Tiu ĉi leciono traktas pri la bazoj de la latina deklinaciado, precipe tiu de substantivoj. Enkondukiĝas ankaŭ la unua substantiva deklinacia modelo.

Eksplika parto

redakti

Deklinacio

redakti

Dum “konjugacio” rilatis al verboj, “deklinacio” koncernas aliajn flekseblajn vortospecojn, nome substantivojn, adjektivojn, pronomojn kaj numeralojn (nombronomojn). (En ĉi tiu kaj la sekvanta prideklinacia leciono ni limigos nin nur al substantivoj.) Kadre de deklinaciado oni ŝanĝas la formon de certa vorto por asigni al ĝi certan rolon en la frazo.

Deklinaciadon, kvankam multe pli simplan ol en latino, oni ja povas observi ankaŭ en Esperanto mem: temas pri la aldonado de la akuzativaj kaj pluralaj finaĵoj (-n, -j; -jn) al la bazaj vortospec-finaĵoj (-o, -a; kaj eventuale la pronoma -i).

Jam Esperanto do donas al ni konon de du gravaj substantivaj (adjektivaj, pronomaj, numeralaj) gramatikaj kategorioj: nombro kaj kazo. Latino tamen havas ankoraŭ unu tian kategorion, kiun Esperanto ne posedas – nome gramatikan genron.

Gramatikaj kategorioj

redakti

Jen do gramatikaj kategorioj de deklinacieblaj vortoj – substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj iuj numeraloj.

Nombro

redakti

La gramatika nombro en latino funkcias same kiel en Esperanto kaj same kiel ĉe verboj. Ĝi esprimas, ĉu la priparolata persono aŭ afero estas unu sola, aŭ ĉu estas pli da personoj/aferoj.

  • Singularoununombro signifas unu. Ekz. Fēmina – virino, magister – instruisto, oppidum – urbeto, bonus – bona, ego – mi, ūnus – unu, triās – trio.
  • Pluralomultenombro male signifas pli ol unu. Fēminae – virinoj, magistrī – instruistoj, oppida – urbetoj, bonī – bonaj, nōs – ni, duo – du, triadēs – trioj.

Iam havis latino kredeble ankoraŭ dualon, nombron signifantan duopon da personoj/aferoj – kiu gramatika nombro postvivis ankoraŭ en la klasika greka kaj postlasaĵoj de ĝi videblas ankaŭ en latino, ekzemple en la malreguleca deklinacio de la nombronomo duo – du. Tamen la klasika latino jam distingas nur du gramatikajn nombrojn.

Kazo montras la funkcion de certa vorto en la frazo. Esperanto havas du kazojn: nominativon (nenia kromfinaĵo aŭ -j) kaj akuzativon (-n, -jn). Latino havas ankoraŭ kvar aliajn.

  • Nominativo estas la plej baza vortoformo; en la frazo ĝi kutime esprimas la subjekton. Ekz. Dominus – sinjoro, homō – homo, viae – vojoj, – vi (ci), quis – kiu, trēs – tri.
  • Genitivo esprimas plej ofte ian posedan rilaton. Ĝi pli malpli respondas al la Esperanta prepozicio “de”, kiu tamen havas eĉ iom pli vastan signifaron ol la latina genitivo. Dominī – de sinjoro, hominis – de homo, viārum – de vojoj, tuī – de vi, cuius – de kiu (kies), trium – de tri.
  • Dativo simile kvazaŭegalas Esperantan “al”, tamen ne ĉiakuntekste. Dominō – al sinjoro, hominī – al homo, viīs – al vojoj, tibi – al vi, cui – al kiu, tribus – al tri.
  • Akuzativo ekzistas ankaŭ en Esperanto; ĝi signifas kutime objekton de agado, sed uziĝas ankaŭ ekzemple en iuj tempo-rilataj esprimoj aŭ post iuj prepozicioj. Dominum – sinjoron, hominem – homon, viās – vojojn, – vin, quem – kiun, trēs – tri.
  • Vokativo estas uzata, kiam oni vokasalparolas iun. Iuj vortoj aŭ vortospecoj do vokativajn formojn tute ne havas, ĉar ili simple estus sensencaj; kaj ĉe multegaj vortoj vokativo egalas al nominativo (kiun oni cetere uzas por alparolado ankaŭ en Esperanto). Domine – (he) sinjoro (!), homō – homo, viae – vojoj, – vi, trēs – tri.
  • Ablativo estas fine la plej diversosignifa kaj “sovaĝa” el la latinaj kazoj. Unue ĝi uziĝas en ligo kun multaj prepozicioj; alie, memstare, ĝi povas havi plej diversajn funkciojn. Libertraduke oni iam povas esprimi la latinan ablativon per Esperanta adverba konstruo, ekz. suā linguā – sialingve. La ablativaj formoj por niaj ses supre enkondukitaj vortoj estas respektive: dominō, homine, viīs, , quō, tribus.

