Latina/Konjugaciaj klasoj

Konjugaciaj klasoj redakti

Same kiel diversaj latinaj deklinaci-vortoj fleksiĝas diverse (per diversaj serioj de finaĵoj), ankaŭ la verboj ne estas unuecaj.

En Esperanto, ĉiu verbo konjugaciatas same: oni simple aldonas la finaĵojn (-as, -i, -us ktp.) al la radiko, kia ajn ĝi estu. En latino tamen diversaj verboj povas eĉ por la samaj personoj, tensoj ktp. postuli diversajn finaĵojn.

Ekzistas denove pluraj konjugaciaj klasoj (aŭ “modeloj” aŭ simple “konjugacioj”), do serioj da finaĵoj, laŭ kiuj oni fleksas diversajn konjugacieblajn vortojn.

En Esperanto oni havus unu “konjugacion” – ĉiu verbo akceptas la finaĵojn -i, -as, -us ktp. senescepte, do la verbon “laŭdi” oni konjugacias tute responde al ekzemple la verboj “havi”, “diri”, “fari” aŭ “aŭdi”.

Vi tamen komparu la singularajn prezencaktivajn formojn de kvin diversaj latinaj verboj:

  • laudō mi laŭdas, laudās vi laŭdas, laudat li (ŝi, ĝi) laŭdas
  • hab mi havas, habēs vi havas, habet li (ŝi, ĝi) havas
  • dīcō mi diras, dīcis vi diras, dīcit li (ŝi, ĝi) diras
  • fac mi faras, facis vi faras, facit li (ŝi, ĝi) faras
  • aud mi aŭdas, audīs vi aŭdas, audit li (ŝi, ĝi) aŭdas

La supraj kvin verboj estas ekzemploj de la kvar latinaj konjugacioj (la tria kaj kvara verboj fakte apartenas al la sama konjugacio). Ĉiu latina verbo (krom la malregulaj verboj) apartenas al unu el tiuj ĉi kvar konjugacioj kaj estas konjugaciata laŭ ties reguloj.

La konjugacioj estas nomataj laŭ nombroj. Oni do havas unuan konjugacion, duan konjugacion, trian konjugacion kaj kvaran konjugacion. Tria konjugacio plie subhavas du variantojn: la “normalan” kaj la iō-varianton, en kiu kelketaj formoj diferencas.

Se oni scias la vokallongojn, oni povas diveni la konjugacion de verbo el ĝia prezenca infinitivo. (Ni diras “prezenca” infinitivo, ĉar verboj en latino povas havi plurajn infinitivojn – krom la prezenca ankoraŭ perfektan kaj futuran.) Por niaj kvin verboj, la prezencaj infinitivoj estas:

  • laudāre laŭdi – 1-a konjugacio
  • habēre havi – 2-a konjugacio
  • dīcere diri – 3-a konjugacio
  • facere fari – 3-a konjugacio, -varianto
  • audīre aŭdi – 4-a konjugacio

El la prezencaj infinitivoj oni tamen ne povas distingi inter la du variantoj de la tria konjugacio, oni do bezonas scii ankaŭ la formon de aktiva indikativo de prezenco en la unua persono (tio estas la verboformo tradukata en Esperanton kiel “mi –as”; la supraj laudō, habeō, dīcō ktp.).

Eĉ tiuj du informoj tamen ne sufiĉas por plene scii, kiel konjugacii apartan verbon. La kaŭzo estas, ke ne ĉiuj formoj de latina verbo kreiĝas el unu sola radiko; krom la radiko prezenca (por niaj kvin verboj, la prezencaj radikoj estas laud/, hab/, dīc/, fac/ kaj aud/) ekzistas ankoraŭ la tiel nomataj radikoj perfekta (por niaj verboj laudāv/, habu/ dīx/, fēc/ kaj audīv/) kaj supina (laudāt/, habit/, dict/, fact/, audīt/).

Ĉiujn verbajn formojn (se ne temas pri malregula verbo) oni povas krei nur tiam, se oni scias ĉiujn tri radikojn kaj tion, al kiu konjugacio la konjugaciota verbo apartenas. En vortaroj do estas la jenaj verboformoj prezentitaj por preskaŭ ĉiu verbo: aktiva indikativo de prezenco en la unua persono de singularo, prezenca infinitivo, aktiva indikativo de perfekto en la unua persono de singularo kaj supino.

Ekzemple, por la latina verbo de laŭdado, tiuj kvar formoj estas: “laudō”, “laudāre”, “laudāvī” kaj “laudātum”. Por ŝpari spacon en la vortaroj oni tamen tiujn ĉi verboformojn kutime mallongigas, se ili ne enhavas grandajn malsimilaĵojn al la prezenca radiko. Ekzemple el “laudō” oni ekscias la radikon laud/, kaj al tiu aldonas -āre (laudāre), -āvī (laudāvī) kaj -ātum (-laudātum).

La vortaraj enskriboj por la kvin verboj konataj al ni estas:

  • laudō, -āre, -āvī, -ātum, laŭdi
  • habeō, -ēre, -uī, -itum, havi
  • dīcō, -ere, dīxī, dictum, diri
  • faciō, -ere, fēcī, factum, fari
  • audiō, -īre, -īvī, -ītum, aŭdi

Rimarku ankaŭe, ke tute unue venas ne la prezenca infinitivo, sed ĝuste la aktiva indikativo de prezenco en la unua persono de singularo. Tiu efektive estas uzata kiel la ĉefa vortara kapvorto kaj rigardata kiel la baza formo de ĉiu latina verbo. Dum en Esperanto oni kutime diras “la verbo laŭdi” (donante la infinitivon), parolante pri latino oni diras “la verbo laudō”.

Same kiel ĉe deklinaciaj vortoj, kie unu formo povis esti komuna por pluraj kazoj kaj/aŭ nombroj, ankaŭ unu formo de verbo iam povas ambigua (kaj komuna ekzemple al pluraj kombinacioj de persono/tenso), kvankam ĉe verboj oni trovas multe malpli da tiaj samaĵoj ol ĉe deklinaciaĵoj.

Malregulaj verboj redakti

En latino ekzistas ankaŭ malregulaj verboj, do iuj, kiuj ne senescepte obeas la regulojn de iu el la kvar konjugacioj. Iujn tiajn verbojn oni ja povas kvazaŭ apartenigi al iu konjugacio, ili havas nur kelkajn formojn neatendite diferencajn; sed estas ankaŭ verboj, kiuj havas kvazaŭ tute hazardajn formojn kaj kies individuan konjugacion oni devos ellerni parkere.