Tiu ĉi leciono traktas pri la bazoj de la latina verbosistemo. Plie enkondukiĝas iuj bazaj formoj de la verboj de la unua konjugacia modelo.

Eksplika parto

redakti

Konjugacio

redakti

Per la vorto “konjugacii” oni komprenas ŝanĝi la formon de verba vorto por esprimi apud la ĉefa ideo de la verbo ankaŭ diversajn gramatikaĵojn, kiel ekzemple la aganton, la tempon, en kiu la agado okazas, kaj tiel plu; la funkcioj de konjugacio diversas de lingvo al lingvo.

En Esperanto, oni povus nomi konjugacio la almetadon de la diversaj verbaj finaĵoj (-i, -as, -is, -os, -us, -u) al vortradikoj.

Konjugaciaj modeloj

redakti

La vorto “konjugacio” plie povas signifi unu el pluraj modeloj, laŭ kiuj verboj povas esti konjugaciataj. En Esperanto oni havus unu “konjugacion” – ĉiu verbo akceptas la finaĵojn -i, -as ktp. senescepte, do la verbon “laŭd/i” oni konjugacias tute responde al ekzemple la verboj “hav/i”, “dir/i”, “far/i” aŭ “aŭd/i”.

En latino oni tamen konjugacias laŭ pluraj diversaj modeloj. Sufiĉas kompari jam tre malmutajn formojn de iuj apartaj verboj por montri gravajn diferencojn en la finaĵoj. Jen iuj latinaj formoj por la kvin ĵus menciitaj Esperantaj verboj:

  • laudō mi laŭdas, laudās vi laŭdas, laudat li (ŝi, ĝi) laŭdas
  • hab mi havas, habēs vi havas, habet li (ŝi, ĝi) havas
  • dīcō mi diras, dīcis vi diras, dīcit li (ŝi, ĝi) diras
  • fac mi faras, facis vi faras, facit li (ŝi, ĝi) faras
  • aud mi aŭdas, audīs vi aŭdas, audit li (ŝi, ĝi) aŭdas

La supraj kvin verboj estas ekzemploj de la kvar latinajn konjugaciojn. Ĉiu latina verbo (krom la malregulaj verboj) apartenas al unu el tiuj ĉi kvar konjugacioj kaj estas konjugaciata laŭ ties reguloj.

La konjugacioj estas nomataj laŭ nombroj. Oni do havas unuan konjugacion, duan konjugacion, trian konjugacion kaj kvaran konjugacion. Tria konjugacio plie subhavas du variantojn: la “normalan” kaj la iō-varianton.

Se oni scias la vokallongojn, oni povas diveni la konjugacion de verbo el ĝia prezenca infinitivo. (Ni diras “prezenca” infinitivo, ĉar verboj en latino povas havi plurajn infinitivojn – krom la prezenca ankoraŭ perfektan kaj futuran.) Por niaj kvin verboj, la prezencaj infinitivoj estas:

  • laudāre laŭdi – 1-a konjugacio
  • habēre havi – 2-a konjugacio
  • dīcere diri – 3-a konjugacio
  • facere fari – 3-a konjugacio, iō-varianto
  • audīre aŭdi – 4-a konjugacio

El la prezencaj infinitivoj oni tamen ne povas distingi inter la du variantoj de la tria konjugacio, oni do bezonas scii ankaŭ la formon de aktiva indikativo de prezenco en la unua persono (tio estas la verboformo tradukata en Esperanton kiel “mi –as”; la supraj laudō, habeō, dīcō ktp.). Eĉ tiuj du informoj tamen ne sufiĉas por plene scii, kiel konjugacii apartan verbon. La kaŭzo estas, ke ne ĉiuj formoj de latina verbo kreiĝas el unu sola radiko; krom la radiko prezenca (por niaj kvin verboj, la prezencaj radikoj estas laud/, hab/, dīc/, fac/ kaj aud/) ekzistas ankoraŭ la tiel nomataj radikoj perfekta (por niaj verboj laudāv/, habu/ dīx/, fēc/ kaj audīv/) kaj supina (laudāt/, habit/, dict/, fact/, audīt/).