Iam menciiĝas ankoraŭ alia kazo – lokativo, ebliganta senperajn esprimojn de lokiĝeco (kutime esprimatajn helpe de la prepozicio in – en, ligiĝanta kun ablativo). Tiu kazo ja ekzistis en malnovega latino, tamen en la klasika ĝi jam estis mortinta – escepte de certaj specoj de vortoj (ekzemple urbo- aŭ insulnomoj), kiuj uziĝas siajn aŭ genitivajn aŭ ablativajn formojn en la lokativa signifo.

La ĝustajn signifojn de la latinaj kazoj ni eksplikados plie en la venontaj lecionoj kiel memstarajn gramatikajn apartaĵojn.

Jam el la malmultaj verboj kaj ĝiaj formoj ĉi-supre oni povas ellegi unu gravan aferon: la vortformoj en iuj kazoj samas. Unue vokativo, kiu (jam dirite) nur malofte ne egalas nominativon; sed ekzistas (depende de la deklinacia modelo kaj genro, vd. pli sube) ĉe iuj vortoj ankaŭ formoj povantaj signifi tri aŭ eĉ kvar kombinaciojn de kazoj kaj nombroj, kaj nur la kunteksto ebligas onin diri, pri kiu kazo ĝuste temas. Ekzemple la supre dufoje menciita viae estas ne nur pluralaj nominativa kaj vokativa formoj de la vorto via, sed ankaŭ ties singularaj genitiva kaj dativa formoj.

Iuj reguloj pri tiu ĉi sameco de formoj en iuj kazoj resumiĝos pli sube.

Jen kategorio nova. En Esperanto oni ja distingas per la pronomoj (li, ŝi, ĝi) kaj sufiksoj aŭ iuj radikoj mem (-in-; viro, femino) la sekson de persono kaj eventuale de besto, tamen tiu distingado ne estas rigide gramatika, kaj gramatik-regule ne tiom gravas, ĉu oni pripronomas ekzemple katon kiel “ĝi”, “li” aŭ “ŝi”.

Latino tamen distingas efektivajn gramatikajn genrojn. Ĉiu vorto havas asignitan unu genron kaj tiu influas ĝiajn rilatojn kun aliaj vortoj. Ni prenu ekzemple la jam konatan vorton dominus, “sinjoro”, kiu nature estas vir-genra; se ni volas aldoni al ĝi la adjektivon signifantan “bona”, devas ankaŭ tiu havi virgenran formon, kiu en latino estas bonus, kaj la tuta esprimo do estos bonus dominus – “bona sinjoro”. Sed se ni parolus pri “bona virino”, ni devus laŭgenrigi la adjektivon denove, kaj ĉar “virino” – fēmina estas in-genra vorto, ankaŭ la adjektivo devas ini: bona fēmina.

