Futuro redakti

La Esperanta “os-tenso” ne distingiĝas en latino en plurajn tensojn tiel delikate, kiel la “is-tenso”. Simpla futuro povas priskribi ĉu momentan, finotan kaj unufojan agon ĉu agon ripetotan, daŭran kaj nefinitan.

En malkompleksaj frazoj latino do ne distingas inter la esprimoj “vi estos laŭdata” kaj “vi estos laŭdita”. (Dum en la pasinteco oni uzus por la distingo perfekton/imperfekton.)

Ekzistas ja futura perfekto, sed tiu uziĝas en kompleksaj frazoj kaj plej similas al pluskvamperfekto, signifante ion okazontan iel antaŭ la ĉeffraza estonteco (do ion, kion iu jam estos farinta).

Formado redakti

Futuro same kiel imperfekto ankaŭ kreiĝas de la prezenca radiko kaj ankaŭ uzas sufikson, nome -b-, kiun kutime sekvas -i- (do -bi-). Tiu neniam longas. Kaj en la unuapersona singulara finaĵo estas sen-i-a (-o-r); plie en la dua persono de singularo -i- anstataŭiĝas de -e- kaj en la plurala tria persono de -u-.

  • Ekzemploj:
Li (ŝi, ĝi) laŭdos: laud + ā + b + i + t → laudābit
Mi laŭdos: laud + ā + b + i + ō → laudābō
Ili vidos: vid + ē + b + i u + nt → vidēbunt
Ni estos laŭdataj: laud + ā + b + i + mur → laudābimur
Vi estos laŭdata: laud + ā + b + i e + ris → laudāberis
Mi estos vidata: vid + ē + b + i + o + r → vidēbor

Resumas tion tabelo:

1a konjugacio Laudō, -āre
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Futuro laŭdos laud-ā-b-ō laud-ā-b-i-s laud-ā-b-i-t laud-ā-b-i-mus laud-ā-b-i-tis laud-ā-b-u-nt
Pasivo Futuro laŭdiĝos laud-ā-b-o-r laud-ā-b-e-ris laud-ā-b-i-tur laud-ā-b-i-mur laud-ā-b-i-minī laud-ā-b-u-ntur
2a konjugacio Videō, -ēre
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Futuro vidos vid-ē-b-ō vid-ē-b-i-s vid-ē-b-i-t vid-ē-b-i-mus vid-ē-b-i-tis vid-ē-b-u-nt
Pasivo Futuro vidiĝos vid-ē-b-o-r vid-ē-b-e-ris vid-ē-b-i-tur vid-ē-b-i-mur vid-ē-b-i-minī vid-ē-b-u-ntur

Aliaj konjugacioj redakti

Rimarku, ke dum la kreado de imperfekto estos pli malpli egala ĉe ĉiuj konjugacioj, la futuro de la unua kaj dua konjugacioj (kiel ĵus prezentita) malsimilas al la futuroj de la tria kaj kvara konjugacioj.

Malregulaj verboj redakti

Dō, dare: same kiel ĉe jam konataj tensoj. La tema vokalo ĉiam mallongas, la posta finiĝo laŭregulas. Dabō, dabis ktp.