Kvankam ĉi tiu kaj kelkaj sekvaj lecionoj traktos nur pri tiuj verboformoj, kiuj kreiĝas de la prezenca radiko, ni rekomendas al vi, ke vi jam ekde la komenco lernu por ĉiu verbo ĉiujn kvar formojn skribitajn en la vortaro; alie vi devos malfacile retrolerni ilin pli poste.

Ĉiujn verbajn formojn (se ne temas pri malregula verbo) oni povas krei nur tiam, se oni scias ĉiujn tri radikojn kaj tion, al kiu konjugacio la konjugaciota verbo apartenas. En vortaroj do estas la jenaj verboformoj prezentitaj por preskaŭ ĉiu verbo: aktiva indikativo de prezenco en la unua persono de singularo, prezenca infinitivo, aktiva indikativo de perfekto en la unua persono de singularo kaj supino.

Ekzemple, por la latina verbo de laŭdado, tiuj kvar formoj estas: “laudō”, “laudāre”, “laudāvī” kaj “laudātum”. Por ŝpari spacon en la vortaroj oni tamen tiujn ĉi verboformojn kutime mallongigas, se ili ne enhavas grandajn malsimilaĵojn al la prezenca radiko. Ni aparte en tiu ĉi kurso plie enkondukas subtilan koloradon, por iome plifaciligi la distingadon inter la kvar konjugacioj.

La vortaraj enskriboj por la kvin verboj konataj al ni estas:

  • laudō, -āre, -āvī, -ātum, laŭdi
  • habeō, -ēre, -uī, -itum, havi
  • dīcō, -ere, dīxī, dictum, diri
  • faciō, -ere, fēcī, factum, fari
  • audiō, -īre, -īvī, -ītum, aŭdi

Rimarku ankaŭe, ke tute unue venas ne la prezenca infinitivo, sed la aktiva indikativo de prezenco en la unua persono de singularo. Tiu efektive estas uzata kiel la ĉefa vortara kapvorto kaj rigardata kiel la baza formo de ĉiu latina verbo. Dum en Esperanto oni kutime diras “la verbo laŭdi” (donante la infinitivon), parolante pri latino oni diras “la verbo laudō”.

Verbaj kategorioj

redakti

Persono kaj nombro

redakti

La gramatika persono de verbo esprimas, ĉu la aganto de la verbo estas la parolanto mem, la adresato de la parolo, aŭ iu tute alia. La gramatika nombro esprimas, pri kiom da agantoj estas parolate. Esperantaj verboj ne esprimas la personon nek la nombron per si mem, kaj oni do devas, se mankas substantiva subjekto, aldoni en plej multaj okazoj personajn pronomojn. Latino tamen havas diversajn finaĵojn por diversaj personoj kaj nombroj, do oni kutime povas la personajn pronomojn ellasi.

  • Unua persono esprimas la parolanton mem, plurnombre la parolantojn aŭ la parolanton kun iuj kunagantoj. Ekz. Laudō – mi laŭdas, laudāmus – ni laŭdas.
  • Dua persono kontraŭe estas por la adresato(j). Laudās – vi (unu, ci) laŭdas, laudātis – vi (pluraj) laŭdas.
  • Tria persono signifas iun, kiu estas nek la parolanto nek la alparolato. Laudat – li (ŝi, ĝi) laŭdas, laudant – ili laŭdas.
  • Singularoununombro signifas, ke la aganto estas unu sola. (En ĉi-supraj ekzemploduopoj tio estas ĉiam la unua ekzemplo.)
  • Pluralomultenombro signifas plurajn agantojn. (Ĉi-supre la duaj ekzemploj.)

La gramatika voĉo de verbo esprimas la rilaton inter la ag(ad)o kaj la subjekto de la frazo.

  • Aktiva voĉo signifas, ke la subjekto mem plenumas la agon. Ekz. Laudō – mi laŭdas, laudāvit – li (ŝi, ĝi) laŭdis.
  • Pasiva voĉo kontraŭe esprimas, ke la subjekto suferas la agon. Laudor – mi estas laŭdata, mi laŭdiĝas, laudātus est – li estas laŭdita, li laŭdiĝis.

La tenso (aŭ verbotempo) de verbo esprimas, kiam la ag(ad)o okazas/okazis/okazos.