Ĉe personoj kaj fakte ĉiuj vivaĵoj la gramatika genro kutime laŭas la naturan sekson – do ekzemple vortoj de viraj familianoj (pater – patro, fīlius – filo) estas virgenraj, dum la nomoj por familianinoj (māter – patrino, fīlia – filino) estas gramatike de ina genro. Tiu logika distingado tamen ne tute validas ĉe aliaj nepersonaj kaj nebestaj vortoj, kiujn Esperanto nepre markus per la pronomo ĝi kiel senseksaĵojn, sed latino ofte havas por ili kvazaŭ nelogikan gramatikan genron. Ekzemple, la nomoj de arboj (quercus – kverko, fāgus – fago) estas kutime in-genraj, same kiel ekzemple ec-vortoj (pulchritūdō – beleco, virilitās – vireco).

Ekzistas vortoj, precipe inter la bestonomoj, kiuj povas esti aŭ virgenraj aŭ ingenraj laŭ la efektiva sekso. “Bona hund(in)o” do povas esti ĉu bonus canisbona canis. Sed estas ankaŭ vortoj nebestaj, kie ŝanĝo de genro povas signifi ŝanĝon en nuanco: locus, loko, pluralas aŭ kiel loca – lokoj (ekzemple en la pejzaĝo) aŭ kiel locī – lokoj (en libro ks.).

Fine ni do sumu la gramatikajn genrojn:

  • Vira genro. Ekz. Vir mem – viro, rēx – reĝo, victor – venkinto, piscis – fiŝo, mundus – mondo, gladius – glavo, venter – ventro, rīvus – rivereto.
  • Ina genro. Fēmina – virino, rēgīna – reĝino, victrīx – venkintino, apis – abelo, mors – morto, spatha – spado, mamma – mamo, aqua – akvo.
  • Neŭtra genro. Saxum – ŝtono, metrum – mezuro, sigillum – sigelo, pōmum – frukto, mīrāculum – mirindaĵo, pīlum – ĵetlanco, ōs – buŝo, lac – lakto.

En la vortareto kaj alie uziĝas por la tri genroj la mallongigoj m., f. kaj n. (de respektive masculīnum, fēminīnum kaj neutrum). Ni en ĉi tiu lernolibro kromuzados por distingado ankoraŭ subtilan koloradon, ke do virgenrecon karakterizos bluo, ingenrecon ruĝo, kaj neŭtrogenrecon verdo.

Deklinaciaj modeloj

redakti

Same kiel verboj kun siaj kvar konjugacioj, ankaŭ deklinacieblaj vortoj estas dividataj en diversajn klasojn kun diversaj reguloj por deklinaciado. Denove, same kiel ĉe verboj la diversaj deklinaci-modeloj (aŭ simple “deklinacioj”) havas diversajn finaĵojn kaj ne estas interŝanĝeblaj:

  • stēlla stelo, stēllae de stelo; stēllae steloj, stēllārum de steloj
  • quercus kverko, quercī de kverko; quercī kverkoj, qercōrum de kverkoj
  • lībertās libereco, lībertātis de libereco; lībertātēs liberecoj, lībertātum de liberecoj
  • manus mano, manūs de mano; manūs manoj, manuum de manoj
  • fidēs fido, fid de fido; fidēs fidoj, fidērum de fidoj

Ni do organizu tion en la deklinaciojn. Substantivaj deklinacioj estas kvin (sed kun ne malmultaj subvariantoj) kaj nomiĝas simple laŭ nombroj. Ĉiu substantivo apartenas al unu el la deklinacioj; oni do ekzemple diras, ke la vorto stēlla apartenas al (kaj fleksiĝas laŭ la reguloj de) la unua deklinacio.

(Adjektivoj estas de du tipoj kaj aparteniĝas aŭ al la deklinaciduopo unua/dua deklinacio aŭ al la tria deklinacio. Pronomoj kaj numeraloj havas proprajn, apenaŭ regulajn deklinaciojn – kutime ian mikson de la unuaj tri deklinacioj.)

Kiel do ekscii, al kiu deklinacio unu certa vorto apartenas? La baza nominativa formo bedaŭrinde ne sufiĉas. La plej multaj el la eblaj nominativaj vortfinaĵoj estas ambiguaj.

