu afero, ĝuste kiun ankaŭe montras jam la infinitivo: la tema vokalo ā / a ofte estas mallongigita tie, kie ĝi ĉe regulaj verboj longas. Fakte la solaj formoj, kie la tema vokalo restas longa, estas la aktiva indikativo de prezenco en la dua persono de singularo (dās “ci donas”) kaj la prezenca (duapersona) imperativo de singularo (dā “ci donu”); kaj ankaŭ la ankoraŭ nekonata al ni prezenca participo (dāns “donante”).

Ekzemploj:

Mi estas donata: d + o + r → dor
Ili donas: d + a + nt → dant
Ci donas: d + ā + s → dās
Ni donas: d + ā a + mus → damus
Ŝi estas donata: d + ā a + tur → datur
Vi doniĝu: d + ā a + minī → daminī
Ci estas donata: d + ā a + ris → daris

Ĉiujn formojn de la malregula verbo dō, dare en la prezencaj indikativo kaj imperativo kaj ĝiajn prezencajn infinitivojn resumas la jena tabelo. La malregulaĵoj kontraŭ la regulaj unuadeklinaciaj formoj estas markitaj flave.

malregula verbo Dō, -are
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco donas dās dat damus datis dant
Pasivo Prezenco donatas dor daris datur damur daminī dantur
Imperativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco donu date
Pasivo Prezenco doniĝu dare daminī
Infinitivo
Aktivo Prezenco doni dare
Pasivo Prezenco donati darī

Same kiel konjugaciatas ankaŭ la derivita verbo circumdō, -are “ĉirkaŭigi, encirkligi”: circumdamus, circumdate ktp. La aliaj derivaĵoj de , ekzemple addō, -ere “aldoni” aŭ trādō, -ere “transdoni” tamen estas konjugaciataj jam regule laŭ la modeloj de la tria konjugacio.