Esperanto havas tri tensojn, markatajn per la finaĵoj -as, -is, kaj -os. latino tamen havas duoble tiom da tensoj.

  • Prezenco respondas al la Esperanta “as-tempo”; ĝi signifas agadon, kiu okazas ĝuste nun. Ekz. Laudō – mi laŭdas.
  • Futuro estas kiel “os-tempo”: ago aŭ agado, kiu ankoraŭ ne okazis nek okazas. Laudābō – mi laŭdos.
  • Perfekto estas unu el pluraj latinaj tensoj, kiujn oni tradukas per la Esperanta “is-tempo”; ĝi esprimas agon finiĝintan en la pasinteco, momentan, unufojan. Laudāvī – mi laŭdis (unu fojon, male al “laŭdadis”).
    Temas pri simila koncepto kiel ĉe unu el la du signifoj de la Esperanta prefikso ek-.
  • Imperfekto male esprimas pasintan agadon longdaŭran aŭ ripetitan, aŭ la fakton, ke la agado estis okazanta, ne finigita. Laudābam – mi laŭd(ad)is (longan tempon, kutime), mi estis laŭdanta.
  • Pluskvamperfekto esprimas agon aŭ agadon, kiu okazis kvazaŭ antaŭ la pasinteco, do eĉ antaŭ la ag(ad)o, por kiu la parolanto uzas perfekton aŭ imperfekton. Laudāveram – mi antaŭe laŭdis, mi estis laŭdinta.
  • Futura perfekto simile estas por ago, kiu okazos antaŭ tio, kion esprimas futuro. Laudāverō – mi estos laŭdinta.

La diferencojn inter perfekto kaj imperfekto oni povas Esperante bone distingi en la pasiva voĉo, kie perfekto (mi – laudātus sum, vi – laudātus es, ktp.) tradukiĝus per la Esperanta konstruo “estas/estis laŭdita”, dum imperfekto (mi – laudābar, vi – laudābāris) per “estis laŭdata”.

La tensojn oni plie dividas je du grupoj, la primaraj kaj la sekundaraj (aŭ historiaj). La primaraj tensoj estas prezenco, futuro kaj perfekta futuro (do tiuj, kiuj tradukiĝas per la Esperantaj “as-tempo” kaj “os-tempo”), dum la sekundaraj (historiaj) tempoj estas tiuj esprimantaj la “is-tempon” aŭ pasintecon: perfekto, imperfekto kaj pluskvamperfekto. Scii, ĉu tenso estas primara aŭ sekundara, oni devos rilate al la tiel nomata sekveco de tensoj, traktota en leciono X.

Por tiu ĉi leciono kaj ankoraŭ multaj lecionoj sekvantaj ni limigos nin nur al prezenco, futuro kaj imperfekto, ĉar la formoj por tiuj tri tensoj kreiĝas de la prezenca radiko.

La modo de verbo esprimas la sintenon de la parolanto al la ag(ad)o.

  • Indikativo simple prezentas faktojn. Ekz. Laudās – vi laŭdas, laudāvit – li (ŝi, ĝi) laŭdis.
  • Subjunktivo estas uzata en iuj subfrazoj, nerekta parolo ktp., por esprimi faktojn aŭ kondiĉojn; sed en memstaraj frazoj subjunktivo esprimas jen malcertecon de la parolanto, jen lian deziron, jen eĉ ordonon . Laudēs – vi laŭdus, vi laŭdu, laudāverit – li (ŝi, ĝi) estus laudinta, li (ŝi, ĝi) estu laudinta.
  • Imperativo esprimas ordonon de la parolanto, ke iu faru ion. Laudā – laŭdu, laudātō – laŭdu, estu laŭdonta, li (ŝi ĝi) laŭdu, li (ŝi, ĝi) estu laŭdonta.
  • Infinitivo kutime funkcias same kiel en Esperanto, tamen multaj Esperantaj uzoj de infitivo tradukiĝas en latinon ne per la infinitivo; kaj plie, latino havas plurajn specojn de infinitivoj. Laudāre – laŭdi, laudāvisse – esti laŭdinta.