Ekzemple la nominativa finaĵo -us estas jen de la dua deklinacio (populus, genitive populī), jen de la tria deklinacio (corpus, gen. corporis), jen de la kvara deklinacio (cāsus, cāsūs); -ās – unua deklinacio (Aenēās, Aenēae), tria deklinacio (dignitās, dignitātis); -ēs – unua deklinacio (Anchīsēs, Anchīsae), sesa deklinacio (speciēs, speciēī); – tria deklinacio (incubō, incubōnis), kvara deklinacio (echō, echūs); -a – unua deklinacio (nauta, nautae), tria deklinacio (schisma, schismatis); kaj tiel plu.

Por povi ĝuste apartenigi vorton al unu el la kvin deklinacioj, oni bezonas scii la formon de singulara genitivo. Nur ties finaĵo estas unika por ĉiu deklinacio – t.e. ke ĉiu deklinacio havas sian singularan genitivan finaĵon kaj tiun havas neniu alia.

Tiuj finaĵoj estas:

  • -ae – 1-a deklinacio
  • -ī – 2-a deklinacio
  • -is – 3-a deklinacio
  • -ūs – 4-a deklinacio
  • --ēī – 5-a deklinacio

En la vortaro do estas ĉiam post la baza (nominativa) formo de substantivo skribita ankaŭ la formo genitiva, ĉu plena (precipe ĉe multaj vortoj de la tria deklinacio, kiuj ofte havas en la kromnominativaj kazoj ŝanĝitan la radikon mem; ekz. nōmen, genitive nōminis), ĉu mallongigita (populus, -ī = populī).

Deklinaciado mem

redakti

La deklinaciado poste efektiviĝas jene: de la genitiva formo (ellegita el la vortaro) foriĝas la genitiva finaĵo, kaj al la tiel ekhavita radiko aldoniĝadas la finaĵoj de aliaj kazoj.

Ekzemple: Ni volas la pluralan ablativan formon de la menciita vorto nōmen. Ni jam scias, ke la genitiva formo estas nōminis; de tiu ni forigu la finaĵon -is kaj ni havas la radikon nōmin-, kiu uziĝos por ĉiuj kazoj (krom la singularaj akuzativo kaj vokativo, kiuj, ĉar temas pri neŭtro, samas kun la nominativo – vd. ĉi-sube). De la singulara genitiva finaĵo -is ni divenis, ke temas pri triadeklinacia vorto. Tria deklinacio havas en la plurala ablativo la finaĵon -ibus; tiun ni do aldonu al la genitiva radiko, kaj jen la fina formo: nōminibus.

Ĝeneralaj helpiloj

redakti

Teorie ĉiu substantivo povus havi dek du diversajn formojn (unu por ĉiu kombinacio de kazo kaj nombro), sed ekzistas eĉ ne unu tia, kiu tiom da formoj havus. Kiel plurfoje montriĝis jam pli supre, unu aparta formo de vorto estas ofte komuna por pluraj kazoj/nombroj, kaj la efektivan kazon kaj nombron montros nur la kunteksto.

La ĝustajn finaĵojn de la unuopaj kvin deklinacioj ni enkondukados iompostiome en la sekvantaj lecionoj (ĉi-lecione komencante kun la unua deklinacio), sed jam nun ni povas enkonduki tri ĝeneralajn faciligajn regulojn, kiuj validas por ĉiuj kvin deklinacioj:

  • Vokativo en ambaŭ nombroj ĉiam egalas nominativon; la sola escepto estas singularo de duadeklinaciaj vortoj finiĝantaj nominative je -us. Se en la singulara nominativo estas piscis, ankaŭ la singulara vokativo estos piscis; la plurala piscēs estas kaj nominativo, kaj vokativo!
  • En pluralo ĉiam ablativo egalas dativon. Se la plurala dativo estas rēbus, ankaŭ la plurala ablativo estos rēbus kaj inverse.
  • Ĉe neŭtroj ĉiam akuzativo egalas nominativon. (Kaj do ankaŭ vokativon.) Se nominativo estas oppidum, ankaŭ la akuzativo kaj vokativo estas oppidum. Kaj same pluralaj nominativo, akuzativo kaj vokativo havos unu komunan formon, nome oppida.

