Latina/Derivaĵoj de sum, esse

Derivaĵoj de sum, esse redakti

En la lasta leciono ni prezentis iujn prefiksojn, pere de kiuj oni priŝanĝas la signifon de vortoj. Nun ni prezentu la prefiksajn derivaĵojn de la verbo sum, kiu, samkiel la Esperanta “esti”, ankaŭ akceptas prefiksojn. Fakte iliaj signifoj estas ofte tre similaj al tiuj de respondaj Esperantaj kunmetaĵoj.

absum, abesse, foresti, malesti
adsum, adesse, alesti, ĉeesti, helpi
dēsum, dēesse, malesti, manki
īnsum, inesse, enesti
intersum, interesse, inter-esti, partopreni; gravi
obsum, obesse, malhelpi, bari
possum, posse (!), povi, havi la eblecon
praesum, praeesse, estri
prōsum, prōdesse (!), utili, helpi
subsum, subesse, subesti
supersum, superesse, resti, postresti, kromi

Du el la verboj estas atentindaj pro sia konjugaciado. Possum fakte estas pot-sum: la t asimiliĝas antaŭ s, sed en ceteraj okazoj ĝi restas t: possum, potes, potest, possumuspoteram, poterās ktp. La infinitivo tamen ne estas potesse, nur posse.

Ĉe la verbo prōsum, prōdesse oni, kiel videblas el la infinitivo, enmetas la literon d tien, kie tuŝapudus la ō kun e: prōsum, prōdes, prōdest, prōsumusprōderam ktp.