Ne ĉiu kombinacio de persono/nombro, tenso kaj voĉo povas esti esprimita en ĉiu modo. Fakte nur indikativo povas esprimi ĉiujn ses tensojn (kaj ĉiun en ĉiuj ses personoj, ambaŭ nombroj kaj ambaŭ voĉoj). Subjunktivo ja povas esprimi personojn kaj nombrojn kaj voĉojn, sed ekzistas nur ĉe la sekundaraj (pasintecaj) tensoj kaj prezenco. Imperativo ekzistas nur por du personoj kaj du tensoj. Fine infinitivo estas senpersona kaj sennombra formo, kiu tamen povas esprimi ambaŭ voĉojn kaj tri tensojn – prezencon, perfekton kaj futuron.

Por tiu ĉi leciono, ni limigos nin al indikativo kaj infinitivo.

Personaj finaĵoj

redakti

Ĉiuj verboj, eĉ la malregulaj, uzas en ĉiuj tensoj (krom perfekto) de indikativo kaj subjunktivo la jenajn finaĵojn por esprimi la personon kaj nombron.

Personaj finaĵoj
Nombro Singularo Pluralo
Persono 1 2 3 1 2 3
Aktivo -ō/-m -s -t -mus -tis -nt
Pasivo -(o)-r -ris -tur -mur -minī -ntur

Tiujn ĉi finaĵojn preskaŭ ĉiam antaŭas ankoraŭ iuj ligilaj vokaloj kaj ofte ankaŭ iuj tenso- aŭ modo-sufiksoj.

Unua konjugacio

redakti

Jen ni lernos, kiel konjugacii (en la bazaj tensoj kaj modo) latinajn verbojn de la unua konjugacia modelo – do tiujn, kiuj havas la infinitivon finiĝantan je -āre.

Karakterizaĵo de la unua konjugacio estas la vokalo a / ā. Ĝi estas ĝia tema vokalo.

Prezenco

Indikativoj de prezenco kreiĝas tiel, ke al la prezenca verba radiko simple “algluiĝas” la personaj finaĵoj – pere de la tema vokalo. Tiu normale longas; nur se ĝin sekvas la finaĵoj -t, -nt-ntur, ĝi mallongas.

Esceptaj estas la formoj de la unua persono de singularo (kaj la aktiva kaj la pasiva), kie la tema vokalo estas “forglutita” de la persona finaĵo (-o-r).

Ekzemploj:

Vi (ci) laŭdas: laud + ā + s → laudās
Ili laŭdas: laud + a + nt → laudant
Mi laŭdas: laud + ā + ō → laudō
Mi estas laŭdata: laud + ā + o + r → laudor
Li (ŝi, ĝi) estas laŭdata: laud + ā + tur → laudātur
Ili estas laŭdataj: laud + a + ntur → laudantur
Imperfekto

Imperfekto aldonas post la tema vokalo ankoraŭ la sufikson -bā- (-ba-). La antaŭa tema ā ĉiam longas, la sufiksa a / ā mallongas antaŭ -m, -r, -t, -nt kaj -ntur.

La aktiva unuapersona singulara finaĵo estas -m. Nek en aktivo nek en pasivo troviĝas la ligilo -o-.

Ekzemploj:

Ni laŭdis: laud + ā + bā + mus → laudābāmus
Li (ŝi, ĝi) laŭdis: laud + ā + ba + t → laudābat
Mi laŭdis: laud + ā + ba + m → laudābam
Mi estis laŭdata: laud + ā + ba + o + r → laudābar
Vi (multaj) estis laŭdataj: laud + ā + bā + minī → laudābāminī
Ili (multaj) estis laŭdataj: laud + ā + ba + ntur → laudābantur
Futuro

Fine la futuraj formoj aldonas post la tema vokalo la sufikson -b-, kiun kutime sekvas -i- (do -bi-), nur la unuapersona singulara finaĵo estas sen-i-a (-o-r); plie en la dua persono de singularo -i- anstataŭiĝas de -e- kaj en la plurala tria persono de -u-.

Ekzemploj:

Li (ŝi, ĝi) laŭdos: laud + ā + b + i + t → laudābit
Mi laŭdos: laud + ā + b + i + ō → laudābō
Ili laŭdos: laud + ā + b + i u + nt → laudābunt
Ni estos laŭdataj: laud + ā + b + i + mur → laudābimur
Vi estos laŭdata: laud + ā + b + i e + ris → laudāberis
Mi estos laŭdata: laud + ā + b + i + o + r → laudābor
Infinitivoj

La prezencaj infinitivoj kreiĝas per la finaĵoj -re (aktiva) kaj -rī (pasiva) post la tema vokalo.