Unua deklinacio

redakti

Kazaj finaĵoj

redakti

Same kiel la unua konjugacio, ankaŭ la unua deklinacio estas iel karakteriza je la vokalo a.

La ĝeneralajn finaĵojn de la latina unua deklinacio resumas la jena tabelo. Denove, ili aplikeblas al preskaŭ iu ajn unuadeklinacia latina vorto.

 
Rosa, -ae, f.
1a deklinacio Rosa, -ae
Singularo Pluralo
Nominativo ros-a ros-ae
Genitivo ros-ae ros-ārum
Dativo ros-ae ros-īs
Akuzativo ros-am ros-ās
Vokativo ros-a ros-ae
Ablativo ros-ā ros-īs

Malregulaĵoj

redakti

La vortoj dea, -ae, f., “deino” kaj fīlia, -ae, f., “filino” havas en la pluralaj dativo kaj ablativo la finaĵon -ābus (anstataŭ la regula -īs). Tio estas por ne konfuzi ilin kun iliaj viraj duadeklinaciaj ekvivalentoj deus “dio” kaj fīlius “filo” – ĝuste kiuj havas en la pluralaj dativo kaj ablativo la formojn deīs kaj fīliīs, respektive.

Genroj

redakti

La plej multaj unuadeklinaciaj substantivoj estas ingenraj. Tamen ekzistas en la unua deklinacio ankaŭ virgenraj vortoj:

  • vortoj por ne nepre inaj profesioj (ekz. poēta, -ae, m., poeto; incola, -ae, m., enlonĝanto; agricola, -ae, m., kamparano; nauta, -ae, m., ŝipano; pīrāta, -ae, m., pirato)
  • gentonomoj (PersēsPersa, -ae, m., perso)
  • nomoj de riveroj (Sēquana, -ae, m., Sejno)
  • viraj propraj nomoj (Catilīna, -ae, m., Katilino), inter ili tiuj grekdevenaj, havantaj la malkutimajn finaĵojn -ās kaj -ēs (Aenēās, -ae[1], m., Eneo; Anchīsēs, -ae[2], m., Anĥizo)
  • iuj el la aliaj diversaj grekdevenaj vortoj (dynastēs, -ae, m., registo; comētēscomēta, -ae, m., kometo; xiphiās, -ae, m., spadfiŝo)

Grekeca deklinacio

redakti

Ni jam ja scias, ke latino transprenis multajn vortojn el la greka lingvo. Por tiuj de la unua deklinacio estas karakterizaj la nominativaj finaĵoj -ās, -ēs (viraj) kaj (ina), fakte ekvivalentaj al la purlatina -a. Vortoj kun tiuj finaĵoj ofte sekvas en singularo iom ŝanĝitan deklinacian tabelon, kiu postportas signojn de la greka lingvo; la malsamaĵoj je la normala tabelo estas markitaj flave.

 
Xiphiās, -ae, m.
Grekeca
1a deklinacio
Singularo Pluralo
-ē, -ēs, f. -ēs, -ae, m. -ās, -ae, m.
Nominativo -ē -ēs -ās -ae
Genitivo -ēs -ae -ārum
Dativo -ae -īs
Akuzativo -ēn -ān / -am -ās
Vokativo -ē -ā -ae
Ablativo -īs

Ekzerca parto

redakti

Taskoj

redakti

1. Legu laŭte ĉiun sekvantan substantivon (la nominativan kaj la sekvantan genitivan formon) kaj apartenigu ĝin al unu el la kvin deklinacioj.

