Latina/Deklinaciaj klasoj

Deklinaciaj klasoj redakti

En Esperanto ĉiuj deklinacieblaj vortoj deklinaciatas same. Por krei pluralon oni aldonas -j, por akuzativo -n, por ambaŭo samtempe -jn. En latino tamen diversaj vortoj povas eĉ por la samaj kazoj kaj nombroj postuli diversajn finaĵojn.

Ekzemple la vorto vir (viro) havas en genitivo la finaĵon , do virī (de viro). Sed la vorto vēr (printempo) jam havas la finaĵon -is: vēris (de printempo).

Ekzistas pluraj deklinaciaj klasoj (aŭ “modeloj” simple “deklinacioj”), do serioj da finaĵoj, laŭ kiuj oni fleksas diversajn deklinacieblajn vortojn.

Jen vi povas ekzameni pli detalan ekzemplon, kiu montras jam ĉiujn deklinaciojn en la unuaj du kazoj en ambaŭ nombroj:

  • stēlla stelo, stēllae de stelo; stēllae steloj, stēllārum de steloj
  • quercus kverko, quercī de kverko; quercī kverkoj, qercōrum de kverkoj
  • lībertās libereco, lībertātis de libereco; lībertātēs liberecoj, lībertātum de liberecoj
  • manus mano, manūs de mano; manūs manoj, manuum de manoj
  • fidēs fido, fid de fido; fidēs fidoj, fidērum de fidoj

Ni do organizu tion en la deklinaciojn. Substantivaj deklinacioj estas kvin (sed kun ne malmultaj subvariantoj) kaj nomiĝas simple laŭ nombroj. Oni do havas unuan deklinacion, duan konjugacion, trian konjugacion, kvaran deklinacion kaj kvinan deklinacion. Ĉiu substantivo apartenas al unu el la deklinacioj; oni do ekzemple diras, ke la vorto stēlla apartenas al (kaj fleksiĝas laŭ la reguloj de) la unua deklinacio.

(Adjektivoj estas de du tipoj kaj aparteniĝas aŭ al la deklinaciduopo unua/dua deklinacio aŭ al la tria deklinacio. Pronomoj kaj numeraloj havas proprajn, malpli regulajn deklinaciojn – kutime ian mikson de la unuaj tri deklinacioj.)

Kiel do ekscii, al kiu deklinacio unu certa vorto apartenas? La baza nominativa formo bedaŭrinde ne sufiĉas. La plej multaj el la eblaj nominativaj vortfinaĵoj estas ambiguaj.

  • Ekzemple la nominativa finaĵo -us estas jen de la dua deklinacio (populus, genitive populī), jen de la tria deklinacio (corpus, gen. corporis), jen de la kvara deklinacio (cāsus, cāsūs); -ās – unua deklinacio (Aenēās, Aenēae), tria deklinacio (dignitās, dignitātis); -ēs – unua deklinacio (Anchīsēs, Anchīsae), sesa deklinacio (speciēs, speciēī); – tria deklinacio (incubō, incubōnis), kvara deklinacio (echō, echūs); -a – unua deklinacio (nauta, nautae), tria deklinacio (schisma, schismatis); kaj tiel plu.

Por povi ĝuste apartenigi vorton al unu el la kvin deklinacioj, oni bezonas scii ĝuste la formon de singulara genitivo. Nur ties finaĵo estas unika por ĉiu deklinacio – t.e. ke ĉiu deklinacio havas sian singularan genitivan finaĵon kaj tiun havas neniu alia.

Tiuj finaĵoj estas:

  • -ae – 1-a deklinacio
  • -ī – 2-a deklinacio
  • -is – 3-a deklinacio
  • -ūs – 4-a deklinacio
  • --ēī – 5-a deklinacio

(Rimarku – fakte ankaŭ duadeklinaciaj vortoj povas genitivi je -eī (kie estas la finaĵo kaj -e- ankoraŭ parto de l’ radiko). Konfuzo tamen ne ekestas, ĉar temas pri vortoj, kiuj en la singularo finiĝas je -eus – kaj tio jam ne estas ebla finiĝo de kvinadeklinacia vorto, ĉar la kvina ĉiam nominativas je -ēs.)

En vortaro estas ĉiam post la baza (nominativa) formo de substantivo skribita ankaŭ la formo genitiva, ĉu plena (precipe ĉe multaj vortoj de la tria deklinacio, kiuj ofte havas en la kromnominativaj kazoj ŝanĝitan la radikon mem; ekz. nōmen, genitive nōminis), ĉu mallongigita (populus, -ī = populī).

Fleksado mem redakti

La deklinaciado efektiviĝas jene: de la genitiva formo de vorto (ellegita el la vortaro) foriĝas la genitiva finaĵo, kaj al la tiel ekhavita radiko aldoniĝadas la finaĵoj de aliaj kazoj.

  • Ekzemple, ni volas la pluralan ablativan formon de la menciita vorto nōmen. Ni jam scias, ke la genitiva formo estas nōminis; de tiu ni forigu la finaĵon -is kaj ni havas la radikon nōmin-, kiu uziĝos por ĉiuj kazoj (krom la singularaj akuzativo kaj vokativo, kiuj, ĉar temas pri neŭtro, samos kun la nominativo – vd. pli sube). De la singulara genitiva finaĵo -is ni divenis, ke temas pri triadeklinacia vorto. Tria deklinacio havas en la plurala ablativo la finaĵon -ibus; tiun ni do aldonu al la genitiva radiko, kaj jen la fina formo: nōminibus.

Ĝeneralaj helpiloj redakti

Teorie ĉiu substantivo povus havi dek du diversajn formojn (unu por ĉiu kombinacio de kazo kaj nombro), sed ekzistas eĉ ne unu tia, kiu tiom da formoj ja havus. Kiel vi eble jam rimarkis, unu aparta formo de vorto estas ofte komuna por pluraj kazoj/nombroj, kaj la efektivan kazon kaj nombron montros nur la kunteksto.

La ĝustajn finaĵojn de la unuopaj kvin deklinacioj ni enkondukados iompostiome en la sekvantaj lecionoj, sed jam nun ni povas enkonduki tri ĝeneralajn faciligajn regulojn, kiuj validas por ĉiuj kvin deklinacioj:

  • Vokativo en ambaŭ nombroj ĉiam egalas nominativon; la sola escepto estas singularo de duadeklinaciaj vortoj finiĝantaj nominative je -us.
    Se en singulara nominativo estas piscis, ankaŭ singulara vokativo estos piscis; la plurala piscēs estas kaj nominativo, kaj vokativo!
  • En pluralo ĉiam ablativo egalas dativon.
    Se plurala dativo estas rēbus, ankaŭ plurala ablativo estos rēbus kaj inverse.
  • Ĉe neŭtroj ĉiam akuzativo egalas nominativon. (Kaj do ankaŭ vokativon.)
    Se nominativo estas oppidum, ankaŭ akuzativo kaj vokativo estas oppidum. Kaj same pluralaj nominativo, akuzativo kaj vokativo havos unu komunan formon, nome oppida.