Laŭdi: laud + ā + re → laudāre
Esti laŭdata: laud + ā + rī → laudārī

Ĉiujn formojn de la unuakonjugacia verbo laudō, -āre en la indikativaj prezenco, imperfekto kaj futuro kaj ĝiajn prezencajn infinitivojn resumas la jena tabelo. La finiĝoj sekvantaj la radikon aplikeblas al ĉiuj regulaj verboj de la unua konjugacio.

1a konjugacio Laudō, -āre
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco laŭdas laud-ō laud-ā-s laud-a-t laud-ā-mus laud-ā-tis laud-a-nt
Imperfekto laŭd(ant)is laud-ā-ba-m laud-ā--s laud-ā-ba-t laud-ā--mus laud-ā--tis laud-ā-ba-nt
Futuro laŭdos laud-ā-b-ō laud-ā-bi-s laud-ā-bi-t laud-ā-bi-mus laud-ā-bi-tis laud-ā-b-u-nt
Pr. infinitivo laŭdi laud-ā-re
Pasivo Prezenco laŭdatas laud-o-r laud-ā-ris laud-ā-tur laud-ā-mur laud-ā-minī laud-a-ntur
Imperfekto laŭdatis laud-ā-ba-r laud-ā--ris laud-ā--tur laud-ā--mur laud-ā--minī laud-ā-ba-ntur
Futuro laŭdatos laud-ā-b-o-r laud-ā-b-e-ris laud-ā-bi-tur laud-ā-bi-mur laud-ā-bi-minī laud-ā-b-u-ntur
Pr. infinitivo laŭdati laud-ā-

Ekzerca parto

redakti

Taskoj

redakti

1. Ĉe ĉiu sekvanta verbo legu laŭte la kvar plenajn formojn kaj apartenigu la verbon al unu el la kvar konjugacioj.

Portō, -āre, -āvī, -ātum | properō, -āre, -āvī, -ātum | mūniō, -īre, -īvī, -ītum | legō, -ere, lēgī, lēctum | vēxō, -āre, -āvī, -ātum | videō, -ēre, vīdī, vīsum | capiō, -ere, cēpī, captum[1] | cōgitō, -āre, -āvī, -ātum | agō, -ere, ēgī, āctum | pāreō, -ēre, -uī, -itum[2] | renovō, -āre, -āvī, -ātum | salveō, -ēre, —, —[3] | spērō, -āre, -āvī, -ātum | suēscō, -ere, suēvī, suētum | struō, -ere, struxī, structum[4] | sīdō, -ere, sīdī, — | cōnsīdō, -ere, -sēdī, -sēssum[5] | cupiō, -ere, cupīvī, cupītum | veniō, -īre, vēnī, ventum | inveniō, -īre, -vēnī, -ventum | sciō, -īre, -īvī, scītum | scīscō, -ere, scīvī, scītum[6] | vīsō, -ere, vīsī, vīsum[7] | mulceō, -ēre, mulsī, mulsum | carpō, -ere, -psī, -ptum[8] | impendō, -ere, -endī, -ēnsum | impendeō, -ēre, —, — | commeō, -āre, -āvī, -ātum[9] | moneō, -ēre, -uī, -itum | impleō, -ēre, -ēvī, -ētum | scrībō, -ere, scrīpsī, scrīptum | anxiō, -āre, -āvī, -ātum[10] | saeviō, -īre, -iī, -ītum | lōrīcō, -āre, -āvī, -ātum | scandō, -ere, scandī, scānsum | servō, -āre, -āvī, -ātum | serviō, -īre, -īvī/-iī, -ītum[11] | iungō, -ere, iūnxī, iūnctum | incubō, -āre, -cubuī, -cubitum[12] | iuvō, -āre, iūvī, iūtum[12] | currō, -ere, cucurrī, cursus | dēbeō, -ēre, -uī, -itum | amō, -āre, -āvī, -ātum.

2. Determinu la gramatikajn kategoriojn (personon, nombron, tenson kaj voĉon) de ĉi-sekvaj verbaj formoj. Vi povas diveni la signifojn helpe de l’ vortareto sube.