Homō, hominis | dominus, dominī | senātus, senātūs | hasta, hastae | speciēs, speciēī | mel, mellis | puer, puerī | betula, betulae | mās, maris | merīdiēs, merīdiēī | abiēs, abiētis | athlētēs, athlētae | vīcus, vīcī | iactus, iactūs | tempus, temporis | scrība, scrībae | Cicerō, Cicerōnis | Caesar, Caesaris | Quīntīliānus, Quīntīliānī | ūniversitās, ūniversitātis | mīles, mīlitis | canis, canis | patria, patriae | pater, patris | magister, magistrī | magistra, magistrae | peccātum, peccātī | caelum, caelī | gemma, gemmae | amor, amōris.

2. Determinu la gramatikajn kategoriojn (kazon kaj nombron) de ĉi-sekvaj substantivoj; kie estas pluraj ebloj, eldiru ĉiujn.

Fēminam, patriae, poēta, magistrās, vītārum, historiā, incolīs, Mūsae, aquārum, glōriam, poētīs, puella, scholā, nātūram, incolās; nymphēn, Aeneā, xiphiae, comētīs, fīliābus.

3. En la sekvantaj frazoj transigu ĉiun apartan vorton de singularo en pluralon aŭ male. Ne forgesu la lastalecionajn verbojn!

  1. Magistra puellam laudat. [Solvoj 1]
  2. Agricolae spērant. [Solvoj 2]
  3. Dēsīderātis gemmās et margarītās. [Solvoj 3]
  4. Cōpiae appropinquant. [Solvoj 4]
  5. Magistrae puellīs narrābant. [Solvoj 5]
  6. Incolae deās vocant. [Solvoj 6]
  7. Puellae vītam ignōrō. [Solvoj 7]
  8. Fēmina fīliae fābulam narrat. [Solvoj 8]
  9. Puella magistram salūtābit. [Solvoj 9]
  10. Poēta amat et semper amātur. [Solvoj 10]

Tradukado

redakti

4. Legu ĉi-sekvajn vortkelkojn kaj traduku ilin helpe de la suba vortareto. Iuj esprimoj estas plursencaj.

Aqua vītae; vītae poētārum; patriae glōria; patriae glōriam; patriae glōriae; poētae fīlia; poētae fīliae; poētārum patria; patriae poētae; nautae et pīrātae; nautās, sed nōn pīrātās; scholae et magistrārum; scholae et magistrīs; historia – magistra vītae; nātūra et historia – magistrae vītae.

5. Legu ĉi-sekvajn frazojn kaj traduku ilin.

 
Īnsula pīrātārum.
  1. Magistra puellīs fābulam narrat.
  2. Puellae industriam laudō.
  3. Fīliābus fābulam narrābō; ergō fābula narrābitur.
  4. Magistra puellās interrogat: “Cūr scholam nōn amātis?”
  5. Ecce! īnsula pīrātārum.
  6. Clāmat: “Scholam amō!” – sed scholam nōn amat.
  7. Puellae magistram nōn amant, tamen magistra puellās amat.
  8. Trōiae incolae Aenēān vocābant.
  9. Puella bene labōrābat, tamen magistra puellam nōn laudat.
  10. Cōpiae appropinquant.
  11. Cūr tē puellae nōn amant?
  12. Nōn, Anchīsēs nōn necābitur.
  13. Magistra puellam interrogābat: “Cūr ignōrās?”
  14. Nautae viam ignōrant.
  15. Puella magistram salūtat.
  16. Cūr clāmātis!?
  17. Nautās pīrāta imperat.
  18. Magistra puellīs saepe fābulās narrat, itaque puellae magistram amant.
  19. Salūtō, itaque salūtor.
  20. Puellae bene cantant.

6. Traduku en latinon.

  1. Ŝi amadis la poeton. [Solvoj 11]
  2. La ŝipulo rakontadis al la piratoj fablojn. [Solvoj 12]
  3. La poeto vokas Muzojn. [Solvoj 13]
  4. Knabino, mi amis cin. [Solvoj 14]
  5. Mi spiras, tial mi esperas. [Solvoj 15]
  6. Kial vi vokas la instruistinon? [Solvoj 16]
  7. Ni salutas, sed ne estas salutataj. [Solvoj 17]
  8. Li ĉiam amis la knabinon. [Solvoj 18]
  9. La knabinoj salutas la instruistinon, sed la instruistino ne salutas la knabinojn. [Solvoj 19]
  10. Tial min la knabino amos. [Solvoj 20]
  11. Mi kantis, nun mi laboros. [Solvoj 21]
  12. Li demandadis la instruistinon. [Solvoj 22]
  13. Mi ne scias kaj mi neniam scios.[3] [Solvoj 23]
  14. La piratoj alproksimiĝadis. [Solvoj 24]
  15. “Jen rozo!” krias la knabino; ŝi amas rozojn. [Solvoj 25]

7. Progresa tradukado. La vokalaj longoj ne estas markitaj.

 
Ecce via!
  1. Desideras gemmas et margaritas.
  2. Salutamus, sed non salutamur.
  3. “Patriae et Musis,” clamant poetae.
  4. Iam non laborabamus.
  5. Dea et poetas et piratas amat.[4]
  6. Et poetae et piratae vitam et feminas amant.
  7. Industria agricolarum non saepe laudatur.
  8. Fabulas, non historiam narras.
  9. Nunc amamini, puellae, sed non semper amabimini!
  10. Ecce via!

Vortareto

redakti
  • aqua, -ae, f., akvo
  • cōpia, -ae, f., provizo; abundo; (plurale) soldataro, taĉmentoj
  • dea, -ae, f., malregula, diino
  • dēsīderō, -āre, -āvī, -ātum, deziri
  • ecce, jen
  • ergō ( ergo), do
  • fābula, -ae, f., fablo, fabelo, rakontaĵo
  • fēmina, -ae, f., virino; edzino
  • fīlia, -ae, f., malregula, filino
  • gemma, -ae, f., kara ŝtono, gemo; burĝono
  • glōria, -ae, f., gloro
  • historia, -ae, f., historio
  • incola, -ae, m., enloĝanto
  • industria, -ae, f., diligenteco
  • īnsula, -ae, f., insulo
  • magistra, -ae, f., instruistino
  • margarīta, -ae, f., perlo
  • nātūra, -ae, f., naturo
  • Mūsa, -ae, f., muzo
  • nauta, -ae, m., ŝipano
  • pīrāta, -ae, m., pirato
  • poēta, -ae, m., poeto
  • puella, -ae, f., knabino
  • rosa, -ae, f., rozo
  • salūtō, -āre, -āvī, -ātum, saluti
  • schola, -ae, f., lernejo
  • tamen, tamen
  • Trōia, -ae, f., Trojo
  • via, -ae, f., vojo
  • vīta, -ae, f., vivo
  1. Aenēae
  2. Anchīsae
  3. Aŭ “kaj mi ĉiam nescios.”
  4. Latina “et … et” egalas al la Esperanta konstruo “kaj … kaj”.

Solvoj

redakti
  1. Magistrae puellās laudant.
  2. Agricola spērat.
  3. Dēsīderās gemmam et margarītam.
  4. Cōpia appropinquat.
  5. Magistra puellae narrābat.
  6. Incola deam vocat.
  7. Puellārum vītās ignōrāmus.
  8. Fēminae fīliābus ( fīliārum) fābulās narrant.
  9. Puellae magistrās salūtābunt.
  10. Poētae amant et semper amantur.
  11. Poētam amābat.
  12. Nauta pīrātīs fābulās narrābat.
  13. Poēta Mūsās vocat.
  14. Puella, tē amābam.
  15. Spīrō, itaque spērō.
  16. Cūr magistram vocās?
  17. Salūtāmus, sed nōn salūtāmur.
  18. Puellam semper amābat.
  19. Puellae magistram salūtant, sed magistra puellās nōn salūtat.
  20. Itaque mē puella amābit.
  21. Cantābam, nunc labōrābō.
  22. Magistram interrogābat.
  23. Ignōrō et semper ignōrābō.
  24. Pīrātae appropinquābant.
  25. “Ecce rosa!” puella clāmat; rosās amat.