Properābam, necās, laudō, properābunt, amābō, laudant, amāmur, necābitur, vocātis, amārī, ignōrō, necāberis, stās, vocātis, properāre, interrogābimus, properābitis, vocāminī, appropinquābat, amābar, laudābor, imperābantur, narrātis, ignōrābāmus, amābant, amābunt, vocāris, stābunt, necārī.

Tradukado

redakti

3. Legu ĉi-sekvajn frazojn kaj traduku ilin helpe de la suba vortareto.

  1. Saepe vocābātur.
  2. Diū labōrābāmus.
  3. Clāmant: “Tē laudāmus!”
  4. Interrogō: “Cūr laudor?”
  5. Narrātur.
  6. Crās iam labōrābunt.
  7. Bene labōrat, itaque laudābitur.
  8. Herī nōn labōrābātis bene.
  9. Imperō et semper imperābō.
  10. Amābō tē.[13]
  11. Cūr nōn properās? Vocābāris!
  12. Vocābāmur, itaque properāmus.
  13. Saepe nōn labōrābās bene. Cūr?
  14. Iam nōn spērō.[14]
  15. Iam diū labōrābāmus; nunc cantāmus.
  16. Dum labōrābis bene, laudāberis.
  17. Ignōrat et nōn interrogat!
  18. Tē amat, itaque tē vocat.
  19. Diū ignōrābat, nunc iam nōn ignōrat.[15]
  20. Crās necāberis.

4. Traduku la jenajn frazojn en latinon. Rimarku: por klareco ni skribas “ci” por singularo kaj “vi” nur por pluralo. Vi ankoraŭ ne zorgu pri la vortordo!

 
Iam nōn spērō…
  1. Vi rakontos. [Solvoj 1]
  2. Kial ŝi ne laboris? [Solvoj 2]
  3. Li rapidos. [Solvoj 3]
  4. Ili estis amataj. [Solvoj 4]
  5. Mi laŭdiĝos. [Solvoj 5]
  6. Li ofte kantas. [Solvoj 6]
  7. Vi estos amataj. [Solvoj 7]
  8. Hieraŭ ili jam laboris. [Solvoj 8]
  9. Kial ci demandas? [Solvoj 9]
  10. Ili ne laboris bone, tial ili ne estas laŭdataj. [Solvoj 10]
  11. Ŝi ofte demandadis. [Solvoj 11]
  12. Ci estis amata. [Solvoj 12]
  13. Ni esperos. [Solvoj 13]
  14. Jam longe ili imperadis. [Solvoj 14]
  15. Mi amas cin. [Solvoj 15]

5. Progresa tradukado. La vokalaj longoj ne estas markitaj.

  1. Dum spiro, spero.
  2. Amamini; cur non amatis?
  3. Ignoramus et semper ignorabimus.
  4. Appropinquat, sed non properat.
  5. Semper sperabam – et semper sperabo!
  6. Amabam et amabar, sed iam non amor.
  7. Te voco – sed non appropinquas.
  8. Bene narras, bene!
  9. Nunc amaris – cras necaberis.
  10. Cur non speras?

6. Variaĵa tradukado.

  1. Li ne laboris bone, [Solvoj 16]
    1. …tial li ne estis laŭdata. [Solvoj 17]
    2. …tial li ne estas laŭdata. [Solvoj 18]
    3. …tial li ne estos laŭdata. [Solvoj 19]
  2. Li ne laboras bone,
    1. …tial li ne estas laŭdata.
    2. …tial li ne estos laŭdata.
  3. Li ne estis laŭdata,
    1. …tial li ne laboros bone.
    2. …tial li ne laboras bone.
  4. Li ne estas laŭdata,
    1. …tial li ne laboras bone.
    2. …tial li ne laboros bone.
  5. “Kial mi ne estas laŭdata?” [Solvoj 20]
    1. “Vi ne laboris bone!” [Solvoj 21]
    2. “Vi ne laboras bone!” [Solvoj 22]

Vortareto

redakti

Jen iuj vortoj, uzataj en ĉi-leciona ekzercaro kaj lernindaj por la sekvantaj lecionoj.

  • amō, -āre, -āvī, -ātum, ami
  • appropinquō, -āre, -āvī, -ātum, alproksimiĝi
  • bene, bone
  • cantō, -āre, -āvī, -ātum, kanti
  • clāmō, -āre, -āvī, -ātum, voki, krii
  • crās, morgaŭ
  • cūr, kial
  • diū, longe, longdaŭre
  • dum, dum; ĝis kiam
  • et, kaj
  • herī, hieraŭ
  • iam, jam
  • ignōrō, -āre, -āvī, -ātum, ne scii
  • interrogō, -āre, -āvī, -ātum, demandi
  • imperō, -āre, -āvī, -ātum, ordonadi, regi
  • itaque, tial
  • labōrō, -āre, -āvī, -ātum, labori, peni
  • laudō, -āre, -āvī, -ātum, laŭdi
  • narrō, -āre, -āvī, -ātum, rakonti
  • necō, -āre, -āvī, -ātum, mortigi
  • nōn, ne
  • nunc, -āre, -āvī, -ātum, nun
  • properō, -āre, -āvī, -ātum, rapidi, hasti
  • saepe, ofte
  • sed, sed
  • semper, ĉiam
  • spērō, -āre, -āvī, -ātum, esperi
  • spīrō, -āre, -āvī, -ātum, spiri
  • , vin (unu, cin)
  • vocō, -āre, -āvī, -ātum, voki, alvoki
  1. Temas pri verbo de la tria konjugacio, la tiel nomata iō-varianto; la i ne apartenas al la radiko mem, kaj la prezenca infinitivo do estas capere (ne capiere).
  2. Memoru, ke la e ne estas vere parto de la radiko, kaj la perfektaj kaj supinaj formoj estas respektive pāruī, pāritum.
  3. Tiu ĉi verbo ne havas perfektajn nek supinajn formojn; temas pri nekompleta verbo.
  4. La prezenca infinitivo estas struere.
  5. La perfekta kaj supina formoj mallongige forstrekas la prefikson con- (cōn-). La plenaj formoj de tiu ĉi verbo estas: cōnsīdō, cōnsīdere, cōnsīdī, cōnsēssum.
  6. Tiu ĉi verbo efektive kundividas la perfektan kaj supinan radikojn kun la verbo sciō, -īre.
  7. Ĉe tiu ĉi verbo la perfekta kaj supina radikoj estas samaj kiel la prezenca.
  8. Carpō, carpere, carpsī, carptum.
  9. Spite al la ŝajne duakonjugacia finiĝo -eō, tiu ĉi verbo efektive apartenas al la unua konjugacio, kiel videbligas la finaĵo de la prezenca infinitivo. La prezenca radiko estas comme-, kaj la plenaj formoj do: commeō, commeāre, commeāvī, commeātum.
  10. Denove, ne lasu vin trompiĝi per la finiĝo -iō; la i estas parto de la radiko kaj la prezenca infinitivo estas anxiāre.
  11. De la perfekta radiko ekzistas du variantoj.
  12. 12,0 12,1 Jen unu el la malmultaj unuakonjugaciaj verboj, kies perfekta kaj supina radikoj ne finiĝas respektive en -āv- kaj -āt-.
  13. Frazo ofte uzata figurasence en la senco “bonvolu”, “mi petas”.
  14. “Iam nōn” uziĝas ofte en la senco “ne plu”.
  15. Duobla neo (“ne nescii”) fakte donas malan signifon (= “bone scii”).

Solvoj

redakti
  1. Narrābitis.
  2. Cūr nōn labōrābat?
  3. Properābit.
  4. Amābantur.
  5. Laudābor.
  6. Saepe cantat.
  7. Amābiminī.
  8. Herī iam labōrābant.
  9. Cūr interrogās?
  10. Nōn labōrābant bene, itaque nōn laudantur.
  11. Saepe interrogābat.
  12. Amābāris.
  13. Spērābimus.
  14. Iam diū imperābant.
  15. Tē amō.
  16. Nōn labōrābat bene,
  17. …itaque nōn laudābātur.
  18. …itaque nōn laudātur.
  19. …itaque nōn laudābitur.
  20. Cūr nōn laudor?
  21. Nōn labōrābās bene!
  22. Nōn labōrās bene!